Malfermi la ĉefan menuon

Misalo

libro priskribanta meson
Modeno (Italio), Kapitola arkivo, Misalo de 12-a jarcento.

Misalo, en la Katolika Eklezio, estas libro entenanta ĉiujn informojn (tekstojn, preĝojn, kantojn, la gestojn kaj rubrikaĵojn) necesajn al la celebranto por la celebro de la MesoEŭkaristio laŭ la liturgia jaro.

OriginoRedakti

La misalo, dirita Missale plenum (misalo plena), aperis en la Latina Eklezio en la 11-a jarcento. Ĝi naskiĝis pro la urĝo teni unuigitaj en unika libro diversajn publikaĵojn: la sakramentario kun eŭkaristiaj preĝoj (meskanono), la alvokoj kaj preĝoj, la Evangeliaro, legaĵaro kaj epistolario por la bibliaj legaĵoj, kaj la gradualo por la kantoj. Iom post iom laŭlonge de la jarcentoj la manuskriptoj integris ĉiujn tiujn partojn de la meso en unika libro.

Komence de 13-a jarcento, en la kristana scenejo aperis la Ordenoj almozantaj. Apartaĵo de tiuj komunumoj estas “esti itinerantaj kaj ne esti ligitaj al aparta loka eklezio-diocezo”. Ekzistis tiam granda malsameco de liturgiaj ritoj ene de la latina eklezio, tre malegalaj inter si jen en la formo jen en la kalendaro. Naskiĝis tial la bezono de unuigi kaj unuformigi la ritojn.

La uzo de la Missale plenum disvastiĝas en la Latina Eklezio inter la jarcentoj 13-a kaj 15-a. Sekve de la papa buleo de Pio la 5-a Quo primum de 1570, la tuta latina eklezio utiligas la roman meslibron, escepte en tiuj diocezaj kaj de tiuj religiaj ordenoj kiuj posedis sian propran riton sufiĉe antikvan. Estas la kazo de la mozaraba rito por la diocezo de Toledo, la rito de Brago, la misalo roma-liona de Liono (ĉesigita en 1970]]) kaj la ambrozia rito.vigla en la diocezo deMilano. Kune kun tiuj diocezoj, ankaŭ iuj religiaj ordenoj plu uzas siajn misalojn: Dominikanoj, Kartuzianoj, i Cistercianoj, karmelanoj

La diversaj misalojRedakti

 
Roma misalo

Rilate la enhavojn ne ekzistas misalo unika kaj unuforma, sed tiom da misaloj kiom da ritoj kiuj profitas de la rajto utiligi la propran. Tiel, la Roma misalo estas la libro de la eŭkaristia celebro laŭ la rito de la Katolika Eklezio romrita, sed oni parolas ankaŭ pri Trenta misalo, pri Ambrozia misalo, utiligata en la diocezo de Milano, pri vizigota misalo, ktp.

Ĉiuj estas la rezulto de duobla tendenco praktika kaj identiga. Tiu praktika konsistas en la kunigo de ĉiuj libroj en unu, tiu identiga en la neceso establi elementojn komunajn kaj tipajn de ĉiu rito.

Misalo en aliaj kristanaj ekleziojRedakti

ProtestantismoRedakti

Analogie kun la latinaj misaloj, iuj reformaciaj eklezioj pretigis librojn establantajn la ritojn de siaj eŭkaristiaj liturgioj en vulgaraj lingvoj. Por sin distingi, kaj pro doktrina kaj eklezia oponoj al la “roma meso”, tiuj libroj ne prenis la titolon “misalo”. Nur malfrŭe tiu termino perdis sian komencan konfesian signifon, kaj tial ĝi povis esti adoptita de iuj protestantaj eklezioj.

AnglikanismoRedakti

La 11-an de julio de 1533, Klemento la 7-a ekskomunikis Henrikon la 8-an pro ties skismo. La bezono de liturgia libro reflektanta la novan doktrinon de la nova Eklezio baldaŭ sentiĝis kaj Thomas Cranmer fariĝis en 1549 arkitekto de la Book of Common Prayer (kromnomita “misalo de Cranmer”). Tiu misalo, anglalingva, estis abunde reviziita en 1552, poste en 1559 kaj en 1562.

Liturgiaj libroj de la ortodoksa EklezioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti