Tiu ĉi artikolo temas pri historia montoĉeno en okcidenta Azio, menciata en la libro Genezo. Ankaŭ ekzistas urbo Morija (Ibaraki) en Japanio.

Fonto inspira: [1]

Morija
montarmasivo
supermara alteco

768 m

Geografia situo 31° 47′ N, 35° 14′ O (mapo)31.7779722235.23580556Koordinatoj: 31° 47′ N, 35° 14′ O (mapo) f4
Morija (Israelo)
Morija (Israelo)
DEC
Morija
Morija
Situo de Morija
Map
Morija
vdr
La ofero de Isaak (de Michelangelo Merisi). Laŭ la Malnova Testamento ĝi okazis sur la monto Morija (Genezo 22, 2).

Morija' (hebree: מוריה, Mōriyyā) estas la nomo indikanta monton la montan ĉenon kien Abraham kondukis la filon Isaak por lin oferi al Dio[1]. Ankaŭ Noa, laŭ tradicio sed ne konfirmite en la biblia rakonto, buĉoferis sur tiu loko. Tamen la ekzakta loko estas ankoraŭ nune objekto de diskuto.

Tradicie Morija estis interpretita kiel specifa monto anstataŭ ol nomo de serio aŭ ĉeno da montoj. Morija, krome, judlingve signifus "ordonon de "JHWH", kaj la ofero de Isaak estis okazonta ordone de JHWH en loko elektita de JHWH mem. Laŭ tiu filologia interpreto la nomo ne indikus la precizan geografian lokon, sed la fakton ke tiu loko estis elektita kaj indikita de JHWH al Abraham. Vidu: "2 Kronakoj, 3, 1. “1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido.”

Laŭ islamaj tradiciaj eroj, Abraham ne kondukis sur la monton Isaak, sed Iŝmael, lian unuenaskiton kaj prapatron de araboj. Alia ero de tiu tradicio (ḥadīth), male, konfirmas la biblian datenon.

Plue, Mahomedo estus translokigita direkten de la ĉieloj laŭdecide de Alaho, startante ĝuste de monto Morija. Tamen tiu tradicio ne estas konfirmita de la korana rakonto de la "miʿrāj", ĉar en la teksto oni parolas nur pri la “lasta Templo” kiu tamen la tradicio volas ke ĝi situu efektive sur la Monto de la Templo.

Ĝenerale islamanoj konfesas ke la Morija-loko de la ofero nun troviĝas sur la Kupolo de la Roko.

Ĉu la mineoj de “Moira” pri kiu en la verkoj de John Ronald Reuel Tolkien aludas al la biblia Morija?

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Genezo, 22, 1-18