Stanley Earl KRAMER (29a de septembro, 1913 – 19a de februaro, 2001) estis usona kina reĝisoro kaj produktoro, responsa pri la farado de multaj el la plej famaj nomitaj "mesaĝaj filmoj" de Holivudo.[1] Kiel sendependa produktoro kaj reĝisoro, li altiris atenton al temoj de sociaj aferoj kiujn plej studioj kaj kinentreprenoj evitis. Inter la aferoj pritraktitaj en liaj filmoj estis rasismo (en The Defiant Ones kaj Guess Who's Coming to Dinner), nuklea milito (en On the Beach), avaremo (en It's a Mad, Mad, Mad, Mad World), kreadismo kontraŭ evoluismo (en Inherit the Wind) kaj kaŭzoj kaj efikoj de faŝismo (en Judgment at Nuremberg). Aliaj elstaraj filmoj liaj estas High Noon (1952, kiel produktoro), The Caine Mutiny (1954, kiel produktoro), kaj Ship of Fools (1965).

Stanley Kramer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1913 (1913-09-29)
en Broklino
Morto 19-an de februaro 2001 (2001-02-19) (87-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • Stern School of Business • DeWitt Clinton High School vd
Familio
Edz(in)o Marilyn Erskine • Karen Sharpe vd
Infanoj Kat Kramer • Casey Kramer vd
Profesio
Okupo filmproduktorofilmreĝisoro • aŭtobiografo • produktoro vd
Aktiva dum 1933–1979 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rezulto redakti

La reĝisoro Steven Spielberg priskribis lin kiel "nekredeble talentohava viziisto",[2] kaj "unu el niaj plej grandaj filmistoj, ne nur pro la arto kaj pasio kiujn li metis sur la ekrano, sed pro la efiko kiun li faris sur la konscio de la mondo."[1] Kramer estis rekonita pro sia fiera sedependemo kiel produktoro-reĝisoro, kaj la verkisto Victor Navasky skribis, ke "inter sendependuloj ... neniu aspektis pli esprimiva, pli liberala, pli batalema ol la juna Stanley Kramer." Lia amiko, Kevin Spacey, dum sia akceptodiskurso en la okazo de 2015 de la Oraj Globoj, honorigis la verkaron de Kramer, nomante lin "unu el la plej grandaj filmistoj el ĉiuj epokoj."[3][4]

Spite la diversan kritikan akceptadon, kaj tiaman kaj nuntempan, la verkaro de Kramer ricevis multajn premiojn, kiel 16 Oskar-premiojn kaj 80 nomumojn, kaj li estis nomumita naŭfoje ĉu kiel produktoro ĉu kiel reĝisoro.[5] En 1961, li ricevis la Memorpremion Irving G. Thalberg. En 1963, li estis membro de la ĵurio en la 3a Moskva Internacia Kinofestivalo.[6] En 1998, li ricevis la unuan avangardan premion de NAACP agnoske de "la fortaj sociaj temojn kiuj enestas lian verkaron". En 2002, oni kreis la premion Stanley Kramer, por atribuontoj kies verkaro "klare lumigos provokajn sociajn aferojn".[2]

Filmaro redakti

Kiel produktoro kaj reĝisoro redakti

Kiel nur produktoro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Film-maker Stanley Kramer dies, a February 2001 BBC obituary Alirita la 5an de junio 2019.
  2. 2,0 2,1 "Tribute to Stanley Kramer" ĉe YouTube kun Tom Brokaw, Steven Spielberg, Quincy Jones, Harrison Ford kaj Al Gore
  3. "Golden Globes' Most Touching Moment Wasn't Captured On TV", Deadline.com, Jan. 12, 2015
  4. "Kevin Spacey drops F-bomb during Golden Globes speech", NY Daily News, Jan. 12, 2015
  5. Byman, Jeremy. Showdown at High Noon: Witch-hunts, Critics, and the End of the Western, Scarecrow Press (2004) pp. 9, 29-45; 73-76; Ch. 5
  6. 3rd Moscow International Film Festival (1963). MIFF. Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2012-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2019-06-05.

Eksteraj ligiloj redakti