Papiruso de Barcelono

La Papiruso de Barcelono estas papiruso datiĝanta je la 4-a jarcento, malkovrita en Egiptio kaj katalogita kiel P.Monts.Roca inv.128-178. Temas pri la plej antikva liturgia manuskripto entenanta kompletan anaforon (eŭkaristian preĝon).[1]

La precipa ero de la kodekso estas konservata en la Monaĥejo de Moncerato (Barcelono - Hispanio) kaj inkluzivas sep paĝojn (154b-157b) kun greklingvaj preĝoj, kompletan eŭkaristian preĝon aŭ anaforon, du preĝojn por malsanuloj, kaj akrostikan himnon eble porbaptan. Ĝi inkluzivas ankaŭ kelkajn latinlingvajn tekstojn kaj longan liston de antikvgrekaj vortoj.[2]

La eŭkaristia preĝo (anaforo) de Barcelono redakti

La eŭkaristia preĝo inkluzivita en la papiruso de Barcelono estis unuafojon publikigita en 1994 de Ramón Roca-Puig kaj en 2008 kun kritika eldono, de Zheltov. Ĝi povus havi rilatojn kun similaj dokumentoj gastigataj en pakomjanaj monaĥejoj en kiuj oni uzis la samajn formojn de la barcelona papiruso: estis, fakte, trovitaj aliaj du fragmentoj indikataj per Kopta papiruso de Loveno, kopta versio de la 4-a jarcento, kaj greka fragmento (PVindob. G 41043).[3]

La eŭkaristia preĝo de Barcelono entenas ĉiun tipajn elementojn de tiu preĝo, kun la apartaĵo ke la epiklezo lokiĝas antaŭ la vortoj de la Jesua starigo, kiel okazas en la Eŭkaristia preĝo de la roma rito [4] Jen la enhavo de tiu anaforo:

  • enkondukaj dialogoj aŭ alalten la koroj;
  • liturgia prefaco kun preĝoj dediĉitaj al Dio Patro, kreinto de la ĉielo kaj tero, de la maro kaj ĉio (psalmoj 14 kaj 66);
  • Sanktus), sen la Benedictus, nekutima por tiu tempo en Egiptio kaj enkondukita per antaŭ-Sanctus;
  • post-Sanctus himnanta al Jesuo;
  • prezentado de la pano kaj de la vino;
  • epiklezo adresita al la Sankta Spirito, kun klara postulo ke li ŝanĝu la panon kaj la vinon en la Korpo kaj Sango de Jesuo Kristo.

La dankema preĝo redakti

Inter la dankemaj preĝoj, en la papiruso de Bardelono troviĝas preĝo recitinda post la komunio, formulita sur la bazo de la fina parto de la anaforo. Tiu simpla paralelismo de la anaforo kun la dankema preĝo similas al la antikvaj formuloj trovitaj en la ĉapitro 9-10 de la Didakeo, kaj en la ĉapitroj 25-26 de la sepa libro de la Apostolaj konstitucioj. [5]

La du preĝoj por la malsanuloj redakti

Inter la preĝoj legeblaj en la papiruso de Barcelono, troviĝas du tekstoj eble refereblaj al sakramento de la unkto de la malsanu,oj: preĝo asociita al la mansurmeto laŭ kiu la "spirito de la malsano" forlasas la fidelulojn, kaj alia por la konsekro de la oleo por la malsanuloj, kiu alternative povas referenci al la konsekro de la oleo por la katekumenoj.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Zheltov, p. 469.
  2. Zheltov, p. 467-468.
  3. Luppe.
  4. Ankaŭ la Egipta Sunnarti (Hammerstead J, p. 156-160) posedas la saman apartaĵon.
  5. Zheltov, p. 497.
  6. Stefano Parenti, Ed. Chupungco-Anscar J., «L'Unzione del malato durante i primi quattro secoli», Sacramenti e Sacramentali, 4° Vol., Liturgical Press, Collegeville, Minn, 2000, ISBN 9780814661642, pp. 157–158.

Literaturo redakti

  • Michael Zheltov, The Anaphora and the thanksgiving Prayer from the Barcelona Papyrus: An Underestimated Testimony to the Anaphoral History in the Fourth Century[rompita ligilo] en Vigiliae Christianae, n. 5, vol. 62 (2008), p 467–504, ISSN 0042-6032
  • Jasper, Prayers of the Eucharist: early and reformed, Liturgical Press, Collegeville, Minn, 1990, isbn= 0-8146-6085-1
  • Roca-Puig Ramón, Anàfora de Barcellona i alters pregàries, Barcelona, 1994, paĝoj 10–14
  • Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik, Christliche Weihung von Öl: Zum Papyrus Barc. 156a/b paĝo=90, volumo 95, 1993
  • W. Luppe, Christliche Weihung von Öl: Zum Papyrus Barc. 156a /b in Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik, vol. 95, 1993, p. 90.