Sonny Rollins
Theodore Walter (Sonny) ROLLINS (naskiĝis je la 7-a de septembro 1930 en urbo Nov-Jorko) estas usona ĵaza tenora saksofonisto.
Sonny Rollins | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Theodore Walter Rollins | ||||
Alie nomata | Sonny | ||||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1930 (94-jaraĝa) en Harlemo | ||||
Ĝenroj | ĵazo | ||||
Profesio | saksofonisto | ||||
Instrumentoj | Tenora saksofono | ||||
Aktivaj jaroj | 1951 - nuntempo | ||||
Eldoninto | Prestige Records Impulse! | ||||
Parencaj temoj |
Jackie McLean, Max Roach, Clifford Brown | ||||
Retejo | www.sonnyrollins.com | ||||
Signifa instrumento | |||||
saksofono | |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Walter Theodore Rollins | ||||
Loĝloko | Harlemo • Washington Heights | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | Manhattan Center for Science and Mathematics (en) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | komponisto jazz saxophonist (en) dirigento bandestro saksofonisto | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://sonnyrollins.com | ||||
Rollins ekis kiel pianisto, tiam ŝanĝis al alda saksofono, fine ŝanĝante al tenora saksofono en 1946. Li estis unue registrita en 1949 kun Babs Gonzales. Ankaŭ en 1949, li registris kun J. J. Johnson kaj Bud Powell. Rollins registris kun Miles Davis en 1951 kaj Thelonious Sphere Monk en 1953.
Rollins kunigis la kvinteton Clifford Brown – Max Roach en 1955, kaj post la morto de Brown en 1957 li laboris kiel ĉefo.
La plej larĝe aklamata albumo de Rollins estis Saxophone Colossus, registrita je la 22-a de junio 1956, kun Tommy Flanagan ĉe piano, antaŭa basisto de Jazz Messengers Doug Watkins kaj lia favora tamburisto, Max Roach. Ĉi-tio estas nur la tria fojo, ke Sonny estis majstro en la registra studio. Ĉi-tiu sonbendo enhavis eble lian plej konatan komponaĵon "St Thomas", Kariba kalipso el melodio kantita de lia patrino en lia infaneco.
Rollins konsideriĝas la ĉefa tenora saksofono ludanto de la 1950-aj jaroj kaj restis signifa figuro hodiaŭe. Li estis premiita per Grammy-premio pro vivtempa atingo en 2004.