Unuiĝinta Araba Respubliko

mezorienta ŝtato (1958–1961), konsistanta el Egiptio kaj Sirio

La Unuiĝinta Araba Respubliko (UAR) (arabe الجمهورية العربية المتحدة, al-Ĝumhurija al-'Arabia al-Muttahida) estis unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio kaj Sirio en la jaroj 1958 ĝis 1961.

Unuiĝinta Araba Respubliko
Origina nomo arabe الجمهورية العربية المتحدة, al-Ĝumhurija al-'Arabia al-Muttahida'
1958 – 1971

historia lando • federacia respubliko • suverena ŝtato • plurkontinenta lando • laika ŝtato
Geografio
Situo de la UAR
Situo de la UAR
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
unuigo de Egiptio kaj Sirio
Antaŭaj ŝtatoj:
Egiptio Egiptio
Sirio Sirio
Postsekvaj ŝtatoj:
Egiptio Egiptio
Sirio Sirio
Historio
estiĝo 1958
eksiĝo de Sirio 1961
vdr

La unio estis fondita la 1-an de februaro 1958. Al ĝi aliĝis je la 8-a de marto 1958 ankaŭ la reĝlando Jemeno (Norda Jemeno) en loza federacio, kiu portis la nomon Unuiĝintaj Arabaj Ŝtatoj. La unio disfalis pro la hegemonia politiko de Egiptio per la eksiĝo de Sirio la 28-an de septembro 1961 kaj de Nordjemeno en decembro 1961. Egiptio plu uzis la nomon Unuiĝinta Araba Respubliko post ties fino ĝis la jaro 1972.

La termino ne konfuziĝu kun la posta Federacio de Arabaj Respublikoj, unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio, Libio kaj Sirio de 1972 ĝis 1977.

Vidu ankaŭ redakti