Joe Newman

usona muzikisto

Joseph Dwight „Joe“ NEWMAN (* 7-an de septembro 1922 en Nov-Orleano, Luiziano; † 4-an de julio 1992 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵaz-trumpetisto, konata kiel longjara membro de la orkestro de Count Basie, precipe en la 1950-aj jaroj.

Joe Newman
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1922 (1922-09-07)
en Nov-Orleano
Morto 4-an de julio 1992 (1992-07-04) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto • trumpetisto • pedagogo
vdr

Vivo redakti

Joe Newman naskiĝis en muzikeman familion (lia patro estis ĵazpianisto Dwight Newman (1902 - 1942)), lernis ekde la 6-a jaro trumpetludon kaj havis en la aĝo de 8 jaroj prezentadojn, i.a. kun la Tuksedo-Orkestro de Papa Celestin. Ĉe la Ŝtata Alabama Instruisto-Lernejo li eĉ direktis la lernejan bandon, kiu ludis je dancaranĝoj kaj tiamaniere enspezis monon por la lernejo [1]. Liaj modeluloj estis komence Louis Armstrong, poste – kiam li estis entuziasmigita de la bando de Basie de la 1930-aj jaroj – Buck Clayton kaj Sweets Edison. Kiam oni tamen laŭdis lin, ke li ludas kiel Sweets Edison, li serĉis propran vojon. Ekde 1941 ĝis 1943 li ludis en la bandego de Lionel Hampton kaj post tio ekde 1943 ĝis 1947 en la Count Basie Orchestra, per kio plenumiĝis sopiro. Jo Jones invitis lin al Novjorko, por anstataŭi la ĵus rekrutigitan Buck Clayton, kion li malgraŭ malvarmumo tuj akceptis, forlasante sian dungitecon ĉe Hampton. Tie li ankaŭ renkontis pluan modelulon, Lester Young, kies saksofonsoloojn li imitludis per trumpeto (kiel infano li fakte volis lerni unue saksofonon).
Li ludis poste en la bandeto de Illinois Jacquet (kiu komence konsistis nur el la du plus ritmosekcio, kiun ili dungis je la pokaza prezentoloko) kaj kun J. C. Heard, antaŭ ol li en 1952 ĝis 1961 denove muzikis en la bando de Count Basie [2], kie li kune kun Thad Jones prezentis soloiste. Dum ĉi tiu tempo li ankaŭ surdiskigis multan je propra nomo, ekz. por RCA. Lia komponaĵo „The Midgets“ (kiun li verkis por si kaj por Frank Wess ĉe fluto), ricevis sian nomon de kaprica subdivido de Birdland-Ĉiustelularo fare de Lester Young en altuloj kaj malaltuloj („Bombers“ kaj „Midgets“, kiu ŝerce interbatalis muzike). En 1956 li kun laboris pri la albumo Boss of the Blues de Big Joe Turner ĉe diskeldonejo Atlantic.

En 1962 li partoprenis la koncertvojaĝon de Benny Goodman tra Sovetunio kaj laboris liberprofesie en Novjorko.
Por la komunutila organizaĵo „Jazz Interactions“, kies kunfondinto li fariĝis en 1965 kaj kies prezidanto li estis ekde 1967, donis kaj organizis instruon pri ĵazo por junuloj (ekz. majstrokursojn en lernejoj). Pli malfrue ĝi ankaŭ havis propran bandegon, por kiuj li komponis Music for Pops. Pretertempe li ankaŭ direktis kursojn [3] por Jazzmobile de Billy Taylor. En 1972 li partoprenis improvizad-kunsidojn de la Newport Jazz Festival, kiu tiam okazis en Novjorko. Newman koncertvojaĝis kun Benny Carter kaj partoprenis tutmondajn internaciajn ĵazfestivalojn [4] kaj surdiskigis ankoraŭ en 1984 ĉe Concord. En 1991 li suferis apopleksion, kiu lin parte paralizis.

Diskoj redakti

  • The Count´s Men 1955, Fresh Sound
  • All i wanna do is swing 1955, RCA
  • I´m still swinging 1955, RCA
  • Salute to Satch 1956, RCA
  • The Midgets, 1956, RCA
  • Jazz for Playboys 1957
  • Happy Cats 1957
  • Soft Swinging Jazz, 1958, Coral

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj redakti

  1. Kiel Newman poste eltrovis, li dankis al sia trumpetludo eĉ sian lernadon je la lernejo. La nesufiĉe financita lernejo donis al li esceptokaze subvencion
  2. Basie eĉ petis lin, ke li kune kun li kunmetu la novfondotan bandegon
  3. el kiuj elpsaŝis i.a. Billy Cobham kaj Dave Liebman
  4. Li ĉiujare klopodis iri al Eŭropo, ĉar lia edzino estis svedo