29-a de septembro
dato
(Alidirektita el 29-an de septembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 29-a de septembro estas la 272-a tago de la jaro (la 273-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 93 tagoj restas.
Je la 29-a de septembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -480: Batalo de Salamino: greka floto gvidata de Temistoklo venkis la persan komandatan de Kserkso la 1-a
- 440: Leono la 1-a iĝis papo
- 855: Benedikto la 3-a iĝis papo
- 1041: Kapitulaco de la defendantoj de Prago antaŭ armeo de la germana reĝo Henriko la 3-a
- 1222: Universitato de Padovo fondiĝis
- 1227: Papo Gregorio la 9-a ekskomunikis germanan imperiestron Frederiko la 2-a pro prokrasto de la 5-a krucmilito
- 1364: Centjara milito: venko de angloj en batalo de Auray, la lasta batalo kadre de Hereda milito de Bretonio
- 1370: Karolo la 4-a geedzigis sian filon Venceslaon kun Johana Bavaria, kiu volis interrompi la tradician kontraŭĉeĥan aliancon de Bavario, Pollando kaj Hungara reĝlando
- 1400: Pollando: Hrubieszów iĝis urbo
- 1529: Statutoj de Litovio: statuto de Grandprinclando Litovio estis aprobita
- 1560: Eriko la 14-a ekreĝis en Svedio
- 1568: Johano la 3-a iĝis reĝo de Svedio
- 1609: La 5-a pola-rusa milito 1609-1618: pola-litovana armeo eksieĝis Smolensk, kiu post 97 jaroj revenis al Grandprinclando Litovio
- 1620: En Venezuelo fondiĝas urbo Acarigua
- 1669: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki kroniĝis en Krakovo kiel reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio kaj Prusio: venko de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski en batalo de Łabiszyn kontraŭ taĉmentoj de prusa kolonelo (nokte de la 28-a/29-a de septembro); Tadeusz Kościuszko alvenis al Grodno, kie sekvan tagon premiis siajn kunlaborantojn
- 1829: Londono: fondo de Scotland Yard fare de ministro pri internaj aferoj Robert Peel (unue kiel civila polico)
- 1881: En Tartu unuafoje aperis la nuntempa Flago de Estonio
- 1884: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon 243 Ida
- 1887: Germana futbala klubo Hamburger SV fondiĝis
- 1903: Prusio, kiel unua lando de la mondo, enkondukis kondukpermesilon
- 1908: Vatikanurbo: dekrete de papo Pio la 10-a estis establita oficiala bulteno de la Sankta Seĝo - "Acta Apostolicae Sedis" kiel jarlibro aperis en 1909 anstataŭante aperantan de 1865 "Acta Sanctae Sedis"
- 1911: Italio deklaris militon kontraŭ Turkio
- 1913: Subskribo de turka-bulgara pactraktato post fino de la Dua Balkana milito
- 1913: Inĝeniero Rudolf Diesel, la inventisto de dizelmotoro, estas vidata por la lasta fojo dum veturo de Francio al Anglio
- 1916: Usona entreprenisto germandevena John D. Rockefeller iĝis unua miliardulo
- Unua mondmilito:
- 1916: Aŭstraj militistaj regopovoj akceptis demision de Józef Piłsudski - Polaj Legioj (1914-1918) transformiĝis al Pola Helpa Korpuso; militŝipoj de Triopa Entento alvenis al Salamino kaj minacas Atenon
- 1918: Tesaloniko: kapitulaco de Bulgario; trupoj de Triopa Entento trarompis la Hindenburg-linion
- 1919: Svedio enkondukis 8-horan labortagon
- 1922: Ekziligo: de Petrogrado fornavigis al Stettin "filozofia vaporŝipo" - dufoje Sovetunio deportis pli ol 160 diversnaciajn intelektulojn, "malamikojn de la popolo" (pli poste estis pafmortigataj aŭ direktataj al gulagoj)
- 1922: Ukrainio: en Ĉerkasa provinco dum "kongreso" de atamanoj, inspirita de bolŝevikaj agentoj, plej multaj estis arestitaj - anticipante la embuskon kelkaj kiel Ivan Ĉernousov ne alvenis
- 1923: Mandato de la Ligo de Nacioj: Mandato por Palestino ekvalidis, oficiale kreante protektoratojn de Palestino sub brita administrado, kaj de Transjordanio kiel apartan emirlandon sub Abd Allah ibn Husajn
- 1926: Monaĥejo de la Grotoj de Kievo malfermiĝis kaj estis proklamita muzeo
- 1933: Hispana Falango estiĝis - kunfondita de José Antonio Primo de Rivera
- 1933: En Dua Pola Respubliko oni vivigis Polan Akademion de Literaturo - unua prezidento iĝis Wacław Sieroszewski
- 1938: Munkeno: subskribo de Munkena interkonsento permesanta al Germanio aneksi parton de Ĉeĥoslovakio - Sudetion - la konferencon partoprenis Adolf Hitler, Benito Mussolini, Neville Chamberlain kaj Édouard Daladier
- 1938: En Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kadre de t.n. pola operaco de NKVD laŭ decido de loka NKVD-trio oni pafmortigis en Żytomierz 129 polojn
- 1939: Belorusio: ikono de Dipatrino de Budslau (Minska regiono) estis detruita - restarigita en 1991
- 1940: Du aviadiloj de Reĝa Aŭstralia Aerarmeo koliziis sudoriente de Novsudkimrio - kunligitaj sekure alteriĝis
- Dua mondmilito:
- 1939: La 13-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): Ruĝa Armeo okupis Lesko; taktika venko de pola armeo super la Ruĝa Armeo en 3-taga batalo de Szack (nun en Volina provinco), kio ebligis retiriĝon trans Okcidenta Bugo al Podlasio; sovetaj regopovoj forveturigis de Szepietówka (nun en Ĥmelnicka provinco) 1500 polajn militkaptitajn oficirojn; apud Mościska (nun en Lviva provinco) ukraina batalgrupo mortigis regimentan komandanton kolonelon Bohdan Stachlewski, kaj sovetaj soldatoj apud Włodawa - plotonestron leŭtenanton de rezervo Janusz Wielowieyski; Ruĝa Armeo okupis Leskon; la 29-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Batalo de Modlin: pro elĉerpiĝo de municio, nutraĵo kaj akvo kapitulacis apudvarsovia fortikaĵo Modlin komandata de generalo Wiktor Thommée - dum ties defendo mortfalis ĉirkaŭ 1300 polaj soldatoj kaj 4 mil vundiĝis; ĝis tiu ĉi tago la polan-hungaran landlimon trapasis 4553 oficiroj, 31 686 soldatoj kaj 862 armitaj personoj, entute 37 101 personoj; post kapitulaco de Varsovio aperis unuaj germanaj taĉmentoj kaj la polaj foriris al germana mallibero; komandanto de Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rómmel ordone adiaŭis armeojn "Warszawa" kaj "Łódź" (Lodzo), kaj dekoraciis per Virtuti Militari generalon Walerian Czuma, diplomitan subkolonelon Leopold Okulicki kaj komandantojn de ambaŭborda defendo de Varsovio: kolonelojn Marian Porwit kaj Julian Janowski; grupiĝo de kolonelo Tadeusz Zieleniewski btalis apud Janów Lubelski; intelektul-kampanjo: civilaj kaj armeaj regopovoj en Poznań ricevis taskon pretigi sekretajn listojn de pola intelektularo; laboroficejo en Gniezno deportis al trudlaboro kelkdekon de poloj en Nazian Germanion; pola ambasadoro en Parizo protestis en franca ministerio pri eksteraj rilatoj koncerne disdividon de okupataj polaj teritorioj fare de Sovetunio kaj Germanio, simile en Londono ambasadoro Edward Raczyński enmanigis al ministro pri eksteraj aferoj Edward Halifax proteston pri germana-soveta landlima pakto; prezidento Ignacy Mościcki transdonis sian funkcion al Władysław Raczkiewicz, prezidanto de la Monda Asocio de Poloj; pola submarŝipo ORP Żbik alvenis al Stavnas en Svedio, kie estis internigita
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Poznań Gestapo arestis 7-personan grupon de sabotado; Varsovio: urbaj regopovoj fiksis apartajn tram-vagonojn por judoj; Ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado sendis direktivojn por areoj de soveta okupado pri estonta antaŭvidata, sed ankoraŭ neperceptebla konflikto inter Sovetunio kaj Germanio; Manika Markolo: germana destrojero finis dutagan dismeton de minoj en golfo de Kornvalo
- 1941: Holokaŭsto: Waffen-SS komencis, kunlabore kun ukrainaj kunlaboristoj, masakron en Babij Jar, pro kio pereis pli ol 33 mil judoj el Kievo; Supra Aŭstrio: en koncentrejo Mauthausen-Gusen komenciĝis amasa poduonhora ekstermo de malliberuloj, sub duŝoj kun malvarmega akvo kaj granda akvopremo - ĝis januaro 1942 germanoj murdis 2000 personojn (signifa loko de genocido de pola intelektularo kadre de t.n. Intelektul-kampanjo); pola ambasadejo en Sovetunio protestis pri restado de poloj en malliberejoj al kiuj oni malfaciligis kontaktojn kun polaj diplomatiejoj; Londono: "Dziennik Polski" (Pola Ĵurnalo) en artikolo Infanoj de Lvovo atestas pri ĝia poleco informas laŭ ukrainlingva "Krakiwski wisti", ke dum registrado de lernantoj al bazlernejoj enskribiĝis 15 000 polaj infanoj kaj 6 000 ukrainaj; Ukrainio: amasa amasmurdo de civiluloj fare de Sicherheitsdienst sur la terpeco Babij Jar komencita (nun ene de Kievo); brita konvojo de fjordo Hvalfjörður el okcidenta Islando PQ-1 (10 ŝipoj) komencis senkolizian trapason kun malamiko al Arĥangelsko, finitan la 11-an de oktobro; nokte de la 29-a/30-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Szczecin kaj Hamburg
- 1942: En koncentrejo Majdanek de la 18-a de majo ĝis la 29-a de septembro 1942 mortis 858 judoj alveturigitaj de Ĉeĥoslovakio; germana polico bruligis parton de vilaĝo Osówek (proksime al Kraśnik) mortigante ĉirkaŭ 40 personojn, taĉmento de SS pafekzekutis en Kruszyn 11 personojn bruligante la tutan vilaĝon kaj ĝendarmoj pafmortigis en Daleszyce (proksime al Kielce) 8 judojn; Ministro pri laboro en Nazia Germanio suspendis libertempon por polaj trudlaboristoj de Okcidenta Eŭropo; Heinrich Himmler ordonis translokigi ĉiujn judinojn de koncentrejo Ravensbrück al koncentrejo en Aŭŝvico; en rumana Brăila okazis konferenco pri Danubo kun partopreno de Italio, Hungario, Kroatio kaj Germanio; Tomáš Garrigue Masaryk kaj Charles de Gaulle subskribis en Londono ĉeĥoslovakan-francan pakton
- 1943: Marŝalo Pietro Badoglio sur brita militŝipo ĉe la bordo de Malto subskribis senkondiĉan kapitulacon de la itala armeo; soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Vicebsko, Orŝa, Mahiljoŭ kaj Ĝankojo
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germana kirasita divizio kaj du regimentoj atakis kvartalon Żoliborz; germanaj policoj pafmortigis en Varsovio pli ol 40 personojn kaj 43 en du aliaj lokoj; al koncentrejo Stutthof oni venigas 1 258 varsovianojn, en tio soldatojn kaj 40 virinojn de Pola Enlanda Armeo; apud Jaktorowo (proksime al Grodzisk Mazowiecki) taĉmento de Pola Enlanda Armeo el Arbarao Kampinos batalis kun germanaj taĉmentoj - ĉirkaŭita perdis multe da soldatoj; brigado de Popola Armeo apud vilaĝo Gruszka (proksime al Końskie) la tutan tagon batalis kontraŭ Wehrmacht kaj ĝendarmaro (pli ol 5 mil personoj) detruante 5 tankojn, kirasitan kaj personan aŭtomobilon - revenĝe germanoj pafekzekutis malliberigitajn partizanojn kaj 12 civilulojn, bruligante 3 vilaĝojn; Londono: ĉefministro Stanisław Mikołajczyk