Didakeo

Kristana traktaĵo

La DidakeoDoktrino de la dekdu apostoloj estas kristana teksto de nekonata aŭtoro trovita 1873 en jerusalema manuskripto, nome la Kodekso jerusalema. Eble aranĝita en Sirio en la 1-a jarcento, la teksto estus samepoka kun la plej malfruaj libroj de la Nova Testamento.

Didakeo
teksto • ancient church order • literatura verkomanuskripto
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro ancient church order
vdr
Paĝo de usona eldono de 1880.

Klariga teksto, la Didakeo entenas Kateĥismon pri la "vojo de la morto" kaj "vojo de la vivo", kun moralaj sugestoj por la komunumo, inkluzive de listo de virtoj kaj liturgiaj tekstoj koncernantaj la bapton kaj la eŭkaristion.

Ĝi estas dividita en tri precipaj sekcioj: la unua pritraktas kristanajn doktrinojn, la dua koncernas la ritojn de la bapto kaj de eŭkaristio, la tria priskribas la organizon de la Eklezio. Ĝi estis konsiderita ankaŭ ero de la Nova Testamento ĉe iuj Patroj de la Eklezio, sed la plej granda parto de ili ĝin konsideris apokrifaĵo; pro tio ĝi ne estis akceptita en la kanono de la Nova Testamento, escepte ĉe la Etiopia Ortodoksa Eklezio. La Katolika Eklezio ĝin listigas en la subapostola literaturo.

Esploristoj jam konis la Didakeon danke al citaĵoj kaj komentoj en aliaj kristanaj aŭtoroj, sed oni taksis perdita la verkon[1]

Malkovro de la teksto redakti

Konsiderita perdita, la Didakeo estis malkovrita de grekortodoksa Filoteo Brienio episkopo de Nikomedio, en 1873 el greklingva kodekso jerusalema surskribita en 1073. Brienio (Bryennios) ĝin publikigis dek jarojn poste. De la sama manuskripto li jam estis publikiginta la Leterojn de Klemento el Romo laŭ ilia integreco. Tuj poste esploristo Otto von Gebhardt identigis en manuskripto de la Monaĥejo Melk en Aŭstrio la unuan Didakean parton latinigitan. Poste okazis aliaj malkovroj ankaŭ en aliaj lingvoj kiel en la kopta kaj etiopia.

Dato de la redakto redakti

 
La greklingva titolo

Studuloj pri tiu verko kutime reirigas la redakton al la unua duono de la 2-a jarcento; ne mankas, tamen, tiuj kiuj preferas la duan duonon de la sama jarcento, kaj kontraŭe iuj opinias pruvita la redakto eĉ en la fino, se ne en la jaro 50-a de la 1-a jarcento.[2]

Unuaj referencoj redakti

La Didakeo estas menciita de Eŭsebio de Cezareo (324 ĉirkaŭ) kiel instruo de la dekdu apostoloj tuj post la libroj rekonataj kiel kanonaj (Eklezia historio III, 25): “Inter la apokrifoj oni lokigas ankaŭ la libron de la Agoj de Paŭlo, la verkon titolitan la Paŝtisto [,,,] kaj la Instruon de la apostoloj”.

Atanazio (367) kaj Tiranio Rufino (380 ĉirkaŭ) enirigas la Didakeon inter la dua-kanonaj libroj. Iuj ekleziaj verkistoj ĝin akceptas inspirita libro (Johano de Damasko kaj Etiopia Ortodoksa Eklezio, ekzemple): aliaj ĝin citas aŭ komentas sen tamen esprimi juĝojn pri ĝia kanoneco.

Enhavo redakti

La teksto povas esti dividita en kvar partoj kiuj laŭ diversaj kompetentuloj jam origine estis dividitaj: la unua povas esti difinita la Du Vojoj, la Vojo de la Vivo kaj la Vojo de la Morto (ĉapitroj 1-6); la dua estas ekspliko de la rita sinteno en la bapto, en la fasto kaj en eŭkaristia komunio (ĉapitroj 7-10); la tria parolas pri la funkcio kaj rilatado kun la vojaĝantaj profetoj (ĉapitroj 11-15); la fina ero, la kvara, (ĉapitro 16) estas mallonga revelacio.

Titolo redakti

 
E$kzemplero de la manuskripto

Se limiĝi al la manuskriptoj, ĝenerale la titolo uzita de la Patroj de la Eklezio estas "La inxtruo de la dekdu apostoloj" (Διδαχὴ τῶν δώδεκα ἀποστόλων, Didachē tōn dōdeka apostolōn). Alia titolo eĉ plikompleta, aŭ eble subtitolo, troviĝas ene de sama manuskripto: "La instruo de la Sinjoro al la Gentoj [3] pere de la Dekdu Apostoloj" (Διδαχὴ κυρίου διὰ τῶν δώδεκα ἀποστόλων τοῖς ἔθνεσιν, Didachē kyriou dia tōn dōdeka apostolōn tois ethnesin).

La Du Vojoj redakti

 
Portreto de Filotheos Brjennios, kiu malkovris la tekston en la manuskripto.

Laŭ multaj spertuloj, tiu unua parto, nome la du vojoj, estus origine manlibro uzita en la sinagogo por erudicii la prozelitojn kaj poste adaptita por la sama funkcio por la inicitoj kristanaj. Okazis ankaŭ ke tiu manlibro estis atribuata rekte al Jesuo mem. La unua proponanto de tiu “sinagoga” teorio estis Charles Taylor en 1886, kaj akceptita de A. Harnack.[4]

Tiu fina konkludo baziĝas laŭ spertuloj sur la analizo de la teksto: ekzemple, en ĝi, komplete kristanigita, havas kongruecojn kun la Talmudo, en la ĉapitroj 9 kaj 10. Krome la rekomendo al la kristanoj por ke ili ne fastu kun Judoj aŭ ne preĝu kun ili komprenigas ke kristanoj tion faris kutime ĝis kiam la sinagogo difinis kristanismon hereza. Tio favoras al la tezo de la frua origino de la verko kaj ĝian sinagogan uzon. La du fastoj kaj la tri preĝaj periodoj daŭrigis esti modelitaj sur la juda ekzemplo, sed la ĉefa sacerdoto estis anstataŭata de kristanaj profetoj.[5]

Notoj redakti

  1. Aaron Milavec, The Didache: text, translation, analysis, and commentary, Liturgical Press, 2003, ISBN 0-8146-5831-8, p. xi.
  2. THE ANTE-NICENE FATHERS The Rev. Alexander Roberts, D.D. & James Donaldson, LL.D., EDITORS, VOLUMO VII FATHERS OF THE THIRD AND FOURTH CENTURIES: Wm. B. Eerdmans, 1886, Introductory Notice by Professor M. B. Riddle, D.D., Time and Place of Composition.
  3. Iuj tradukis "Nacioj", vidu Strong's 1484[rompita ligilo]
  4. Didache. JewishEncyclopedia.com entry. Accesso 1º maggio 2006.
  5. Didache. Catholic Encyclopedia 1913. Accesso 3 maggio 2006.

Bibliografio redakti

  • Andrea Tomasetto (a cura di), Alle origini del Cristianesimo, Torino, ISBN 88-7547-002-2
  • Giuseppe Visonà, Didachè. Insegnamento degli Apostoli. Introduzione, testo, traduzione e note (Letture cristiane del primo millennio, 30), Milano 2000.
  • Van de Sandt, H.W.M (2005). Matthew and the Didache: two documents from the same Jewish-Christian milieu?. Royal Van Gorcum/Fortress. ISBN 978-90-232-4077-8.
  • Jefford, Clayton N (1995). The Didache in context: essays on its text, history, and transmission. Brill. ISBN 978-90-04-10045-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Itallingva Didakea teksto
  • [2][rompita ligilo] Francigita didakea teksto
  • [3][rompita ligilo] Anglaingva Didakea teksto
  • [4] Greklingva Didakea tesktso