Kuko

Kuko estas bakita manĝaĵo, kutime dolĉa. Kuko kutime kombinas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenon aŭ apreturon), grason (aŭ similan ilon, ekz. buteron, margarinon), fluaĵon (lakton, akvon, aŭ sukon), aromon kaj levigan ilon (ekz. bak-pulvoron).



Listo de diversaj kukoj Redakti
- Babao
- Cepa kuko
- Fiŝkuko (kamaboko)
- Flamkuko (alzaca, badena flamkuko)
- Fritkuko (benjeto)
- Geedziĝa kuko
- Kiŝo (lorena kiŝo)
- Kronkuko (el Alzaco)
- Krumpedo
- Mielkuko
- Pankuko
- Patkuko (blino, flano, krespo)
- Platkuko (flano)
- Pletkuko
- Pomokuko
- Potkuko
- Pufkuko (pufbenjeto)
- Rizkuko (moĉio)
- Rulkukaĵo (strudelo)
- Rumkuko
- Spickuko (belga, Nurenberga spickuko)
- Spickuketo (Aĥena spickuketo)
- Spongokuko (biskvito)
- Tavolkuko
- Turkuko
Proverboj Redakti
Ekzistas pluraj proverboj pri kuko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso. ” „ Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. ” „ Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. ”
Vidu ankaŭ Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ Listo de proverboj en lernu.net Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine.