Kuskuso (manĝaĵo)

Kuskuso estas manĝaĵo farita el semolo ĝenerale kuirita en vaporo aŭ per bolanta akvolakto. Tre popola kaj populara en Norda Afriko, ekzemple en Maroko, kaj krome en Brazilo, nuntempe ankaŭ en Eŭropo kaj Usono, sed tie kiel eleganta (kaj pro tio iom pli malsimpla) manĝaĵo. La araba nomo —كسكس kuskus, كوسكوس kūskūs, كسكوس kuskūsكسكوسو kuskūsū, inter aliaj variantoj— devenas el la berbera lingvo tamazigĥt seksū.

Nordafrika redakti

 
Kuskuso el Fez
 
Kuskuso, kun kikeroj kaj legomoj
 
Kuskusmarmito

Tiun manĝaĵon enmetis en Eŭropon la hispanaj araboj, unu el la unuaj referencoj estas en anonima teksto de la 13-a jarcento pri kuirarto, Kitāb al-taṭbīj fī l-Maġrib wa-l-Andalus (Libro de la kuirejo en la Magrebo kaj Al-Andalus) en kiu oni mencias recepton por prepari la kuskuson, kiu estis tre konata en Hispanio en postaj jarcentoj. En la Kiĥoto oni mencias ĝin malrekte kiam oni parolas pri la pago de la rakontisto al supozata tradukisto, nome tritiko kaj sekvinberoj, kio estis uzata de araboj por la kuskuso.

Ankaŭ en la nordo de Eŭropo en Bretonio aperas la kuskuso en ia letero de 1699. Antaŭa mencio estas en teksto de Provenco kie priskribas vojaĝanto Jean Jacques Bouchard kiel li manĝis manĝaĵon similan al kuskuso en Toulon la jaron 1630.

La francoj malkaŝis ĝin en la epoko de Karlo la 10-a dum la konkerado de Alĝerio. La kuskuso estis elektita per balotado en 2006 kiel dua preferata manĝaĵo de la francoj.

La tradicia recepto en Maroko estas boligado de la tritika semolo en ujo kiu estos super la marmito kie kuiros la viandaĵo aŭ vegetaĵoj. Poste oni servos la boligitan semolon kaj kune la aldonaĵon ĉu vianda ĉu vegetaĵa, por posta miksado laŭ volo de la manĝonto. Aldonaĵo plej ofte estas kokaĵo, ŝafaĵo, bovinaĵokikeroj.

Brazila kuskuso redakti

Al Brazilo kuskuso alvenis en 18-a jarcento kiel rapida kaj malmultkosta manĝaĵo por sklavoj. Estas du formoj fari kuskuson en Brazilo: la Nordorienta Kuskuso, devenanta de kuskuso por sklavoj, kaj Sudorienta kuskuso, kun influo de posta araba enmigrado. Ĉiam en Brazilo, kuskuso estas farita el maizo.

Nordorienta kuskuso estas tute simple maiza faruno kuirita per vaporo en speciala ujo nomata "cuscuzeira" /kuzku'zejrə/ (kuskusujo) kaj manĝata kun lakto aŭ butero, ĝenerale ĝi anstataŭas panon en tagmanĝo kaj vespermanĝo. En Brazila Nordoriento kuskuso estas ĉiutaga manĝaĵo.

Sudorienta kuskuso (aŭ San-Paŭlia kuskuso) estas farita per kelkaj diversaj manieroj, tiel per vaporo, kiel per bolanta akvo aŭ lakto. En ĝi oni enmetas ovojn, fiŝojn kaj legomojn.

Vidu ankaŭ redakti