Quincy Jones
Quincy Jones (fakte Quincy Delight Jones la pli juna, naskiĝis la 14-an de marto 1933 en Ĉikago, Ilinojso, mortis la 3-an de novembro 2024 en Los-Anĝeleso) estis usona muzikproduktisto, komponisto, ĵaztrumpetisto, muzikaranĝisto kaj bandestro.
Infanaĝo kaj junaĝo
redaktiJones alkreskis en Bremerton en la usona subŝtato Vaŝingtonio, kie li kiel dekkelkjarulo konatiĝis kun Ray Charles, kun kiu li fondis ĵazbandeton kaj trairis la lokajn ĵazklubejojn de Seattle. En la aĝo de 17 jaroj li gajnis subvencion por la Berklee College of Music en Bostono, rezignis tamen la studojn tie post mallonga tempo, kiam en 1951 Lionel Hampton dungis lin kiel trumpetisto por koncertvojaĝo.
Kariero
redaktiPost kiam Jones dum sia tempo ĉ la orkestro Lionel Hampton ankaŭ gajnis meritojn kiel aranĝisto, li ekloĝis en Novjorko, kie li baldaŭ verkis krom por sia amiko el la juneco Ray Charles ankaŭ verkis aranĝaĵojn por studioregistraĵoj de muzikistoj kiel Count Basie, Sarah Vaughan, Duke Ellington kaj Gene Krupa. Dizzy Gillespie dungis lin en 1956 kiel orkestrodirektisto por koncertaro, kiu kondukis interalie al okcidenta Azio kaj al Sudameriko. En 1957 li ekhavis kontrakton kun ABC-Paramount kaj povis tie publikigi sian unuan albumon je propra nomo, This Is How I Feel About Jazz.
Ankoraŭ en 1957 Jones iris al Parizo, kie li interalie ĉe la Usona Konservatorio je in Fontainebleau ĉe Nadia Boulanger profundigis siajn muzikajn studojn. Krom tio li komencis labori kiel produktisto por la diskeldonejo Barclay Records, la franca filio de Mercury Records, kie li prizorgis interalie la kanzonistojn Jacques Brel, Henri Salvador kaj Charles Aznavour, sed ankaŭ produktis eksterlandajn sonregistraĵojn de Billy Eckstine aŭ Sarah Vaughan. Li ankaŭ vojaĝis kun diversaj ĵazbandoj en Eŭropo. Junion de 1958 li direktis la orkestron por poma koncerto de Frank Sinatra en Monako, komenco de multjara kunlaboro kun ĉi tiu kantisto. En 1959 kaj 1960 li tiam vojaĝis per propra granda ensemblo en Eŭropo.
Ree en Usono Jones fariĝis en 1961 kiel vicprezidanto de Mercury Records la unua nigrulo en la estraro de ĉefa diskeldonejo. Krom ĵazo li nun ankaŭ produktis popularmuzikon kaj komencis en 1963, ankaŭ sukcese, komponi filmmuzikon. En la sama jaro li gajnis sian unuan Gremion por sia aranĝaĵo de I Can’t Stop Loving You de la orkestro de Count Basie. En 1964 li direktis la orkestron (kaj verkis kune kun Billy Byers la aranĝaĵojn) por la dua komuna studioalbumo It Might As Well Be Swing de Frank Sinatra kaj Count Basie, sur kiu troviĝas ankaŭ mita versio de la kanto „Fly Me To The Moon“, kiu estis ludata en 1969 dum la surluniĝo. Kiel orkestrodirektisto li entreprenis kune kun Sinatra kaj Basie ekde 1964 ankaŭ vastan preskaŭ dujaran koncertvojaĝon, en kies kadro ekestis interalie la duobla albumo Sinatra At The Sands (1966). 18 jarojn poste (1984) Sinatra verkis direktate de Jones sian lastan solo-albumo L.A. Is My Lady.
Precipe famiĝis Jones per sia laboro kiel muzikproduktisto de Michael Jackson, kiun li renkontis fine de la 1970-aj jaroj kaj por kies plej sukcesaj albumoj (Off the Wall, Thriller, Bad) li estis la respondeca produktisto.
Jones produktis ankaŭ sukcesajn titolojn kun la muzikistoj Aretha Franklin, Little Richard kaj Herbie Hancock. Krome li komponis multajn aliajn filmmuzikojn, antaŭ ol li ankaŭ en Holivudo ekde meze de la 1980-aj jaroj koncentriĝis al produktado. En 1985 Jones lanĉis la furoraĵon We are the world verkitan de Michael Jackson kaj Lionel Richie, kiu kolektigis 50 milionojn da usonaj dolaroj favore al helpfonduso por Afriko. Samjare ekestis la filmigo de la romano The Color Purple, por kiu li verkis ankaŭ la Oskar-premiitan muzikon. Kiel konstantan kunulon li havis je ĉi tiuj kaj multaj aliaj produktadoj regule soniĝenieron Bruce Swedien ĉeflanke, kiu helpis aparte la albumojn den Michael Jackson al ĝiaj neintermiksebla sono.
En 1989 li produktis la albumon Back on the Block, kiu enhavas interalie novversion de Birdland, kiun kunmuzikis Ella Fitzgerald, George Benson kaj Joe Zawinul. La Grammy-premiitan diskon krome kunverkis Miles Davis, Al Jarreau, Take 6, Sarah Vaughan (unu el ŝiaj lasta sonregistraĵoj) kaj Ray Charles.
En 1990 aperis la dokumenta filmo „Listen Up – Das Leben des Quincy Jones“ de Ellen Weissbrod.
