Kompoto
Kompoto estas deserto preparita per kuiritaj aŭ konfititaj fruktoj. Oni manĝas ĝin aldone kun ovaĵoj aŭ farunaĵoj.

Rabarbo kaj pomkompoto (dekstra)
Por prepari kompoton, oni kuiras pecojn de fruktoj en sukera siropo. La siropo povas esti spicita kun vanilo, ŝelo de citruso, cinamo, kariofilo, migdaloj, sekvinberoj, kaj aliaj spicoj.