La Federacio de Arabaj Respublikoj (arabeاتحاد الجمهوريات العربية, Ittiḥād al-Ĝumhūrījāt al-ʿArabīja) estis provo de Muamar Kadafi kiel prezidanto de Libio kunfandi Libion, Egiption kaj Sirion por krei unuiĝintan araban ŝtaton. Kvankam aprobita de referendumo en ĉiu lando la 1-an de septembro 1971, la registaroj de la tri landoj disputadis pri la specifaj kondiĉoj de la fuzio, kaj post apenaŭ ses jaroj ĝi disrompiĝis: formale la federacio daŭris de la 1-a de januaro 1972 ĝis la 19-a de novembro 1977.