Babs Gonzales

usona kantisto

Babs GONZALES (naskiĝis la 27-an de oktobro 1919 en Newark, Nov-Ĵerzejo kiel Lee Brown; mortis la 23-an de januaro 1980 samurbe) estis usona kantisto de bibopo.

Babs Gonzales
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1919 (1919-10-27)
en Newark
Morto 23-an de januaro 1980 (1980-01-23) (60-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
ĵazmuzikisto
kantotekstisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Babs Gonzales kaj Salome Bey

Gonzales lernis la ludon de piano kaj de frapinstrumentaro. En 1939 li komencis sian karieron kiel akompanisto kaj membro de kantensembloj, kiu iam ankaŭ kantis ĉe Benny Goodman. Li verkis ankaŭ aranĝaĵojn ekzemple por Lionel Hampton. Li famiĝis kiel bibopkantisto de la vokalizo-stilo kun sia kantensemblo „Babs Three Bips and a Bop“, kiun li fondis en 1946 kune kun Tadd Dameron kaj kun kiu li surdiskigis i. a. „Ornithology“ de Charlie Parker, „Weird Lullaby“ resp. „Lullaby of the Doomed“, „Prelude to a Nightmare“, „Professor Bop“ aŭ „Oop-Pop-A-Da“ (propra komponaĵo, kiun ankaŭ surdiskigis Dizzy Gillespie) ĉe Blue Note (1946 ĝis 1949). Lia ensemblo ekzistis ĝis 1949. Proksimume 1950 li surdiskigis ankaŭ por Capitol („Boptionary“). Post tio li estis diskludisto, ekde 1950 ĝis 1953 kantisto kaj vojaĝorganizanto de saksofonisto James Moody. Pretertempe li umis ankaŭ fine de la 1940-aj jaroj en Holivudo, surmetis turbanon, sin nomis „Ram Singh“ aŭ „Ricardo Gonsalez“ (por ne esti diskriminata kiel nigrulo en hoteloj) kaj laboris kiel ŝoforo por Errol Flynn. Li surdiskigis kun Art Pepper, Wynton Kelly, Jimmy Smith, Bennie Green (sur „Soul Stirrin“, ankaŭ de Gonsalez, Blue Note 1958), Sonny Rollins (sur ties unua disko el 1949), Johnny Griffin kaj prezentis mem ankaŭ iom ofte en Eŭropo, ekz. kiel unu el la unuaj usonanoj en 1962 ĉe „Ronnie-Scott’s“ en Londono. Li validis kiel originalulo kaj varbanto de ĵazo. En 1960 aperis ĉe la eta diskeldonejo Jaro lia albumo Tales of Manhattan.

Gonzales publikigis tri membiorgafiojn („I paid my Dues- good times“, „No Bread 67“, „Movin on down the line 75“) kaj sin elprovis ankaŭ kiel beato-poeto. Li estis kuzo de pianisto Teddy Brannon.

Literaturo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti