Kenny Burrell
Kenneth Earl „Kenny“ Burrell (* 31-an de julio 1931 en Detrojto, Miĉigano) estas usona ĵazgitaristo. Lia muziko estas ĉefe bluso, malmolbopo kaj nov-bibopo, li tamen ludas same bone aliajn ĵazstilojn.
Kenny Burrell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kenneth Earl Burrell |
Naskiĝo | 31-an de julio 1931 (91-jara) en Detrojto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Vajna Ŝtata Universitato • Cass Technical High School • Wayne State University College of Fine, Performing, and Communication Arts |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • komponisto • banĝisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • ĵaz-gitaristo • diskografa artisto |
Vivo kaj verkadoRedakti
Burrell faris sian unuan sonregistraĵon en 1951 kun Dizzy Gillespie. Post kiam li en 1956 transloĝiĝis de Detrojto al Novjorko, li ludis kun multaj famaj muzikistoj, interalie kun John Coltrane, Benny Goodman, Bill Evans, Gil Evans (The Individualism of Gil Evans), Stan Getz, Billie Holiday, Milt Jackson, Quincy Jones, Oscar Peterson, Sonny Rollins, Jimmy Smith, Stanley Turrentine, Cedar Walton, kaj Nedra Wheeler. Ekde 1951 li ankaŭ ĉiam denove estras proprajn grupojn, al kiuj ekde 1965 dum dek jaroj apartenis pianisto Richard Wyands.
Ekde 1973 li unuarange laboras kiel studiomuzikisto. Krome li estris seminariojn pri muziko, precipe pri Duke Ellington. Burrell laboras nuntempe kiel estro de la ĵazstudoj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.
Li sonregistris proks. 100 sondiskojn resp. lumdiskojn, inter ili Midnight Blue (1963), Blue Lights, Guitar Forms, Sunup To Sundown (1990), Soft Winds (1993), Then Along Came Kenny (1993) kaj Lotus Blossom (1995).
Kvarfoje la legantaro kaj recenzistoj de Down Beat elektis Kenion Burell gitaristo de la jaro (1968, 1969, 1970, 1971)[1]
Stilo ludoRedakti
La stilo de Kenny Burrell estas sobra kaj melodia, sen nenecesa pruvo aŭ libera virtuosismo. Kenny Burrell lernis malsamajn muzikojn kaj inspiriĝis de bluso, latina muziko, ...
Diskoj (selekto)Redakti
- Introducing Kenny Burrell (1956), Blue Note
- All Day Long (1957), Prestige
- Kenny Burrell and John Coltrane (1958), Prestige
- Blue Lights (1958), Blue Note
- On View At The Five Spot Cafe (1959), Blue Note
- Bluesy Burrell (1962), Moodsville
- Midnight Blue (1963), Blue Note
- Guitar Forms (1964 & 1965), Verve
- ’Round Midnight (1972), Fantasy
- Ellington Is Forever (1975-77), Fantasy
- 12-15-78 (1999), 32 Jazz
- Lucky So and So (2001), Concord Jazz
Eksteraj ligilojRedakti
- Biografio sur arts.endow.gov Arkivigite je 2008-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
ReferencojRedakti
- ↑ Down Beat Readers Poll (anglalingva) Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de septembro 2009