Ligado de Isaako
La ligado de Isaako (hebree: עֲקֵידַת יִצְחַק ʿAqēḏaṯ Yīṣḥaq) estas biblia epizodo entenata en la libro Genezo (22, 2-13): Dio, por elmeti al provado la fidon de Abraham, al li ordonas oferi sian filon Isaakon. Abraham senhezite supreniras la monton Morija. Dum Abraham estas diligente pretiganta la oferon kaj jam prenanta tranĉilon, anĝelo de la Sinjoro lin blokas kaj indikas virŝafon oferendan kiel anstataŭan viktimon.
La rakonto en la Biblio
redaktiLaŭ la biblia rakonto, la unua biblia patriarko Abraham (hebree אַבְרָהָם, Abraham, "patro de multaj popoloj")[1], filo de Tera kaj posteulo de Ŝem, ricevis de Dio promeson, ke lia posteularo estos nombra kiel la “steloj de la ĉielo” (Gn 15,1-6), kvankam li mem estis jam aĝa kaj lia edzino Sara (hebree: שָׂרָה) maljuna kaj sterila.
Laŭ la biblia kronologio, Abraham jam atingis la 100an jaron [2] kaj Sara la 90-an, kiam Dio faris “pakton” kun Abraham: pakto, pere de kiu lia semo estus estiginta la Mesion kaj ĉiuj gentoj de la tero estus benitaj” (Gn 22,15). Abraham, homo justa kaj devota ĝis tiu tempo, jam spertis eventojn, kiuj en li plifortigis senrezervan fidon kaj senkondiĉan rilate Dion. Li jam vidis kiel la biblia Dio liberigis kaj protektis la justajn personojn, ilin liberigante de paganaj opresantoj, ne laste la liberigon kaj savon de la nepo Lot kaj ties filinoj en Sodomo kaj Gomoro.
La fido, ĉiukaze, staras kontraŭ la faktoj: kiel povintus Sara generi filon se konsideri ke ŝi jam antaŭis en la aĝo kaj plue estis sterila? Kiam unu el la tri Aperantoj ĉe Mambre anoncis al Abraham ke post unu jaro Sara estus generinta filon, Sara ridis (Gn 18,9-13). Sed post unu jaro fariĝis konkreta la anonco: Sara generis al Abraham Isaakon. Isaako kreskis tra la amaj zorgoj de la gepatroj kiuj jam konstatis la miraklan povon de Dio manifestiĝanta en ili per la naskigo de filo kiu estus praavo de la Mesio.
2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi. (22,3). Abraham loĝis tiujn jarojn en la filiŝta urbo Beer-Seba. La loko de la ofero, laŭ pia tradicio estus lokigenda en la teritorio en kiu poste oni estus kreinta Jerusalemon. Pribibliaj traktatoj informas ke la distanco de Beer-Seba el Jerusalemo kovras 80 kilometrojn ĉirkaŭ. Laŭ iuj bibliistoj neniu motivo kontraŭas la supozon ke Abraham atingis tiun zonon por oferi al Dio.[3] La vojaĝo, fakte daŭris tri tagojn kaj atinginte la najbarojn de la loko indikita Abraham rezignis la helpon de la servistoj kaj de la azeno kaj piedmarŝadis kun la sola Isaako kiu kunportis la lignon por la holokaŭsto. Abraham ligis manojn kaj piedojn de la filo kaj lin apogis sur la ligna kumulo: li jam estis preta buĉi kiam la angelo de Dio ekkriis...Jen la origina teksto Gnezo 11):
“10 Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon. 11 Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas. 12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan. 13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. 14 Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas. 15 Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo, 16 kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon."
La fido de Abraham, la obeo de Isaako kaj la promeso pri la semo
redaktiIuj bibliistoj rimarkigas ke Isaako estis obea kaj respektema pri la volo de la maljuna patro. Fakte dum la biblia rakonto asertas ke Abraham estis maljuna, Isaako ŝajnas esti vigora junulo plenkonscia kaj laŭvole kapabla, do, ribeli kontraŭ la patro se mem ne estus konsenta.[4]
Kristana filozofo Soren Kierkegaard en la verko Timo kaj tremo (Frygt og Baeven - Johannes de Silentio -, 1843) rimarkigas ke Abraham ne petis “kial” kaj ŝajnas ke ne informis neniun nek la edzinon nek la servistaron. [5][6]
Interpretoj
redaktiJudaj interpretoj
redaktiDekomence, la ligado de Isaac estis interpretata kiel la elprovo de la fidelecon de Ahraham. Poste, oni (kiel 11-a jarcento Rabbi Yona Ibn Janach de Hispanio) elpensis, ke Dio ordonis nur simbolan anstataŭ sangan oferon. Aliaj aldonas, ke la rakonto provokas tiel malŝaton kaj hororon por emfazi la malakcepton de la homa oferoj kiel praktikis la najbaraj popoloj. [7]
Kristanaj interpretoj
redaktiKristanoj interpretas tiun scenon kiel antaŭfiguron de la ofero de Kristo, en la Malnova Testamento.
La epizodo de la ofero de Isaako estis menciita en la Nova Testamento ĉe la Paŭla Epistolo al la Hebreoj: “17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19 pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.”(811, 17-19)
Kristanoj dekomence vidis en tiu epizodo la fidon kaj la obeon de Abraham. Ekzemple, Hipolito el Romo diras ke Isaako deziris esti oferita por la bono de la mondo; aliaj vidis en la ofero de Isaako la tipon de la vorto de de Dio, aliaj kiel cetere la bibliero de la paŭla epistolo, laŭdas la fidon de Abraham kaj la disponeblecon de Isaako. Sed la reprezentado, en Isaako, de la sorto de Jesuo Kristo, post la tielasenca komento de Origeno[8]. fariĝis precipa ĉe la Sanktaj Patroj kaj oni ekinterpretis la epizodon kiel profetaĵon pere de kiu Dio sciigas kiel estos sian volon: oferi sian Filon por la elaĉeto de la mondo.
Oni, poste, diskutis ĉu la monto Kalvario estis la loko de la ofero de Isaako aŭ tiu troviĝus en aliaj urbaj sanktaj lokoj, kiel la loko de la templo. Diskutoj kiuj hodiaŭ perdis intereson.
Islamaj
redaktiIslamanoj celebras tiun dipozicion de la Abraham kaj Isaako ofari tian oferon; sed, anstataŭ Isaako, la filo indikita de Dio estis Iŝmael kaj de la dua filo, Isaako, estis premio pro la sendiskuta obeo buĉoferi la unuenaskiton. Sur tiu anstataŭo estas konstruata tuta teologio. [9]
La ofero de Isaako en la arto
redaktiPentraĵoj
redakti- Ofero de Isaako de Rafaelo (1511)
- Ofero de Isaako de Andrea del Sarto (1527-1529 ĉirkaŭ)
- Ofero de Isaako de Empoli (1590)
- Ofero de Isaako de Jacopo Ligozzi (1596)
- Ofero de Isaako de Caravaggio (1603-1604)
- Ofero de Isaako de Domenichino
- Ofero de Isaako de Cigoli (1625)
- Ofero de Isaako de Giovanni Lanfranco
- Ofero de Isaako de Andrea Lanzani 17-a jarcento)
- Ofero de Isaako de Rembrandt Harmenszoon van Rijn (1635)
- Ofero de Isaako de Giambattista Tiepolo (1726-1729)
- Ofero de Isaako de Marc Chagall (1960-1965)
- .......
-
Detalo de la sarkofago de Junio Basso.
-
Bizancarta mozaiko en Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno
-
Ilustrita kapitelo de Sankta Petro de la Nave (Visigota arto)
-
Mozaiko de la Palatina kapelo de Palermo (Araba-normana-bizanca arto).
-
Mezepoka dokumento de Islando, [14-a jarcento).
Skulptaĵoj
redakti- Ofero de Isaako de Lorenzo Ghiberti (1401)
- Ofero de Isaako de Filippo Brunelleschi (1401)
- Ofero de Isaako de Donatello (1418)
- Ofero de Isaako de Alonso Berruguete (1526-1532)
- ..............
Notoj
redakti- ↑ Arabe: براهيم = Ibrāhīm
- ↑ ”Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.” (21,5).
- ↑ The Illustrated Bible Dictionary zoerge de J.D.Douglas, 1980, vol. 2, p. 1025
- ↑ Historiisto Jozefo Flavio konigas judan tradicion Judaj antikvecoj (I, 227, Xiii,2 - Greke: Ιουδαϊκή Αρχαιολογία), laŭ kiu Isaako dudekkvine aĝis epoke de la ofero.
- ↑ Isacco prefigura di Cristo
- ↑ Isacco prefigurazione di Cristo anche nell'arte
- ↑ Feldman, Yael S. (2010). Glory and Agony: Isaac's Sacrifice and National Narrative. Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-5902-1.
- ↑ Orígenes, Homilía 8, 6.8.9: PG 12, 206-209.
- ↑ Isaac", Encyclopedia of Islam, volumo 4; klaso, C.
- ↑ Pierluigi De Vecchi ed Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volumo 2, Bompiani, Milano 1999. ISBN 88-451-7212-0.
Bibliografio
redakti- Bodofff, Lippman (1993). "The Real Test of the Akedah: Blind Obedience versus Moral Choice". Judaism 42 (1).
- Bodofff, Lippman (1993). "God Tests Abraham - Abraham Tests God". Bible Review IX (5): 52.
- Klaus W. Hälbig: Das Alphabet der Offenbarung. Neubuchstabierung des Glaubens im Licht jüdischer Mystik. St. Ottilien 2013; ISBN 978-3-8306-7582-2; besonders S. 461–508 (Abraham und Isaak)
- Helmut Hoping, Julia Knop, Thomas Böhm (Hrsg.): Die Bindung Isaaks. Stimme, Schrift, Bild. Schöningh, Paderborn u. a. 2009, ISBN 978-3-506-76868-1
Vidu ankaŭ
redakti- Abraham
- Isaako
- Sara
- Mesio
- Timo kaj tremo, libro de Soren Kierkegaard
Aliaj projektoj
redaktiKomuna entenas bildojn pri la Ofero de Jsaako [1]