Nedra Wheeler

usona muzikisto

Nedra Wheeler estas usona ĵazisto, kiu ludas la kontrabason.

Nedra Wheeler
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1961 (1961-10-09) (62-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Wheeler komence lernis gitaron, pianon, kaj orgenon antaŭ ol ŝi transiris en la suba mezlernejo al la kontrabaso. Ŝi fariĝis Magistro de Belarto ĉe la Kalifornia Instituto de la Artoj kaj komencis labori en la jardeko de 1980 kiel studia muzikisto. Komence de la jardeko de 1990 ŝi kunlaboris kun Milcho Leviev, kun kiu ŝi vojaĝis en 1990 en Bulgarujo, poste kun Pat Benatar (1991), Kenny Burrell, Billy Higgins kaj Cedar Walton. Propranome ŝi publikigis la albumon Gifts (Donoj).[1]

Sekvis registraĵoj kun Karl Denson, la fratoj Harper (Artistry, 1991), Terence Blanchard (Malcolm X) kaj Horace Tapscott (Project Blowed, 1994[2]), en la jardeko de 2000 ankaŭ, interalie, kun Michael White en la losanĝelesa muzikista kolektivo Build an Ark (Konstrui Arkeon) kaj en la Ĵazo-Societo Al Williams. Wheeler partoprenis de 1990 ĝis 2007 en 21 registraĵoj,[3] interalie ankaŭ kun Karen Briggs, Tomas Janzon kaj June Kuramoto. En 2006 ŝi ricevis la Premion Ĵazlegendo de Losanĝeleso. Ŝi ankoraŭ loĝas en Kalifornio, kaj instruas ĉe Losanĝelesa Komunuma Altlernejo kaj en la Ĵaza Mentora Programo de Losanĝeleso.

Referencoj redakti

  1. Bill Kohlhaase: Woman Bassist Walks in World of Men (1993) en Los Angeles Times
  2. Horace Tapscott: Songs of the Unsung: The Musical and Social Journey of Horace Tapscott, p. 234.
  3. Tom Lord Jazz Discography. Arkivita el la originalo je 2013-05-25. Alirita 2023-03-12.

Bibliografio redakti

  • Leslie Gourse: Madame Jazz: Contemporary Women Instrumentalists. Oxford University Press, 1995.

Eksteraj ligiloj redakti