ankoraŭfoje skribis al marŝalo Stalin pri helpo al Varsovio; Supera Komandanto generalo Kazimierz Sosnkowski skribis proponon distingi Komandanton de Pola Enlanda Armeo per Komandora Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari; al koncentrejo en Neuengamme (Hamburg) alvenis 500 judinoj de koncentrejo Stutthof (Libera Urbo Dancigo); sovetiaj taĉmentoj eniris al Jugoslavio; Italio: dum kontraŭpartizana operaco soldatoj de 16-a Divizio de Waffen-SS murdis centojn (laŭ pritaksoj de 728 ĝis 1830 viktimoj) de la loĝantoj de itala Marzabotto; Okcidenta Fronto: pola 1-a Kirasita Divizio ekatakis direkte al Tilburg
- 1945: Proklamo de Federacia Popola Respubliko Jugoslavio
- 1949 Malvarma milito: Sovetunio nuligis interkonsenton pri amikeco kun Jugoslavio, subskribitan la 11-an de aprilo 1945
- 1954: Fondo de Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro - CERN
- 1957: Nuklea akcidento apud Kasli kaj fermita urbo Ozjorsk - unu el la plej grandaj katastrofoj en Sovetunio
- 1959: Konstitucio de Brunejo oficialiĝis
- 1961: Sirio retiriĝis de Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1963: Dua sesio de la Dua Vatikana Koncilio komenciĝis
- 1963: Anglio: University of East Anglia estis fondita en Norwich, pri kio oni strebis jam en la 19-a jarcento
- 1963: Sovetia atoma submarŝipo K-181 ekaperis ĉe la norda poluso
- 1964: Bildliteratura fikciulino Mafalda komencis regule aperi en semajnrevuo, kreita de Quino - tradukita al pli ol 30 lingvoj
- 1967: Unua Sinodo de la Episkopoj, vokita de papo Paŭlo la 6-a, komenciĝis
- 1969: Unua malloka reto: en Los-Anĝeleso instaliĝis ARPANET - antaŭanto de Interreto
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a anoncis Tereza el Avilo doktoro de eklezio - unua virino estanta instruistino de Katolika Eklezio
- 1971: Omano aniĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1976: Unua numero de la Komunikaĵo de KOR aperis – periodaĵo de la Komitato por Defendo de Laboristoj, sur kies paĝoj oni informis publikan opinion pri reprezalioj de komunistaj regopovoj en Pollando, unua redaktoro iĝis Antoni Macierewicz
- 1976: Centro de Kosmaj Esploroj de Pola Scienca Akademio fondiĝis - de 1991 kunlaboras kun Eŭropa Kosma Agentejo
- 1978: Rezolucio 435 de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj vokis Sud-Afrikon fini neleĝan administradon de Namibio
- 1985: Premiero de la usona-kanada televidserio MacGyver
- 1988: Du jarojn kaj duono post la kosmokatastrofo kadre de la misio STS-51-L Kosmopramo Challenger lanĉis laŭvican kosmopramon
- 1990: Post 83 jaroj de konstruado Vaŝingtona Nacia Katedralo ekfunkciis
- 1991: Faligo de la prezidento de Haitio Jean-Bertrand Aristide
- 1995: Kreo de Eŭroregiono Okcidenta Bugo
- 2003: Barato: pluvo de meteorŝtonoj falis en Oriso vundante pli ol 20 personojn
- 2004: Unua flugo de la privata usona kosmoveturilo SpaceShipOne
- 2008: En Varsovio oni komencis konstrui Nacian Stadionon
- 2009: 30 afganaj civiloj pereis kaj 39 vundiĝis post surveturo de aŭtomobilo sur apudvojan minon en provinco Kandaharo
- 2013: En Aŭstrio okazis parlamenta baloto
- 2014: Abdullah Abdullah iĝis ĉefministro de Afganio
- 2017: En Varsovio, kunvokita de Instituto pri Nacia Memoro, finiĝas Internacia konferenco Pola operaco de NKVD 1937-1938. Memorigo pri la krimo (oni murdis pli ol 111 mil polojn)
NaskiĝojRedakti
- -106: Pompeo, romia politikisto kaj militisto, unu el la unua triumviraro (m. 48 a.K.)
- 1420: Michael Beheim, germana kantisto kaj soldato
- 1511: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, kuracisto, kartografo kaj humanisto (m. 1553)
- 1518: Tintoretto, itala pentristo de la Venecia Skolo, reprezentanto de la itala renesanco (m. 1594)
- 1547: Miguel de Cervantes, hispana verkisto, aŭtoro de la mondfama romano Kiĥoto (m. 1616)
- 1551: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, astronomo, juristo, kuracisto (m. 1553)
- 1571: Michelangelo Merisi da Caravaggio, itala pentristo, kunfondinto de la roma skolo de baroka pentrado, enkondukinto de la tekniko klara-obskura (m. 1610)
- 1681: Christian Friedrich Hunold, germana verkisto kaj jursciencisto (m. 1721)
- 1703: François Boucher. franca pentristo, reprezentato de la rokoko-movado (m. 1770)
- 1704: Mihály Ajtai, hungara kortega pastro, instruisto (m. 1776)
- 1725: Robert Clive, brita generalo, guberniestro de Bengalo kontribuinta al kreo de Brita Hindio, sinmortiginto (m. 1774)
- 1747: Józef Wybicki, pola verkisto kaj politikisto, partoprenanto de Bara Konfederacio kaj Insurekcio de Kościuszko, kunlaboranto kaj amiko de generalo Jan Henryk Dąbrowski, aŭtoro de la pola himno (m. 1822)
- 1758: Horatio Nelson, angla admiralo, dufoja venkisto de la franca militŝiparo (m. 1805)
- 1765: Karl Ludwig Harding, germana astronomo, malkovrinto de planeduma nebulozo NGC 7293 (m. 1834)
- 1788: Gustav Friedrich von Hetsch, dana-germana arkitekto kaj pentristo, reprezentanto de Ora epoko (m. 1864)
- 1810: Elizabeth Gaskell, angla verkistino konata pro biografio de Charlotte Brontë (m. 1865)
- 1816: Paul Féval, franca romanisto kaj dramisto (m. 1887)
- 1817: Paulus Motz, germana verkisto kaj forstisto (m. 1904)
- 1823: Władysław Syrokomla, pola-belorusa poeto, etnografo kaj tradukisto (m. 1862)
- 1832: Joachim Oppenheim, ĉeĥa verkisto kaj rabeno de Toruń, verkanta en la hebrea lingvo (m. 1891)
- 1840: Lajos Felméri, hungara pedagogo, verkisto, universitata profesoro (m. 1894)
- 1851: Ede Czynk, hungara poŝtinspektisto, zoolog, ornitologo (m. 1899)
- 1856: Franz Zwach, aŭstro-germana kolonelo, esperantisto kaj tradukisto (i.a. de teatraĵo La Malŝparulo) (m. 1928)
- 1864: Miguel de Unamuno, hispana filozofo kaj verkisto, reprezentanto de la Generacio de 1898 (m. 1936)
- 1866: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj politikisto, prezidanto de Ukraina Centra Konsilio (m. 1934)
- 1867: Walther Rathenau,germana industriisto, verkisto kaj politikisto juddevena, murdita (m. 1922)
- 1881: Ludwig von Mises, aŭstra ekonomikisto, prakseologo, kunestro de la Aŭstria skolo de ekonomiko (m. 1973)
- 1884: Nándor Hegedűs, hungara ĵurnalisto kaj literaturhistoriisto (m. 1969)
- 1890: Ahmad Kasravi, irana lingvisto, reformisto, filozofo kaj esperantisto (m. 1946)
- 1894: Francisko Vila, hispana fervojisto, Esperanto-verkisto ankaŭ en la kataluna kaj tradukisto
- 1894: Géza Hetényi, hungara kuracisto, profesoro, ano de Hungara Scienca Akademio, patro de István Hetényi (m. 1959)
- 1895: Joseph Banks Rhine, usona psikologo kaj biologo, pioniro de parapsikologio (m. 1980)
- 1898: Trofim Lisenko, ukraina agronomo, sovetunia psŭedosciencisto (m. 1976)
- 1899: László Bíró, hungara ĵurnalisto juddevena, inventisto de globkrajono (m. 1985)
- 1901: Enrico Fermi, itala Nobelpremiita fizikisto juddevena, kreinto de la unua artefarita nuklea reakciujo (m. 1954)
- 1901: Lanza del Vasto, itala filozofo, poeto, artisto, ĉefo de la eŭropa senperfortisma movado (m. 1981)
- 1904: Nikolaj Ostrovskij, soveta verkisto ukrain-ĉeĥdevena (m. 1936)
- 1906: Andrzej Kołaczkowski, pola filologo, tradukisto, spertulo pri skandinava lingvaro, partoprenanto de UK 1977 en Islando, poligloto, lektoro i.a. de Esperanto en Katolika Universitato de Lublin, kontribuinta al interlingvistiko kadre de la agado de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo (m. 1997)
- 1908: Béla Kiss, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1951)
- 1912: Michelangelo Antonioni, itala reĝisoro kaj scenaristo, laŭreato de Oskar-premio (m. 2007)
- 1913: Stanley Kramer, usona reĝisoro kaj filma produktoro pritraktanta rasismon, nuklean militon, kreadismon kontraŭ evoluismo kaj kaŭzojn kun efikoj de faŝismo, laŭreato de la Premio Ora Globo (m. 2001)
- 1919: Vladimír Vašíček, ĉeĥa pentristo, pioniro de abstrakta pentrado (m. 2003)
- 1920: Aleksandr Zinovjev, rusa sociologo, logikisto kaj filozofo, aŭtoro de la nocio homo sovieticus, disidento (m. 2006)
- 1929: Lajos Jakab, hungara operkantisto (tenoro) (m. 2000)
- 1930: Michał Gryziński, pola nuklea fizikisto, turisto, sportisto, kreinto de la "atom-modelo de Gryziński" (m. 2004)
- 1931: Anita Ekberg, sveda aktorino kaj manekeno, seksosimbolo (m. 2015)
- 1931: Barna Marosi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, edzo de Ildikó Marosi (m 2015)
- 1932: Hans Peter Nowak, aŭstra komponisto kaj ĥorestro
- 1934: Mihály Csíkszentmihályi, usona psikologo hungardevena, reprezentanto de la skolo de pozitiva psikologio
- 1935: Jerry Lee Lewis, usona kantisto kaj pianisto, pioniro de rokenrolo
- 1936: Silvio Berlusconi, ĉefministro de Italio, miliardulo, fondinto de la politika partio Ek Italio
- 1936: Henadz Buraŭkin, belorusa poeto, ĵurnalisto, diplomato kaj ŝtata aganto (m. 2014)
- 1936: Edvard Radzinskij, verkisto de Rusio kaj historiisto juddevena
- 1938: Wim Kok, ĉefministro de Nederlando, membro de Partij van de Arbeid
- 1939: L. Miklós Gyárfás, rumania hungara humuristo, karikaturisto
- 1943:
- Lech Wałęsa, kunfondinto kaj unua gvidanto de Solidareco, Nobelpremiita, prezidento de Pollando, sekreta kunlaboristo de sekureca servo (1970-76)
- Mohammad Ĥatami, ŝijaisma teologo, filozofo, politikisto, prezidento de Irano
- 1947: Ambrus Miskolczy, hungara historiisto, profesoro, filo de Dezső Miskolczy
- 1948: Theo Jörgensmann, germana klarnetisto kaj komponisto
- 1949: István Sütő, rumania hungara poeto (m. 1987)
- 1951: Andrés Caicedo, kolombia verkisto kaj poeto hispanlingva, sinmortiginto (m. 1977)
- 1951: Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio francdevena
- 1958: Fajeze Haŝemi, irana politikistino kaj ĵurnalistino
- 1959: Jon Fosse, norvega verkisto verkanta en nynorsk
- 1961: Julia Gillard, unua ĉefministrino de Aŭstralio
- 1976: Andrij Ŝevĉenko, ukraina futbalisto, ludinta en la Ukraina nacia teamo de futbalo
- 1979: Attila Gidó, rumania hungara historiisto pri historio de judoj en Transilvanio
- 1984: Per Mertesacker, germana futbalisto, membro de la Germana nacia teamo de futbalo
- 1986: Delara Darabi, irana artpentristino, ekzekutita (m. 2009)
MortojRedakti
- -48: Pompeo, romia politikisto kaj militisto, unu el la unua triumviraro (n. 106 a.K.)
