Adaro

monato de la hebrea kalendaro

Adaro estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze de februaro. Dum superjaro, Adaro estas konata laŭ la nomo Adaro 2hebree Adar bet kaj kroma, 13-a monato, Adaro 1Adar alef estas metita antaŭ Adaro 2.

La 13-a de Adaro estas la fasto de Ester, memore al la fasto, kiun faris Ester en la Biblio. La 14-a de Adaro estas Purimo, festo memore al la eventoj rakontitaj en la biblia libro de Ester. En Jerusalemo Purimo estas festata la 15-an de Adaro (kaj tiam ĝia nomo estas Ŝuŝan-Purim).