Propeka kapro

kapro, rite ŝarĝita per la pekoj de aliuloj, kaj forpelita

Propeka kapro estas iu, kiun oni kulpigas pro eraroj aŭ nesukcesoj. La vera ŝuldo tiam ne gravas.

La Propeka kapro laŭ William Holman Hunt

La nocio venas el la juda kredo. Ĉe Jomkipuro - tago de la pekpardono-, alta pastro de Izraelo sciigis pekojn de la izraelidoj kaj tiuj pekoj estis per mantuŝo simbole transdonataj al virkapro.

Per forpelo de la virkapro en la sovaĝon, ankaŭ la pekoj estus forpelitaj.