Paul Gonsalves (* 12-an de julio 1920 en Brockton, Masaĉuseco; † 14-an de majo 1974 en Londono, Britujo) estis tenorsaksofonisto de svingo.

Paul Gonsalves
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1920 (1920-07-12)
en Brockton
Morto 15-an de majo 1974 (1974-05-15) (53-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo trodozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Gonsalves alkreskis en Pawtucket, Rod-Insulo, kaj lernis kiel siaj du fratoj gitaron de sia patro. Li ludis tutmondan popolmuzikon, antaŭ ol li en la aĝo de 16 jaro transiris al tenorsaksofono. Finlerninte en la mezgrada lernejo li studis ekde 1938 ĉe la Rhode Island School of Design kaj ricevis aldonan privatinstruon ankaŭ pri klarnetludado. Siajn unuajn dungitecojn kiel profesia muzikisto Gonsalves tenis ĉe Henry McCoy en Providence, ĉe Phil Edmonds en New Bedford kaj post trijara militservo en 1945 ĉe Sabby Lewis en Bostono. Kiel posteulo de Illinois Jacquet li ludis en la orkestro de Count Basie (1946–1949), por poste labori ĉe Dizzy Gillespie (1949/50). Post la malfondado de ties bandego li fariĝis samjare membro de la orkestro de Duke Ellington, kie li kiel posteulo de Ben Webster tuj progresis kiel stelulo de la orkestro. Li havis personan stilon pregitan de Coleman Hawkins, sukcesa sintezo el svingo kaj bibopo. Ellington diris pri li: „Paul havis profundan muzikan edukadon, liaj solooj estas grandiozaj kaj lia ludo estas neskuebla.“ En 1953 li estis mallongtempe membro de la orkestro de Tommy Dorsey, sed reiris al Ellington, je kiu li restis ĝis sia morto.

Dum tempo, en kiu malpliiĝis la intereso pri pli grandaj svingorkestroj kaj Ellington estis forlasita de longjaraj kunmuzikistoj, Paul Gonsalves decide partoprenis la sukcesan reaperon de la orkestro de Duke Ellington:

La Duke Ellington Orchestra partoprenis la 7-an de julio 1956 la ĵazfestivalon je Newport. Kiel jam unu fojon en la jaro 1951 en la mita ĵazklubejo Birdland Ellington kunligis siajn origine separitajn komponaĵojn Diminuendo in Blue kaj Crescendo in Blue el la jaro 1937 al Diminuendo and Crescendo in Blue kaj koncedis al Gonsalves tenorsaksofonan soloon je la fino de la Diminuendo-parto. La postsekva publikigo de la koncertregistraĵo de ĉi tiu soloo, kiu etendiĝis trans 27 korusoj de blus-skemo, donis al la orkestro la longe sopiritan reaperon. Gonsalves ankaŭ staras en la malfono en la registraĵoj ekestintaj samjare en Ĉikago (The Private Collection Volume 1 – Studio Sessions, Chicago 1956).

Krome ekestis aro da albumoj sub lia propra nomo, sur kiuj li muzikis i.a. kun Nat Adderley, Roy Eldridge, Rolf Ericson, Raymond Fol, Tootie Heath, Earl Hines, Johnny Hodges, Jo Jones, Wynton Kelly, Eddie Lockjaw Davis kaj Ray Nance. Lian 24-jaran membrecon en la bando de Ellington interrompis foje forestoj,kiujn kaŭzis lia alkoholismo kaj droga dependeco. Kiam li restis en Londono, li suferis sankolapson. Paul Gonsalves mortis la 14-an de majo 1974 pro kormalfunkcio, nur 10 tagojn antaŭ lia longjara amiko kaj bandestro Ellington, kiu estis tro malsana por akcepti la novaĵon. Gonsalves, Ellington kaj Tyree Glenn estis samtempe mortekspoziciataj ĉe la sama novjorka sepult-entreprenisto.

Graveco redakti

Paul Gonsalves havis grandan, tamen malpezan, silke varman sonon, kiu efikis aparte en liaj rapsodiaj interpretadoj de baladoj (ekz. en Far East Suite de Ellington). Ellington laŭdis lin kiel „altgrade sperta kaj de treega imagpovo“. Teknike Gonsalves povis ludi ĉion, kion li ekideis.

David Murray, influite de Gonsalves, verkis omaĝon al li (sur sia albumo David Murray Big Band Conducted by Lawrence „Butch“ Morris).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti