Templo de Salomono

La templo de Salomono (hebree בית המקדש, Beit HaMiqdash, "ejo de sanktigado"), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo estis laŭ la Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono. Ĝi estis centro de religia kaj kultura vivo, la loko de la oferado priskribita en la Torao sub la nomo korban. Ĝi supozeble estis finkonstruita ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K. kaj detruita de la babilonanoj en 586 a.K..

Templo de Salomono
בֵּית־הַמִּקְדָּשׁ
detruita preĝejo
Estiĝo -832
Lando Unuiĝinta Reĝlando de IzraeloReĝlando de JudujoIsraelo vd
Situo Jerusalemo
Situo
Geografia situo 31° 46′ 40″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)31.777935.2353Koordinatoj: 31° 46′ 40″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)
Templo de Salomono (Israelo)
Templo de Salomono (Israelo)
DEC
Templo de Salomono
Templo de Salomono
Situo de Templo de Salomono
Map
Templo de Salomono
vdr
Rekonstruado de la templo de Salomono

Oni opinias, ke la templo de Salomono estis konstruita en la orienta parto de la nuna "malnova urbo de Jerusalemo" en la kvartalo de la esplanado de la moskeoj. La parto la plej alta de la konstruaĵo, nuntempe kovrita de la Kupolo de la Roko eble estis la ena sanktejo.

La templo de Salomono entenis la keston de interligo kaj estis kovrita de oro el Ophir.

La framasonismo uzas en siajn ritojn multajn referencojn al la templo de Salomono. La framasona templo estas ĝia simbola kopio.

Historio redakti

Antaŭ la templo redakti

La unua ago de Davido, kiel reĝo de Israelo estis la konkero de Jerusalemo, tiam nomita Jebuso. Li deklaris ĝin ĉefurbo de sia reĝlando. Tiu malnova urbo, elektita pro sia neŭtraleco, mezvoje inter la nordaj kaj sudaj triboj, iĝis la urbo de Davido. Laŭ la israela tradicio, sur unu el la ĉirkaŭaj montoj, la monto Moria, Abrahamo oferis sian filon Isaak.

Biblia rakonto de la konstruo redakti

 
Plano de la suda antaŭo de la templo de Jerusalemo
 
La reĝo Salomono tenas la templon inter siaj manoj. Skulptaĵo de la pordego de la katedralo de Laon, Francujo

La konstruado de la templo de Salomono estas rakontita en la Tanaĥo, ĉapitroj 6 ĝis 8 de la 1-a libro de la Reĝoj.

 
Arta priskribo de la templo (desegnaĵo de Christiaan van Adrichem, 1584)

Interesaj Citaĵoj redakti

James Ussher, irlanda episkopo dum la XVII-a jarcento, kalkulis, ke la Templo de Salomono estis fine konstruita en 1004 aK; estis surbaze de tiu dato kaj de lia taksado por la naskiĝo de Jesuo Kristo kiun li eksterpolis la kreadon de la mondo kiel okazinta en 4004 aK, kaj fiksis la daton de kreado kiel la komencan epokon de hebrea kalendaro por tiu jaro, t.e., je la sunsubiro kiu anticipis al la tago la 23an de oktobro 4004 aK.

Isaac Newton, en sia propono por reformi la antikvan kronologion datis la templan konstruadon je 1015 aK. Laŭ siaj kalkuloj, ĉiuj aliaj temploj de la mondo, inkluzive la piramidoj de Egiptio, estis konstruitaj inter 901 aK kaj 788 aK, kaj la temploj de Grekio, Mesopotamio kaj Persio, kiuj estis konstruitaj post la templo de Salomono.

Newton sin bazis en la tekstoj de la Biblio kaj estas priskribitaj en sia laboro “The Chronology of Ancient Kingdoms” (La kronologio de Antikvaj Regnoj”) (Projekto Gutenberg: http://www.gutenberg.org/files/15784/15784-h/15784-h.htm)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti