La Unuiĝinta Monarkio (en hebrea הממלכה המאוחדת) aŭ Unuiĝinta Reĝlando estas la nomo havigita por la Izraelida[1] regno de Israelo kaj Judujo,[2][3][4] dum la regadoj de Ŝaul, Davido kaj Salomono, kiel oni priskribis ĝin en la Hebrea Biblio. Tio estis tradicie datita inter 1047 a.K. kaj 930 a.K. Je la sukcedo de la filo de Salomono, nome Rehoboam, ĉirkaŭ 930 a.K., la biblia rakonto reportas, ke la lando disiĝis en du regnoj: nome la Izraela reĝlando (inklude la urbojn de Sikem kaj Samario) norde kaj la Reĝlando de Judujo (enhavanta Jerusalemon) sude.
Reĝlando Israelo
|
|
1050 a.K.E. – 0930 a.K.E.
|
|
|
Geografio
|
Ĉefurbo:
|
Gibeah
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
| Historio
|
|
|
Por nuntempa fakularo la Unuiĝinta Monarkio estas ĝenerale konsiderita kiel literatura esprimo kaj ne kiel historia realaĵo, indikante al la manko de arkeologia pruvaro. Ĝenerale oni akceptis, ke "la dinastio de Davido" ekzistis, sed multaj kredas, ke Davido povis eble estis nur simple la monarko aŭ tribestro de Judujo, kio estis plej verŝajne tre malgranda, kaj ke la norda regno estis separata apartaĵo. Estas multaj subtenantoj de tiu konsidero.[5][6][7][8]