La epiklezo estas preĝa alvoko al la Sankta Spirito en la kristana liturgio por ke Li intervenu per sia kreipova potenco (la Sankta Spirito estis aktiva en la kreo de la mondo, en la enkarniĝo de Jesuo Kristo, en la resurekto]…).[1]

Etimologio redakti

La vorto trovas sian etimologion en la kuniĝo de du antikvaj grekaj vortoj epi = epi («sur») kaj kaleo = kaleo («voki»), el kio epikaleo. Temas, do, pri, kelkmaniere, alvoko de kelka kiu agu de halto sur estaĵo.

La epiklezo en la katolika Eklezio redakti

La katolika liturgio uzas epiklezojn en la kuro de la Eŭkaristia preĝo:

  • la unua, antaŭ la konsekro: estas preĝo al la Patro por ke la aludita Sankta Spirito realigu la ĉeeston de la Korpo kaj Sango de Kristo en la eklezia medio.
  • la 'dua la Spirito estas alvikata por ke kunigu la kristanojn en la unika popolo de Dio, danke al ties komuniiĝo al Kristo.

«La Eklezio konservis la mansurmeton kiel signon de la elverŝo de la ĉiopova Sankta Spirito en la sakramentaj epiklezoj.» [2]

En la epliklezo de ĉiu sakramento, la Eklezio esprimas sian kredon je la potenco de la Spirito.[3].

La epiklezo en la tradicio redakti

Katolika redakti

La unua epiklezo kiu lasis spurojn estas tiu de la Anaforo (la tuta eŭkaristia preĝo) de Hipolito de Romo. La eŭkaristia preĝo dua tute ellaborita startante el tiu anaforo, poste estis dividita en du partoj, unu sur la oferaĵoj, la alia sur la popolo.

La unua eŭkaristia preĝo koncernas la epiklezon kiu antaŭas la konsekron, kie anstataŭ la esprimo "per la potenco de la Sankta Spirito" oni utiligas: "per la manoj", "per la beno". Ĉe la origin, tiuj esprimoj estis sinonimoj de "per via Spirito".

La Ortodoksaj Eklezioj preferas la epiklezon kiu antaŭas la konsekron: al ĝi ili atribuas la kaŭzon de la konsekro mem. Do estas diferenco, kaj polemiko, inter la du Eklezioj: tiu ortodoksa riproĉas al tiu katolika la volon konsekri sen la interveno de la Sankta Spirito, dum la katolika riproĉas al la ortodoksa la kredomankon je la vortoj uzitaj de Jesuo laŭ la Evangelioj. Momenta repacigo okazis dum la Koncilio de Florenco (1439 - 1442): ”kiu konsekras estas certe la Spirito kies ago estas alpreĝata antaŭ la konsekro aŭ alvokata poste.” Tamen la Katolika Eklezio neniam dubis pri la valideco de la konsekro de ortodoksuloj dum la Ortodoksaj Eklezioj instruas ke la sakramentoj de la Katolika Eklezio estas nevalidaj.

Ortodoksa redakti

La dua antikva spuro de epiklezo, sur kiu apogiĝas la Ortodoksaj Eklezioj estas tiu de la liturgio [Liturgio de Sankta Jakobo|Jakobo la Justulo]], "frato de la Sinjoro", ankoraŭ praktikata en Jerusalemo. Oni ĝin trovas en la Rito de la Eklezio de Jerusalemo. Ĝia apartaĵo kuŝas en la fakto ke, krom sur la epiklezo preĝata sur la oferaĵoj (pano kaj vino) kaj sur la popolo, aperas tria, “sur la sacerdoto”.

Notoj redakti

  1. Eplikeza alvoko al la Santa Spirito troviĝas en ĉiuj katolikaj sakramentoj.
  2. Katekismo de la Katolika Eklezio, n. 699
  3. Katekismo de la Katolika Eklezio, n. 1127

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti