La kreadismo estas unu el la diversaj artaj kaj literaturaj movadoj avangardaj kiuj aperis en Eŭropo -ĉefe ĉirkaŭ Parizo, kvankam per elstara partopreno de eksterlandaj artistoj-. Ĝi estis fondita de la ĉilia poeto Vicente Huidobro kun kunlaboro de la franca Pierre Reverdy. Huidobro loĝis en Parizo jam dum la Unua mondmilito (tiam nomata la Granda Milito) kaj li disvolvigis sian teorion vojaĝante kaj eldonante en Parizo, Madrido kaj Ĉilio.

La kreadismo konsistas je poezio kiu ŝanĝu sian rilaton kun la realo. Ĝis tiam oni supozas, ke la poezio (kaj la literaturo aŭ la arto mem) imitas aŭ klopodas iamaniere respeguli la realon. La kreadismo proponas, anstataŭ tio, krei kreaĵon, ke la poemo estu kreaĵo mem kaj ne nur imitaĵo. La poemo devus esti vera aĵo ĉu per signifa rilato inter vortoj ĉu per uzado de bildaj teknikoj, kiel la kaligramo, la tipografiaj zorgo kaj manipulado, ktp.

Post disvastigo de tiu stilo, kelkaj hispanaj poetoj daŭrigis laŭ tiu nova skolo, nome Juan Larrea, kiu poste estos surrealisma poeto aŭ Gerardo Diego, kiu verkis ĉu laŭ tiu avangarda maniero ĉu laŭ pli tradiciaj manieroj.

Dum la fondo de la kreadismo okazis polemikoj inter Huidobro kaj aliaj artistoj kiuj disputis ties patrecon. Krome ekzistis ankaŭ verkistoj kiuj miksis tiun manieron kun similaj aŭ najbaraj tiutempaj avangardoj, kiel la ultraismo.