Purimo

juda festotago

Purimo (hebree: פורים, „Biletoj“, el akada pūru, laŭvorta signifo en senco de "ĵetkubo" aŭ "riska ludo") estas la plej gaja[1] juda festo rememoriganta liberiĝon de persiaj judoj el intrigoj de malbona veziro Hamano, kiu volis ilin la 13-a de Adaro 3405 (te. laŭ tradicio 355 a.K.) senkondiĉe kaj absolute pereigi,[2] kiel estas notite en Libro de Ester. La nomo de festo rememorigas ĵetadon de biletoj de Hamano, per kiuj li volis destini la plej konvenan tagon por sia intencata plano.[3] Kutimo dum la festo Purimo estas publike antaŭlegi Libron de Ester, reciproke pridonaci sin (ekz. per trinkaĵo, manĝaĵo), donacado al bezonuloj (karitato),[4], solena manĝaĵo, trinkaĵo de alkoholaĵo kaj portado de maskoj kaj kostumoj.

Purimo
Jemena knabino prezentanta reĝinon Ester dum purima karnavalo, Tel Aviv, 1934.
Jemena knabino prezentanta reĝinon Ester dum purima karnavalo, Tel Aviv, 1934.
festotago • festa aŭ feria tago
Oficiala nomo hebree: Purim פורים
Festata en judismo, de judoj, de samaritanoj
Speco Juda
Signifo kaj senco Solenaĵo de juda liberiĝo, kiun priskribas Libro de Ester. Post neniigo de Juda reĝlando la judoj estis en babilona kaptiteco. Kiam la superregadon transprenis Persio, la reĝa veziro Hamano ekplanis mortigi ĉiujn judojn, sed liajn planojn fiaskigis Ester kaj Mordeĥaj.
Komenco 14-a de Adaro (en Jerusalemo kaj ĉiuj urboj, kiuj en antikvaj tempoj havis muregon, la 15-an de Adaro
Kutimoj kaj tradicioj Antaŭlegado el Libro de Ester, aranĝo de purima regalo, pridonacado al bezonuloj, sendado de manĝaĵo.
Koneksas  kun Ĥanuka, kiel festo proklamita de rabenoj
vdr
Ra'aŝan - knarilo produktata el ligno estas uzata kiam dum legado de Megilo estas menciata la nomo de Hamano.

Purimo estas festata ĉiujare la 14-an tagon de la hebrea monato Adaro. En urboj, kiuj havis muregon en la tempoj de Josuo, inkluzive de Jerusalemo, Purimo estas festata la 15-an de Adaro, sub la nomo de Ŝuŝan-Purimo. Kiel ĉe ĉiuj ceteraj festoj Purimo komenciĝas ĉe la sunsubiro de la antaŭa tago.

Purimo apartenas al la historiaj festoj, ĝi ne havas la saman sanktecon kiel pilgrimaj festojaltaj festoj, kiuj estas preskribitaj rekte de la Torao. Dum la festo Purimo ne validas limigoj rilataj al laboro, kiuj validas dum la ceteraj festoj.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Libro de Ester.

La okazintaĵo priskribanta la eventojn antaŭuajn al la estiĝo de la festo Purimo eblas trovi en la Biblio Tanaĥo en la Libro de Ester. Ĝi parolas pri tio, kiel la judino Ester, kiu fariĝis reĝino en la Persa imperio, savis sian popolon de pereo.

