La mansurmeto estas religia, spiritualismamagia praktiko kiu vastas en la tuta mondo.
La signifoj al ĝi atribuataj multas, sed substance ili povas esti reduktita al tri valoroj:

  • beno
  • sanigo
  • transigo de aŭtoritato.
Mansurmeto dum sacerdota ordinado.

Kristana kulturo redakti

En la kristanaj eklezioj tiu praktiko estas uzata jen kiel simbola jen formala metodo de alvoko al la Sankta Spirito dum la bapto, konfirmacio, ordino kaj dum iuj sakramentaloj (kp. laŭliturgia mansurmeto).

 
Mansurmeto de la maronita patriarko Bechara Boutros Rahi sur la kapon de Maurizio Malvestiti dum la ties episkopa ordiniĝo, 2014.

En pli ampleksa kunteksto, la kristana mansurmeto radikiĝas en la hebreaj kutimoj kaj praktikoj. En la bibliaj epokoj, la mansurmeto estis ago transiganta aŭtoritaton. Kun sprito la Patriarko Jakobo tiel benis sian nepon Efraim, kaj Jesuo surmetis siajn manojn sur infanojn por ilin beni. Plue, la supera sacerdoto Aaron mansurmetis sur la kapon de la Propeka kapro (Levidoj 16,21) dum la tado de la Pekliberigo, kies sekvoj estis la transigo de la pekoj el la izraela popolo al la kapro. Fine, en la malnova Testamento la sacerdotoj estis ordinitaj per la mansurmeto.
En la Nova Testamento la mansurmeto estis asociita al la tiedirita "ricevo de la Sankta Spirito" (vidu: Agoj de la Apostoloj 8,14-19). Dekomence la apostoloj mansurmetis jen sur la novajn kredantojn jen sur tiujn kiuj devis plenumi apartajn servojn (Agoj 6.5).
Ĉe la komenciĝo de la kristana eklezio, tiu praktiko estis utiligita ankaŭ por granda kvanto da religiaj ceremonioj, aparte en tiuj kiuj estos difinitaj sakramentoj, kiel la ordinado de sacerdotoj kaj episkopoj kaj diakonoj.

En la "saniga" formo, la mansurmeto estas bazita sur antaŭaj bibliaj epizodoj de Jesuo. Iuj kristanaj asocioj ĝin praktikas post la invito al la pardonpeto de la pekoj. La efikoj rezultiĝas certe en pli harmonia konduto kaj en la alfronto de la malsano kaj en la ordinara kaj familia kaj socia vivo.

Taŭmaturgaj reĝoj redakti

La mansurmeto, difinita kiel "dia tuŝo", estis farita de reĝoj diritaj taŭmaturgaj reĝoj precipe en Anglio kaj Francio, kaj oni konvinkiĝis ke ĝi kuracus la tuberkolan adeniton diritan ankaŭ “skrofolon”, nomo de certa nombro de malsanoj de la haŭto.

Kvankam la legendoj volus ke taŭmaturgaj estis jam la merovidoj (la unua dinastio de la regno de Frankoj, la unuaj certaj fontoj pri la saniga kapablo de la reĝo, koncernas kapetidon, filon de Hugo Kapeto kaj ties posteulo Roberto la 2-a la Pia (972-1031). Tiu rezultas la unua atestito kiel “saniganto el la skrofoloj”, titolo heredita de liaj posteuloj, ĝis al Karlo la 10-a (1757-1836).

La nepo de Roberto estis la normanda Vilhelmo la 1-a de Anglio, dirita ankaŭ la “Konkeranto”. Estas danke al tiu parenca ligo ke la anglaj reĝoj laŭ longa tempo al si atribuis la saman taŭmaturgian kapablon, ligitaj al iliaj supozitaj rajtoj sur la reĝa Francio (el kio, ekzemple, la Centjara milito.
La unua angla reĝo al si atribuinta tian prerogativon estis Henriko la 1-a de Anglio kaj la lasta estis la reĝino Anna (1665 - 1714).

