Saksofono

(Alidirektita el Saksofonisto)

Saksofono estas muzika instrumento kaj ilo de la blovinstrumenta grupo. Ĝi ne apartenas al la grupo latuna blovinstrumento, sed la grupo ligna blovinstrumento. Ĝi estas tre populara ĵaz-instrumento.

Saksofono estas ĝenerale konstruita el latuno. La sono estas produktita per vibrata unuopa anĉo ligita al la beko. Simile al klarneto saksofonoj havas truojn en la instrumento kiujn la ludanto fermas uzante sistemo de klava meĥanismo. Kiam la ludanto premas klavon kovrilo aŭ kovras truon aŭ leviĝas for de truo, malaltigante aŭ altigante la tono.

La saksofono estis inventita de belga instrumentkonstruisto nomita Adolphe Sax en 1840.

Familio redakti

La familio de saksofonoj konsistas (interalie) el ĉi tiaj membroj:

Estiĝo redakti

La saksofono estas inventita en la jaro 1840 de la belgo Adolphe Sax, de kiu la saksofono ricevis sian nomon. Sax ekhavis patenton pri la saksofono en Francio. Hector Berlioz skribis ke Sax prenis ofikleidon kaj muntis buŝaĵon de klarneto sur tio, kaj tiamaniere la saksofonon elpensis [1]. Adolphe Sax faris plibonigojn al la latunaj blovinstrumentoj, kaj ankaŭ al diversaj lignaj blovinstrumentoj: la basklarneto, kiel ni scias nun, estas ekzemple projekto de Adolphe Sax. Li volis ke la saksofono estus instrumento kun la facilmoveco de la arĉinstrumentoj kaj ankaŭ kun la dinamika ebloj de la latunaj blovinstrumentoj (ludi laŭte) kaj la ebloj de la lignaj blovinstrumentoj. Li celis instrumenton, kiu kunigus ĉiajn bonajn kvalitojn de la originaj instrumentoj. La unua saksofono estis bassaksofono, la cetero de la familio venis pli poste.

Libroj kaj fontindiko redakti

  1. Hector Berlioz, Hugh Macdonald, "Berlioz's Orchestration Treatise: A Translation and Commentary", Cambridge University Press, 2002, p.297



Vidu ankaŭ redakti