Hebron, esperante Hebrono, estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 30 km sude de Jerusalemo.

Hebron الخليل
Vido el la urbo
Vido el la urbo
Vido el la urbo
urbo • urbego • municipo • eksa ĉefurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Palestino
Regiono Cisjordanio
Retpaĝaro http://www.hebron-city.ps/
Demografio
Loĝantaro 229 258 (2 009)
Loĝdenso 2 908 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 31°32′0″N 35°5′42″O  /  31.53333°N, 35.095°O / 31.53333; 35.095 (Hebron) (mapo)
Alto 930 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 74,102 km² ( 741 0.2 ha) [+]
Hebron (Palestina aŭtonomio)
Hebron (Palestina aŭtonomio)
DMS

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hebron [+]
vdr

Klimato redakti

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 502 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 15,5 .

Historio redakti

Hebrono estas urbo de eksterordinara graveco por judoj, kristanoj kaj islamanoj, pro la situo de la historie sankta tombejo, kiu ankaŭ estas nomata Groto de Makpela en la biblio, de la bibliaj patriarĥoj, kaj de Rut kaj Jesajo, en ĝia centro. Antaŭ la masakro de 1929, ĉiuj tri loĝantaroj vivis kune en la urbo. En la urbo troviĝis multaj antikvaj judaj kaj islamaj preĝejoj. En la biblio troviĝas alia nomo por Hebrono, Kirjat Arba, kiun la israelanoj uzis por nomi la grandan judan setlejon apud Hebrono.

En 1099, Gotfredo de Bouillon elokupis la urbon kiu iĝis "Castellion Saint Abraham". En 1168, la romanika preĝejo sankta Abraham estis konstruita. Saladino rekaptis Hebronon en 1187.

Ĉirkaŭ la fino de la kristana dominado, en 1166, Maimonido vizitis Hebron kaj povis preĝi en la Groto de Makpela. El tio dedukteblas ke dum la krucmilita dominado la aliro al la groto estis permesita al ĉiuj.

En 1260 Sultano Baibars starigis la regadon de Mamelukoj; tiuepoke oni konstruis la minaretojn sur la strukturo de la groto de Makpela, kiu fariĝis Moskeo de Ibrahami. Tuj post la sama sultano, pilgrimanta al la sankta loko, dekretis malpermeson por judoj kaj kristanoj eniri la groton. Tiu malpermeso, fakte, ĉesis kun la Israela konkero en la sestaga milito (1967).

Epoke de la Otomana Imperio la judoj povis preĝi ekstere de la strukturo, al ili malpermesita.

En aŭgusto 1929, 67 judoj estis mortigitaj de araboj okaze de publika manifestacio, La ago eniris historion kiel masakro de Hebron de 1929. Tiam la urbo estis parto de Palestino sub brita mandato.

En 1968, okazis atenco per lanĉo de grenado kontraŭ judoj preĝantaj en la sankta loko kaŭzante 47 vunditajn kaj gravegajn damaĝojn al la strukturo.

En 1994 okaze de la Purim festotago, la fundamenalista juda loka setlejisto Dro Baruch Goldstein eniris soldate vestita la preĝsalonon de islamanoj kaj mortige aŭtomate pafis masakrante tridek personojn kaj vundante aliajn 125. La ago eniris historion kiel masakro de Hebron de 1994. Li subtenanto de Kahane. Post ĉi tiu terorisma ago, la partio popolisma partio Kaĥ estis deklarata kontraŭleĝa.

Hodiaŭ la urbo vivas sub la trudado kaŭze de militista israela okupacio.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo Abraham en Hebrono

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti