Vaŝti

laŭ Libro de Ester, reĝino de Persio, edzino de Aĥaŝveroŝ; estis eksigita ĉar ŝi rifuzis aperon ĉe reĝa festeno
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Vaŝti estas edzino de Ahaŝveroŝo, repudiita kaj anstataŭita de Estero (PIV).

Vaŝti
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Ester
Informoj
Originala nomo וַשְׁתִּי
Sekso ina
Patro Belŝacaro
Edzo/Edzino Aĥaŝveroŝ
vdr

La reĝo Ahaŝveroŝ faris por siaj princoj kaj servantoj riĉan festenon, kiu daŭris ses tagojn, la reĝino Vaŝti faris la samon por virinoj. La sepan tagon la reĝo ordonis pere de siaj eŭnukoj, ke la reĝino venu montri sian belecon, sed ŝi rifuzis kaj ne venis. La reĝo demandis siajn saĝulojn kion fari. Tiam respondis Memuĥan, ke la reĝino kulpas ne nur kontraŭ la reĝo, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj princoj kaj edzoj, ĉar ŝia ago fariĝos konata kaj la edzinoj ĉesos obei siajn edzojn. Li konsilis al la reĝo divorci de Vaŝti kaj edziĝi al pli bona virino (laŭ la Biblia libro Ester).