- 716: Ceolfrith, anglosaksa abato kaj sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 642)
- 1185: Guillaume de Tiro, jerusalema kronikisto de la unua krucmilito, ĉefepiskopo de Tiro (naskiĝis ĉirkaŭ 1130)
- 1253: Venceslao la 1-a, reĝo de Bohemio el la dinastio Přemyslidoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1205)
- 1364: Karlo la 1-a, duko de Bretonio, edzo de Johana de Pentievro (n. 1319)
- 1494: Poliziano, itala humanisto publikiginta verkojn latine, greke kaj itale, tradukisto, poeto kaj retorikisto (n. 1454)
- 1560: Gustavo Vasa, reĝo de Svedio, enkondukinto de hereda monarkio kaj de luteranismo (n. 1496)
- 1802: August Batsch, germana botanikisto, kies kolekton transprenis Friedrich-Schiller-Universitato Jena (n. 1761)
- 1820: Antonín Jaroslav Puchmajer, ĉeĥa poeto kaj tradukisto, aŭtoro de lernolibroj de la rusa kaj cigana lingvojn (n. 1769)
- 1833: Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio, filo de Karolo la 4-a kaj Maria Luiza de Parmo (n. 1784)
- 1839: Friedrich Mohs, germana mineralogo kaj geologo esploranta durecon de mineraloj (n. 1773)
- 1840: Friedrich Adolph August Struve, germana kuracisto
- 1861: Tekla Bądarzewska-Baranowska, pola pianistino kaj komponistino, famiĝinta pro komponaĵo La preĝo de virgulino, nun popularigata de Maria Pomianowska (n. 1834)
- 1866: József Szőke, hungara pastro, instruisto, poeto, rektoro (n. 1773)
- 1872: Róza Déryné Széppataki, hungara aktorino, operkantistino (n. 1793)
- 1887: Bernhard von Langenbeck, germana kirurgo, spertulo pri amputo (n. 1810)
- 1902: Émile Zola, franca verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1840)
- 1908: Machado de Assis, brazila verkisto, fondinto de Brazila Beletristika Akademio (n. 1839)
- 1910: Dezső Halász, hungara oficisto kaj poeto (n. 1835)
- 1913: Rudolf Diesel, germana inĝeniero kaj inventinto de eksplodmotoro (n. 1858)
- 1914: Fernand Blangarin, franca suboficiro, partoprenanto de ruĝulaj kongresetoj en Ĝenevo kaj Kembriĝo, gvidanto de laboristaj asocioj Paco-Libereco kaj de Laborista Esperanto-movado, redaktanto de "Internacia Socia Revuo", kaj kunlaboranto de "Le Travailleur Espérantiste" (n. 1886)
- 1929: Tanaka Giichi, ĉefministro de Japanio apoganta koloniigon (n. 1864)
- 1930: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo, reprezentanto de realisma pentrarto (n. 1844)
- 1941: Vilmos Aba-Novák, hungara pentristo kaj instruisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1894)
- 1954: Viktor Kosinszky, hungara vinberkulturisto (n. 1909)
- 1969: István Szirmai, hungara politikisto, redaktoro (n. 1906)
- 1979: Árpád Kiss, hungara eduksciencisto kaj profesoro (n. 1907)
- 1980: Áron Márton, hungara romkatolika episkopo de Transilvanio (n. 1896)
- 1985: Kálmán Battyán, hungara aktorino laboranta en Ŝtata Teatro en Oradea (n.1897)
- 1993: Moŝe Savir, israela esperantisto fondinta en Jerusalemo Muzeon de Esperanto, LKK-ano de UK 1932, kursgvidanto ankaŭ en Malio kaj Finnlando, aperiganto de la kolekto da artikoloj kaj de tradukoj el la hebrea kaj jida (n. 1910)
- 1996: Endoo Ŝuusaku, japana katolika verkisto vivanta en budhisma societo (n. 1923)
- 2003: Miklós Szalay, rumania hungara komponisto, patro de Zoltán Szalay (n. 1930)
- 2008: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto, pentristo kaj verkisto (n. 1911)
- 2009: Pavel Popoviĉ, sovetia kosmonaŭto kaj la unua ukraina (n. 1930)
- 2010: Tony Curtis, usona aktoro hungardevena, rolinta en la komedia filmo Iuj ŝatas ĝn varma(n. 1925)
- 2011: Hella Haasse, nederlanda verkistino elkreskinta en Nederlanda Hindio (n. 1918)
- 2012: Hebe Camargo, brazila moderatorino, aktorino kaj kantistino (n. 1929)
- 2013: Oscar Castro-Neves, brazila gitaristo, aranĝisto kaj komponisto, kontribuinta al establiĝo de bosanovo (n. 1940)
- 2015: Hellmuth Karasek, germana verkisto, ĵurnalisto, literatura kritikisto, profesoro pri teatroscienco (n. 1934)
- 2016: Reinhard Haupenthal, germana instruisto, esperantologo kaj interlingvisto, aktivulo de Sarlanda Esperanto-Ligo, membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pli ol 1000 artikoloj en esperanto (n. 1945)
- 2018: Otis Rush, afrik-usona kantisto kaj gitaristo de bluso (n. 1934)
- 2020: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (n. 1929)
- 2020: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sanktaj arkianĝeloj
- Argentino: Tago de Inventisto (naskiĝdatreveno de László Bíró)
Tagoj de semajnoRedakti
La 29-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.