Regalo de Aĥaŝveroŝo redakti

La persa reĝo Aĥaŝveroŝo (en kralica traduko Ahasvero) (iam identigata kun Kserkso) aranĝis grandan solenaĵon je la datreveno de sia regado, kien li kunvokis kvanton de signifaj homoj de tiu tempo. Oni tre manĝis kaj trinkis kaj la reĝo, tre ebria, sendis sian edzinon, reĝinon Vaŝti, por ke ŝi venu al li nuda, por ke ĉiuj vidu, kiel belan ili havas la reĝinon. Tion la reĝino rifuzis fari, ŝi do estis laŭ ordono de la reĝo senigita de la trono.[5] Post kelke da tagoj komencis al la reĝo manki virino, li do sendis mesaĝistojn tra la tuta imperio, por ke ili alkonduku al li novan reĝinon. La mesaĝistoj elektis belajn virinojn el la tuta reĝlando, inter aliaj ankaŭ judan orfinon Ester, kiu estis bofilino de Mordeĥajo. La reĝo estis tiel ravita de ŝi, ke li decidiĝis avanci ŝin je reĝino. Sed laŭ konsilo de Mordeĥajo, Ester ne malkaŝis al la reĝo sian devenon nek rilaton al Mordeĥajo.

Plano de Hamano al la pereo de judoj redakti

Foje Mordeĥajo hazarde subaŭskultis interparolon de du reĝaj korteganoj, Bigtano kaj Tereŝo, kiuj volis mortigi la reĝon. Li do sendis sciigon pri tio al Ester, kiu avertis la reĝon. Poste ŝi malkaŝis al li, ke Mordeĥajo diris al ŝi tion. Post iom da tempo la reĝa unua ministro fariĝis Hamano, kiu devenis el dinastio de Amalek, kiu estis malnova malamiko de Izraelo. Li malamis Mordeĥajon, kiu rifuzis riverenci al li kaj envoki lin kiel dion, kiel faris la ceteruloj. Hamano do komencis mallaŭdigi la judojn ĉe la reĝo kaj post la tempo li persvadis lin al tio, ke li likvidos tiun ĉi nesubigindan etnon. Aĥaŝveroŝo fine konsentis kun tio (li ne sciis, ke lia edzino estas judino). Hamano volis ekscii la plej konvenan daton por murdi la judojn, tial li decidis ĵeti bileton - pur - per kies perado estis vidigota la ĝusta tago por la plenumo de la plano. Mordeĥajo eksciis tion kaj ekiris averti Esteron, ke al la judoj minacas la pereo. Li vestis sin do en ĉevalhara vesto, li surŝutis sian kapon per cindro kaj ekiris en la reĝan kastelon. Pere de servisto li priskribis al la reĝino, kion li eksciis. Ester sciigis Mordeĥajon, por ke li kunvoku ĉiujn judojn vivantaj en Ŝuŝano kaj ke ili fastu por ŝi dum tri tagoj. Ŝi mem ankaŭ fastis kun siaj servistinoj. Post la tria tago ŝi ekiris en la reĝa vesto al la reĝo. Laŭ midraŝo tiam fariĝis miraklo, ĉar la reĝo akceptis Esteron, kvankam antaŭe li eldonis ordonon, ke sub minaco de mortpuno li ne volas esti ĝenata. Sed Aĥaŝveroŝo demandis ŝin, kion ŝi dezirus. Ester respondis, ke regalon, kiun partoprenus la reĝo, ŝi kaj Hamano.

Regalo de Ester redakti

 
Aĥaŝveroŝo, Hamano kaj Ester. Rembrandt van Rijn, 1660.

Dum la vespermanĝo oni manĝis kaj la reĝo denove demandis Esteron, kion ŝi ŝatus. Ŝi respondis al tio, ke ankoraŭ unufoje tian vespermanĝon en la sama konsisto. Hamano senĉese ne povis forgesi la kuraĝon de Mordeĥajo kaj lia edzino Zereŝo poste proponis al li, ke li starigu palison, sur kiu oni pendumus Mordeĥajon. Ĉivespere la reĝo ne povis dormi. Li do legis en Libro de analoj de memorigaj eventoj kaj li haltis ĉe du korteganoj, kiuj provis etendi la manon je la reĝo. Li poste demandis servistinojn, kiel ili dankemis al Mordeĥajo kaj ili respondis ke neniel. Subite venis Hamano, kiu devene volis de la reĝo, ke li lasu mortigi Mordeĥajon. La reĝo anstataŭ tio demandis lin, kion li farus al homo, kiun la reĝo plej multe altestimas. Hamano, konjektante, ke la reĝo parolas pri li, respondis, ke tian homon li vestus en reĝan veston kaj sidigus sur reĝan ĉevalon. La veston kaj la ĉevalon li donus en la manojn de grandpotenculoj, kiuj tiun viron vestus kaj promenigu tra la urba spaco. Post tio la reĝo ordonis al Hamano, por ke li do montru tiujn ĉi honorigojn al Mordeĥajo. Hamano do komencis Mordeĥajon ankoraŭ pli malami.

Dum la dua regalo Ester parolis por sia popolo. Ŝi petis la reĝon, ke estu al ŝi kaj al ŝia popolo, kiu estas murdota kaj pereigota, dediĉita la vivo. La reĝo demandis, kiu estas tiu fiulo, kiu volas fari ion tian. Ester respondis, ke tiu homo estas Hamano. La indignita reĝo eliris en la reĝajn ĝardenojn. Hamano provis peti pardonon de la reĝino.En tiu momento la reĝo revenis kaj ekvidinte tion, li lasis pendumi Hamanon sur paliso, kiun Hamano preparigis por Mordeĥajo.

Savo de judoj kaj destino de festo Purimo redakti

Tiun tagon la reĝo donacis al la judoj eblecon de defendo kontraŭ pogromo. Mordeĥajo skribis je lia nomo leteron al ĉiuj victenantoj kaj administrantoj de landoj. Per tiu ĉi dekreto la reĝo donis rajton al ĉiuj judoj, por ke ili amasiĝu kaj stariĝu por defendi siajn vivojn. Reskribo de tiu ĉi dekreto estis eldonita kiel leĝo valida en ĉiuj landoj kaj regionoj, al kiuj Aĥaŝveroŝo regis. Oni ordonis en ĝi al ĉiuj popoloj, por ke ili estu preparitaj fari venĝon super la malamikoj de judoj. La deknaŭan tagon de la monato adaro la judoj konkeris tiujn, kiuj malamis ilin. Ili amasiĝis en siaj urboj kaj ĉiuj landoj, kiujn Aĥaŝveroŝo priregis, kaj mortigis ĉiujn, kuj volis pereigi ilin.

Mordeĥajo poste verkis tiujn ĉi eventojn kaj sendis leterojn al ĉiuj judoj en ĉiuj regionoj priregataj de reĝo Aĥaŝveroŝo. Li ordonis al ili, por ke ili ĉiujare festu la dekkvaran kaj la dekkvinan tagon de la monato adaro la memoron al tagoj, en kiuj la judoj elspiris de siaj malamikoj, kaj al monato, kiu alportis al ili ŝanĝon, anstataŭ zorgoj ĝojon, ke ili festu tiun ĉi tempon kiel tagoj de gaja regalado kaj ke unu sendu al la alia donacetojn kaj al la malriĉuloj donacoj.

Devoj kaj kutimoj redakti

Kvar devoj redakti

Sinedrio (la plej supera rabena juĝo) difinis la jenajn kvar devojn al la 14-a tago de monato Adaro.[6] En la hebrea tiuj ĉi ordonoj komenciĝas per literoj mem:

  1. Mikra megila (legado de megilo) - dufoje dumtage (matene kaj vespere) tralegi megilon (Libro de Ester)
  2. Miŝte Purimo (purima regalo) - la 14-an de Adaro devus esti aranĝita granda regalo, dum kiu devas esti regalata vino aŭ alia alkohola trinkaĵo, kun kiu ligas la tuta purima okazintaĵo[7]
  3. Miŝloaĥ manot iŝ le-re’ehu (sendi unu al la alia donacetojn) - almenaŭ du porciojn da manĝaĵo aŭ trinkaĵo al unu homo
  4. Matanot le-evjonim (donacoj al malriĉuloj) - du donacoj almenaŭ al du malriĉuloj.

