Caravaggio
Michelangelo Merisi (laŭ la hejmloko de sia familio kutime mallonge nomata Caravaggio, plennome esperantigite Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo; naskiĝis la 29-an de septembro 1571 en Milano, Lombardio; mortis la 18-an de julio 1610 en Porto Ercole, parto de la komunumo Monte Argentario piede de samnoma monto) estis itala pentristo de la frua baroka epoko. Li famiĝis per aparta realismo en siaj pentraĵoj, kaj de aĵoj kaj de homoj, fizike kaj emocie. Kune kun lia dumviva kolego kaj konkurento Annibale Carracci kaj pro sia drameca uzado de la lumo, li estas konsiderita la fondinto de la roma skolo de baroka pentrado.[1][2][3]
Caravaggio | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Michelangelo Merisi |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1571 en Milano, Duklando de Milano, ![]() |
Morto | 18-an de julio 1610 (38-jara) en Porto Ercole, State of Presidi, ![]() |
Tombo | Porto Ercole |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Duklando de Milano |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Fermo Merixio |
Patrino | Lucia Aratori |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Supper at Emmaus La venka amo Medusa Basket of Fruit The Fortune Teller The Seven Works of Mercy Self-Portrait as Bacchus Bacchus Annunciation Judit Senkapiganta Holofernon |

Caravaggio uzis fizikan observadon kun spektakla uzado de chiaroscuro kio iĝis konata kiel tenebrismo. Li faris el tiu tekniko la dominantan stilan elementon, malheligante ombrojn kaj metante aĵojn en brilaj lokoj. Caravaggio forte esprimis krudajn momentojn kaj scenojn, ofte montrante violentajn luktojn, torturojn kaj mortojn. Li laboris rapide, uzante vivajn modelojn, sen uzado de desegnoj kaj laborante rekte sur la tolo. Lia influo sur la nova Baroka stilo kiu aperis el Manierismo estis tre forte. Tiu influo estas videbla rekte aŭ nerekte en la verkaro de Petro Paŭlo Rubens, José de Ribera, Gian Lorenzo Bernini kaj Rembrandt, kaj la artistoj de la venonta generacio kiuj estis sub liaj influoj estis nomitaj "Caravaggisti" aŭ "Caravagesques", same kiel tenebristoj aŭ "tenebrosi" ("ombristoj").
Gravaj verkojRedakti
la liutisto (1596) Meduzo (1598) Davido kun la kapo de Goliato (1600) Amoro venkas ĉion (Amor Vincit Omnia, 1602/3) Sankta Mateo kaj la anĝelo, 2-a versio (1602) Ecce Homo ("Jen homo", Pontio Pilato pledas por Jesuo, 1606) la morto de Maria la nekredema Tomaso la krucumo de Simono Petro sankta familio kun Johano la Baptisto la sankta Johano la Baptisto la senkapigo de Johano la Baptisto
NotojRedakti
- ↑ Vincenzio Fanti (1767). Descrizzione Completa di Tutto Ciò che Ritrovasi nella Galleria di Sua Altezza Giuseppe Wenceslao del S.R.I. Principe Regnante della Casa di Lichtenstein (itale). Trattner. p. 21.
- ↑ "Italian Painter Michelangelo Amerighi da Caravaggio". Gettyimages.it. Alirita la 29an de septembro de 2019.
- ↑ "Caravaggio, Michelangelo Merisi da (Italian painter, 1571–1610)". Getty.edu. Alirita la 29an de septembro de 2019.
Eksteraj ligilojRedakti
- reta ekspozicio de ĉiuj verkoj (itale kaj angle)
- vivo kaj verko (itale)
- historio kaj mito: la morto de Caravaggios en Porto Ercole (germane kaj itale)