Muzikproduktaĵoj de Jones
redakti- 1955 Social Call, Betty Carter
- 1959 Vaughan and Violins, Sarah Vaughan
- 1960 Under Paris Skies, Andy Williams
- 1961 Genius+Soul=Jazz, Ray Charles
- 1961 If You Go, Peggy Lee
- 1962 Blues Cross Country, Peggy Lee
- 1962 You're Mine You, Sarah Vaughan
- 1963 Ella and Basie!, Ella Fitzgerald
- 1964 It Might as Well Be Swing, Frank Sinatra
- 1965 Our Shining Hour, Sammy Davis la pli juna
- 1966 Sinatra at the Sands with Count Basie, Frank Sinatra
- 1970 What the World Needs Now, Merrilee Rush
- 1979 Off the Wall, Michael Jackson
- 1980 Give Me The Night, George Benson
- 1982 Thriller, Michael Jackson
- 1984 L.A. Is My Lady, Frank Sinatra
- 1987 Bad, Michael Jackson
Diskoj
redakti- 1956 This Is How I Feel About Jazz (Impulse! Records), kun Herbie Mann, Zoot Sims, Charlie Mariano, Pepper Adams, Hank Jones, Charles Mingus, Shelly Manne
- 1959 The Birth Of A Band (Mercury), kun Clark Terry, Joe Newman, Zoot Sims, Phil Woods, Jerome Richardson, Frank Wess, Milt Hinton, Sam Woodyard
- 1960 I Dig Dancers (Mercury) kun Benny Bailey, Clark Terry, Freddie Hubbard, Curtis Fuller, Phil Woods, Oliver Nelson, Patti Bown, Les Spann
- 1961 Strike Up The Band (Mercury) kun Clark Terry, Curtis Fuller, Kai Winding, James Moody, Lalo Schifrin, Gary Burton, Kenny Burrell, Jim Hall, Art Davis. Sonregistraĵoj de 1961 ĝis 1964
- 1961 The Quintessence (Impulse! Records), kun Clark Terry, Freddie Hubbard, Phil Woods, Jerome Richardson
- 1962 Big Band Bossa Nova (Verve) kun Phil Woods, Clark Terry, Roland Kirk, Paul Gonsalves, Jim Hall
- 1963 Quincy Jones Plays The Hip Hits (Mercury)
- 1964 Quincy Jones Explores the Music of Henry Mancini (Mercury) kun Roland Kirk, Phil Woods, Clark Terry, Snooky Young, Gary Burton, Bobby Scott, Toots Thielemans, Major Holley, Osie Johnson
- 1967 In The Heat of the Night (Soundtrack - Quincy Jones with Ray Charles))
- 1969 Walking In Space (A&M) kun Freddie Hubbard, J. J. Johnson, Kai Winding, Roland Kirk, Toots Thielemans, Ray Brown, Grady Tate
- 1970 Gula Matari (A&M) kun Valerie Simpson, Hubert Laws, Jerome Richardson, Toots Thielemans, Milt Jackson, Eric Gale, Major Holley, Ray Brown, Grady Tate
- 1971 Smackwater Jack (A&M)
- 1973 You've Got it Bad, Girl (A&M)
- 1974 Body Heat (A&M)
- 1975 Mellow Madness (A&M)
- 1976 I heard That (A&M)
- 1977 Roots (A&M)
- 1978 Sounds and Stuff like That (A&M)
- 1981 Straight No Chaser: The Many Faces Of Quincy Jones (Universal), donas per 2 lumdiskoj bonan superrigardon super la verkado de Jones ekde 1961 ĝis 1981
- 1981 Live at Budokan (Alfa Records, Japan-only Release), Koncertregistraĵo okaze de Suntory Beer Sound Market 81
- 1989 Back on the Block, (Qwest) kun Ray Charles, Chaka Khan, Big Daddy Kane, George Benson, Miles Davis
- 1991 Miles & Quincy Live at Montreŭ
- 1995 Q's Jook Joint, (Qwest) kun Tamia, Ray Charles, Stevie Wonder, Queen Latifah, Coolio, Kenneth Edmonds, Bono, Brandy, Phil Collins, Gloria Estefan
- 2010 Soul Bossa Nostra, kun Akon, B.o.B., David Banner, Mary J. Blige, Tevin Campbell, Rudy Currence, Jamie Foxx, Tyrese Gibson, Jennifer Hudson, Wyclef Jean, Talib Kweli, John Legend, LL Cool J, Ludacris, Mohombi, Naturally 7, Prince Charlez, Q-Tip, Alfredo Rodriguez, Snoop Dogg, T.I., Robin Thicke, T-Pain, Three 6 Mafia, Usher, BeBe Winans, Amy Winehouse, Barry White
Filmmuzikoj
redakti- 1964: The Pawnbroker
- 1964: Mirage
- 1965: The Slender Thread
- 1966: In the Heat of the Night
- 1967: Banning
- 1967: In Cold Blood
- 1967: MacKenna’s Gold
- 1969: Cactus Flower
- 1969: John and Mary
- 1969: Of Men and Demons
- 1969: The Lost Men
- 1970: The Out-of-Towners
- 1970: They Call Me Mister Tibbs
- 1970: The Anderson Tapes
- 1971: Dollars/$
- 1971: The Hot Rock
- 1972: The Getaway
- 1977: Roots
- 1986: The Color Purple
- 2002: Austin Powers in Goldmember
- 2005: Get Rich or Die Tryin’
Literaturo
redakti- Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz. Sesa eldono, Penguin, Londono 2002, ISBN 0-14-051521-6
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝo de Quincy Jones Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retpaĝo de la firmao Quincy Jones Music Publishing Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Quincy Jones de la 29-a de marto 2008[rompita ligilo]
- Biografio sur la retpaĝaro de la fondaĵo NEA[rompita ligilo]