Se por tiuj reĝoj, inter kiuj la Merovidoj, la supernaturaj reĝaj potencoj estis transdonitaj laŭvoje de heredo, kaj la tuta familia gento ĝin posedis, la taŭmaturga tuŝo de la “sanktegaj” germanaj reĝoj ĝin ricevis malrekte de la la Papo, kun la unkto per sankta krismo.

Terapeŭtikaj praktikoj redakti

La mansurmeto akiris "sanigan" rolon en la prasciencoj de multaj kulturoj. La originoj estas pli ol alio de magia matrico. Oni konas nek la ekzaktan periodon de la naskiĝo de tiuj praktikoj nek la lokojn en kiu ĝi komenciĝis. Oni citas iujn egiptajn papirusojn en kiuj oni aludas al sanigantojn kapablajn haltigi hemoragiojn per la sola mansurmeto. Similaj praktikoj povas esti konstatitaj epoke de la antikva Romo kaj en la japana kulturo.

Laŭlonge de la historia kuro, tiuj praktikoj trovis fundamenton en apartaj prerogativoj de sanigistoj. Ekde la 17-a jarcento tiuj praktikoj ekscitis intereson ĉe tiuepokaj esploristoj, kiuj por ekspliki iujn saniĝojn al kiuj ili ne sukcesis trovi la kaŭzon, formulis teoriojn en kiuj estas postulata la ekzisto de nedifinitaj "fluksoj de energio", sed identigitaj kiel farintoj de la sanigoj.
Unu el la plej notaj tiutipaj provoj estis plenumita de Franz Anton Mesmer, kies teorioj pri animala magnetismo trovus ampleksan eĥon en Eŭropo en la venonta jarcento. Mesmer teoriis ke ĉiuj aĵoj de la universo, kaj tial ankaŭ la homo, estus trairitaj de nevidebla flukso de "magneta fluo". La bona sanstato dependus de la ekvilibro inter la "interna fluidaro" en la estulo kaj tiu "ekstera", aŭ de la harmonio inter la "individua vitala forto" ekaj tiu "universala", kaj ellaboris kuracan sistemon nomatan "mesmerismo". Laŭlonge de la tempo mem Mesmer konsciiĝis ke siaj sukcesoj estis ŝuldeblaj ne al la bonefiko de siaj terapioj, sed al siaj sugestiaj kapabloj sur la menso de la pacientoj.

En ĵusaj tempoj la teorioj de Mesmer pri animala magnetismo estis rekuperitaj flanke de iuj Spiritualaj, kiel la pranoterapio en Italio kaj la terapia tuŝo en Usono, kiuj proponis en la 1970-aj jaroj praktikojn de Alternativa medicino bazitaj sur la simpla mansurmeto: la terapia tuŝo, aparte, estas utiligata kiel alternativa medicino en usonaj kanadaj kaj nederlandaj malsanulejoj, kies efikoj tamen neniajn estis science pruvitaj. [1]

Similaj ritoj troviĝas ankaŭ en ekstremorientaj religioj, kiel la japana praktiko Rejkio.

Vidu Ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Sul lettino dello sciamano, I fondamenti della parapsicologia clinica, Giovanni Iannuzzo, GSE Edizioni, 2008, isbn=88-903038-3-2, 55-57.

Literaturo redakti

  • Dominik Leupold-Kirschneck: Das Handauflegen. Eine ärztliche Urgebärde in Geschichte und Gegenwart. In: Basler Veröffentlichungen zur Geschichte der Medizin und der Biologie. 33. Auflage. Schwabe, Basel u. a. 1981, ISBN 3-7965-0777-8.
  • Martina Bühring: Heiler und Heilen. Eine Studie über Handauflegen und Besprechen in Berlin (= Krankheit und Kultur, 6). Reimer, Berlin u. a. 1993, ISBN 3-496-00421-5.

Eksteraj ligiloj redakti

  • retejo de CICAP (kiu, kontraŭvole, pruvas ke la supozita sango de Sankta Januaro (Napolo) havas neniun imitaĵon)