Liberiga Stelo

internacia socialista esperantista asocio

En 1905 fondiĝis Paco-Libereco, la unua esperantista anarkiisma grupo [1]. Multaj aliaj sekvis: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Liberiga Stelo
Paco-Libereco
esperanto-organizaĵo • politika organizaĵo
Komenco 1906 vd
Poste Sennacieca Asocio Tutmonda vd
vdr

Anarkiistoj estis inter la unuaj, kiuj diskonigis Esperanton. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la unua mondmilito apartenis al la plej granda grupo inter proletaj esperantistoj, fondis Paco-Liberecon, internacia ligo, kiu eldonis la gazeton Internacia Socia Revuo (International Society Review).

Paco-Libereco kunfandiĝis kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La nova organizo nomiĝis Liberiga Stelo (Freeing Star). [2] Ĝis 1914 la socio publikigis multe da revolucia literaturo en Esperanto, iuj rilataj al anarkiismo. Tiamaniere vigla kolekto de korespondado evoluis inter anarkiistoj en diversaj landoj, ekzemple, inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj.

En 1907, la internacia anarkiisma kongreso de Amsterdamo faris rezolucion pri internaciaj lingvoj, kaj dum la sekvaj jaroj venis similaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis la kongreson, ĉefe okupiĝis pri internaciaj rilatoj inter anarkiistoj.

La asocio estis restarigita post la unua mondmilito kaj evoluis al Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921.

Referencoj redakti

  1. The Esperanto Movement (Contributions to the Sociology of Language), Peter G. Forster, ISBN 9027933995, paĝo 190
  2. Historio de S. A. T., 1921 1952,Paris, 1953, Eldoninto :SAT, 152 paĝoj

Vidu ankaŭ redakti