Legado de Megilo redakti

 
Volvaĵo de megilo

Dum tiu ĉi festo estas devo legi Libron de Ester el pergamena volvaĵo (megilo), nome per formo, kiel oni legis igeret - leteron (la volvaĵo ne estas tute malfermita, kiel tio estas okaze de Sefer Tora, sed fleksita, kiel tio estadis kutima ĉe leteroj), nome vespere kaj matene la 14-an de Adaro (okaze de Ŝuŝan Purimo poste la 15-an de Adaro). Megilo estas diference de la ceteraj hebreaj bibliaj libroj riĉe ilustrita.[8] La legado de megilo ne subiĝas al tiel severaj reguloj, kiel legado el Torao. Eblas alterni ĉe la legado kaj en vico de sinagogoj estas al la legado allasitaj ankaŭ virinoj aŭ pli grandaj infanoj. Estas kutime, ke kiam ajn estas tralegita la nomo de Hamano, ĝi estadas superbruigita per piedtrotado de plenkreskuloj aŭ per krio de infanoj kaj bruego de iliaj klakilojknariloj (hebree: ra'aŝanim, sg. ra'aŝan; jida: greger).[9] La motivo de tiu ĉi kutimo estas "forviŝi la memoron de Amalek", kies ido Hamano estis.[10] Laŭ halaĥo la matena legado estas pli grava kaj ĝi havas pli grandan valoron ol la legado vespera. Post la fino de la legado sekvas ĝenerala gajeco kaj karnavalo.

Purima regalo redakti

Dum Purimo same kiel dum la aliaj festoj kunvenas ĉe la festa tablo la tuta komunumo. Estas rekomendita bona manĝaĵo kaj trinkaĵo. El la manĝaĵoj plimulte venas al la tablo vegetarisma kuirejo kaj laktaj manĝaĵoj kaj fiŝaj nutraĵoj diversmaniere preparitaj. El trinkaĵoj poste vino. En eŭropaj landoj estas ŝatataj pomŝtrudlo kaj slivovicovodko.

Miŝloaĥ manot redakti

 
Du donackorboj servantaj kiel miŝloaĥ manot.

Dum Purimo estas devo sendi almenaŭ du porciojn da manĝaĵo al unu homo (eblas memkompreneble sendi plurajn porciojn). La porcio de manĝaĵo estas komprenata kaj manĝaĵo kaj trinkaĵo, kiujn eblas tuj konsumi.

Matanot le-evjonim redakti

Nedisigebla parto de la solenoj de la festo Purimo estas devo pridonaci malriĉulojn kaj bezonulojn (matanot le-evjonim). Oni devus doni du donacojn almenaŭ al du malriĉuloj tial, ke ankaŭ ili povu havi en tiu ĉi solena tago ĝojon.

Plua micvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Micvo kaj Ebrieco.

Ebriiĝi redakti

Laŭ talmudaj kleruloj micvo estas ebriiĝi tiel, ke la menciito ne ekkonos inter la benitoj de Mordeĥajo (baruĥ Mordeĥajo) kaj la malbenitoj de Hamano (arur Haman)[11] (la esprimoj ארור המן kaj ברוך מרדכי havas la saman fonologion de la hebrea: 502). Ĉiu tiel devus eltrinki pli da vino ol estas kutime. Tiu ĉi kutimo nomiĝas עד דלא ידע Ad de-lo jada (ĝis kiam li ne scios). Sed la jena talmuda okazintaĵo elvokas al atentemo.

 
 Rabbi diris: "Oni devas dum Purimo ebriiĝi per vino, ke oni ne kapablas distingi inter la "malbenita Hamano" kaj la "benita Mordeĥajo"".
Raba kaj rabi Zeira foje kunvenis dum Purimo ĉe regalo. Ili ebriiĝis kaj Rabo leviĝis kaj subtranĉis la gorĝon de Zeira. La morgaŭan tagon li petis Dion je pardono kaj li revivigis lin. La venontan jaron li diris al li: "Ĉu vi honorigos min de via vizito? Ĉu ni komune solenos Purimon?" Tiu respondis al li: "Ne ĉiufoje okazos miraklo."
 
— Talmudo, Megila 7B

Kutimoj redakti

Karnavalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Karnavalo kaj Maskerado.
 
Tipa sceno dum Purimo en Jerusalemo.
 
Alivestitaj infanoj dum Purimo
 
Voluptuloj dum Purimo en kostumoj, sur pentraĵo el la jaro 1657.

Unu el la plej amuzaj purimaj kutimoj estas de foraj tempoj la vestado de maskoj kaj kostumoj, kiuj eĉ hodiaŭ apartenas al la plej popularaj montroj de la popola judismo.[12] Precipe infanoj ĝuas la alivestiĝadon kiel protagonistoj el Libro de Ester, inkluzive de reĝino Ester kaj Mordeĥajo aŭ pluaj bibliaj personoj, kiel estas ekz. reĝo Davido kaj Kohen Gadol (la plej supera pastro) aŭ en modernajn alivestoj komencante de indianoj kaj finante de policisto.

La kostumoj kaj la maskoj estas portataj, por ke ili kovru la identecon de tiuj, kiuj portas ilin. La kaxita identeco ludis en Libro de Ester gravan rolon, ekz. kiam Ester kaŝis sian devenon antaŭ la reĝo; kiam Mordeĥajo kaŝis la konon de ĉiuj mondaj lingvoj (kio permesis al Bigtan kaj Tereŝ [du korteganoj, volintaj mortigi la reĝon], por ke ili en lia ĉeesto senvuale parolu pri sia intenco.

Ununura, kiu estas vere kaŝita malantaŭ ĉiuj okazintaĵoj de la megilo, estas Dio. La judaj kleruloj mencias lian rolon kiel הסתר פנים (hester panim, aŭ "kaŝo de la vizaĝo", kio estas ankaŭ aludo al la hebrea nomo de Libro de Ester, Megilat Ester - laŭvorte "Volvaĵo de Ester", sed kio povas signifi "malkovro de [tiu] kaŝita"). Malgraŭ tio ke la judoj kredas, ke ĉio fine turniĝis al bono danke al la dia interveno (danke al vico da mirakloj), Libro de Ester enhavas nenian mencion pri Dia nomo. Por la memoro al tio, kiel Dio restis pase de la tuta miraklo Purimo kaŝita, la judoj dum Purimo alivestiĝas kaj multaj el ili kaŝas sian vizaĝon.

La kutimo de maskerado unuafoje estis enkondukita de la italaj judoj fine de la 15-a jarcento subinflue de romiaj karnavaloj. Tiu ĉi kutimo disvastiĝis al ĉiuj landoj, kie la judoj vivis, eble ĝis Oriento. La unua juda aŭtoro, kiu mencias pri tiu ĉi kutimo, estas Jehuda Minz (li mortis 1508 en Venecio) en sia verko Responsa n-ro 17, citita de Moŝe Isserles en Oraĥ Ĥajim 696:8. Li esprimis ĉi tie opinion, ke rilate al tio, ke la celo de maskeradoj estas sole gajeco, tio ne devis esti konsiderata kiel neobeo de la bibliaj leĝoj rilatantaj al la vestoj. Malgraŭ tio kelkaj aŭtoritatoj estis kontraŭ tiuj ĉi kostumoj. Sed oni ne zorgis pri tio kaj superis indulgema sinteno. La kutimo estas senĉese konservata inter la kredantaj judoj de ĉiuj sektoj kaj inter la kredantaj kaj la nekredantaj israelanoj.

En Israelo estas solenaj purimaj marŝoj, dum kiuj la viroj, la virinoj, la knaboj kaj la knabinoj solenas tiun ĉi feston publike en kostumoj kaj maskoj.

Kantoj redakti

La tradiciaj purimaj kantoj enhavas "Mi ŝe-niĥnas adar marbim be-simĥa" ("De komence de la monato [hebrea monato] adaro la ĝojo kreskas" - Miŝna Ta’anit 4:1), "La-Jehudim hajta ora ve-simĥa ve-sason vi-kar" ("Al la judoj estis la lumo kaj la ĝojo, la gajeco kaj la honoro" - Libro de Ester 8:16) kaj "Ĥajav iniŝ li-vesumej" ("Estas devo trinki" - Talmudo, Megilo 7b). La preĝo "Ŝoŝanat Ja’akov" (Lilio de Jakobo), legata fine de la legado de megilo, estas ofte kantata en diversaj popularaj melodioj kaj ĝi fariĝis parto de plimulto de siduroj.[13] Inter la populara infana purima kanto apartenas Ĥag Purim.[14]

Purimo ŝpil redakti

Purimo ŝpil (el jida: "Purima ludo") markas gajan teatran prezentiĝon, kiu estas ludata dum Purimo. Estadas kutime, ke la temaro rilatas al humura prilaboro de biblia okazintaĵo, sed tio ne estas deva regulo. La celo estas subteni la amuzon kaj la solenan gajecon.

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

 
Oreloj de Hamano
 
Kreplaĥo formita en formon de hamantaŝo naĝas en telero da kokida supo farita dum Purimo.

Dum Purimo estas kredencataj multaj simbolaj nutraĵoj, kiuj rilatas al Ester kaj Hamano. En aŝkenazaj komunumoj tradicie estas kredencata hamantaŝen (en jida "Poŝoj de Hamano"; en la moderna hebrea: Oznej Haman, "Oreloj de Hamano"), kio estas triangula bakaĵo kun dolĉa plenigaĵo. Kiel la plenigaĵo kutime estas uzata pruna povidlopapavo, plu poste daktiloj, abrikotojĉokolado. Pasto por hamantaŝen estas knedata, oni eltranĉos el ĝi rondetojn, kiuj estas plenigitaj per dolĉa plenigaĵo kaj randojn oni transfleksos, por ke iom da plenigaĵo estu vidata. La formo de biskvitoj povas aŭ prezenti trikornajn ĉapelojn, kiuj estis portataj dum la tempoj de Hamano en babilona ekzilo aŭ onidiran formon de liaj oreloj. En sefardaj komunumoj tiuj ĉi oreloj de Hamano estis preparataj aŭ bakitaj aŭ frititaj kaj manĝonte ili estis malsekumitaj en siropo. Estas kredencataj ankaŭ biskvitoj kun papavo, papavkukoj kaj inter la purimaj specialaĵoj apartenas triangula kreplaĥo plenigita per kazeo.

 
Kostumitaj vendistoj apud foiro Mahane Yehuda Market en Jerusalemo dum Purimo

La ĉefmanĝaĵo dum Purimo estadas vegetarisma kaj lakta. Ester, vivinta en la reĝa palaco kaj ne volante malkaŝi, ke ŝi estas judino, ne manĝis rilate al manĝigpreskriboj viandon kaj ŝi vivtenis sin sole pervegetarisme.[15] Dum la ĉefmenuo tiel estas kredencataj manĝaĵoj el fazeoloj, pizoj kaj kikero. En norda Afriko poste berkokŝo (vulgara kuskuso kun faboj kaj butero transverŝita per lakto aŭ ankaŭ la plej diversaj grenkaĉoj kun sekvinberoj, sukero kaj cinamo.

Ununura vianda manĝaĵo dum Purimo povas esti fiŝo, kiu estis kredencata kiel simbolo de fekundeco kun krokuso. Inter pluaj dolĉaĵoj poste apartenis ekzemple kuko saturita per konjakokompotoj verŝitaj per likvoro.

Fasto de Ester redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fasto de Ester.

La fasto de Ester (hebree: תענית אסתר, Ta'anit Ester) estas rememorigaĵo de la tritaga fasto, kiun ordonis al la judoj la reĝino Ester antaŭe, ol ŝi iris al la reĝo Aĥaŝveroŝo peti por la savo de sia popolo.[16] La fasto estas rememorigata la 13-an de Adaro, antaŭvespere de Purimo. Temas pri pli malgranda fasto, tio signifas, ke ĝi validas de mateniĝo ĝis krepuskiĝo.

Purimo katano redakti

Se estas superjaro (tio signifas, ke ĝi havas la dek-trian monaton, la duan Adaron), Purimo estas festata nur en la dua monato de Adaro (karaitoj male solenas ĝin en la unua Adaro). Sed la 14-a de la unua Adaro nomiĝas kiel rememoro al festo Purimo katano - hebree "malgranda Purimo", kiu havas ecojn de malgranda festo kaj en vico da vilaĝoj ĝi estas tiel rememorigata. Diferencoj inter Purimo kaj Purimo katano estas priskribitaj en Ŝulĥan Aruĥ, Oraĥ Ĥajim 697.

Ŝuŝan-Purimo redakti

Ŝuŝan-Purimo (hebree: שׁושׁן פורים) estas solenado de festo Purimo la 15-an de Adaro. Ĝi estas nomita laŭ ĉefa persa urbo Susaĥo aŭ Ŝuŝano, kie bataloj por la libereco kaj supervivo daŭris pli longe.[17] Ĉar la urbo Ŝuŝano estis fortigita per remparoj, ĝi estas solenata laŭ la tradicio en ĉiuj urboj, kiuj havis remparojn en la tempoj de Josuo - kio fakte hodiaŭ rilatas nur al Jerusalemo kaj Jeriĥo - Purimo je unu tago pli poste.[18]

Listo de datoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Judaj festoj 2000-2050.

La solenado de la festo Purimo okazis kaj okazos laŭ gregoria kalendaro la:

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Pavlát, L., Šedinová J., Fiedler J. kaj kolektivo. Judoj - la historio kaj la kulturo. Kliment kaj Mrázek, Praha, 1997. 144 p. ISBN 80-85608-17-0. [Plu nur:Judoj - la historio kaj la kulturo]. P.123
  2. Kaufmann, Y. History of the Religion of Israel. University of Chicago, 1960, 486 p. ISBN 0-8052-0364-8
  3. Newman, J., Sivan, G. Judismo de A ĝis Z. Sefer, 1992. 285 p. ISBN 80-900895-3-4. [Plu nur:Judismo de A ĝis Z]. P.159
  4.  
    « Est »
    —9, 22
  5. Encyklopedie Bible. Svazek A - L. 1. vyd. Bratislava: Gemini 1992. 351 s. ISBN 80-85265-31. Str.152
  6. Juda komunumo Děčín. Purimo [rete]. [Cit.2008-03-15] Alirebla rete.[rompita ligilo]
  7. La ebria reĝo Aĥaŝveroŝo elpelis la reĝinon Vaŝti -
     
    « Est »
    —1, 10
    ; la privinigita reĝo Aĥaŝveroŝo plenumis la petojn de Ester -
     
    « Est »
    —7, 1
    kaj punis Hamanon -
     
    « Est »
    —7, 10
  8. Judoj - la historio kaj la kulturo. P.124
  9. Judismo de A ĝis Z. P.159
  10.  
    « Dt »
    —25, 19
    ,
     
    « Est »
    —3, 1
    ,
     
    « 1S »
    —15, 1
  11. Judismo de A ĝis Z. P.160; Talmud, Megila 7b
  12. De Lange, N. La mondo de judoj. Knižní klub, Praha, 1996. 240 p. ISBN 80-7176-325-X. P.110
  13. [1]
  14. [2]
  15. Roden, C. Libro pri la juda kuirejo. Eldonejo BB/art s.r.o., Praha, 2005, 598 s. ISBN 80-7341-686-7. P.47
  16.  
    « Est »
    —4, 16
  17.  
    « Est »
    —9, 18
  18. Mišna, Megila 1,1

Rilataj temoj redakti

Bibliografio redakti

  • Newman, Ja'akov; Sivan, Gavri'el. Judismo de A ĝis Z. Praha : Sefar, 1992. 285 p. ISBN 80-900895-3-4.
  • Pavlát, Leo; Fiedler, Jiří; Šedinová, Jiřina kaj kolektivo. Judoj − la historio kaj la kulturo. Praha : Kliment a Mrázek, 1997. 144 p. ISBN 80-85608-17-0.
  • Spiegel, Paul. Kiu estas la judoj?. Brno : Barrister & Principal, 2007. 228 p. ISBN 978-80-87029-07-7.

Eksteraj ligiloj redakti