Rokenrolo

Rokenrolo (el la angla rock and roll) estas muzikĝenro kiu furoris en Usono kaj aliaj partoj de la mondo dum la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi poste evoluis al la pli larĝsenca Rok-muziko, kaj do la termino rokenrolo estas plej ofte uzata striktasence por la unuaj etapoj de la roko.

Bill Haley & His Comets, pionira rokenrola bando, ĉ. 1955

Tiu ĉi ĝenro devenas historie el mikso de diversaj stiloj de la usona folkloro, ĉefe super la bazo de la muziko de la nigruloj (rhythm and blues, siavice evoluinta el la bluso, bugio kaj ĵazo), kun influo de la gospelo kaj la tradiciaj kantoj de la blankuloj, kiel la country kaj western. Ĝi profitis de la evoluo de la novaj elektraj muzikinstrumentoj, kiuj ebligis la rapidigon de la ritmo.

Sociologie, oni klarigas la aperon de la fenomeno pro la plifortigo de la aĉetpovo de la junularo, kiam junuloj komencis ne plu timi pri la futuro, la laboro aŭ siaj gepatroj.

Rokenrolo estas dancformo kiu inkluzivas i.a. dancojn, kiujn oni foje nomas "Rokabilo", "Ir-rokenrolo", "Fal-rokenrolo", "Glit rokenrolo", "Shuffle", k.a.

Unuaj etapoj redakti

Kelkaj aŭtoroj datas la naskiĝon de la rokenrolo en la jaro 1954, per la apero de la diskoj de Bill Haley kaj ties grupo "Bill Haley and the Haley's Comets", speciale per "Crazy Man Crazy" (1954) kaj la granda sukceso de la kantaĵo "Rock Around The Clock" (1955). Aliaj preferas emfazi la rolon de Little Richard aŭ de Elvis Presley. Tiu ĉi lasta eldonis sian unuan diskon ankaŭ en 1954.

 
Elvis Presley

Ĉefaj artistoj de la 50-aj jaroj kaj komenco de la 60-aj:

Disvolviĝo kaj evoluo redakti

Post la jaroj de la jardeko de 1960, la stilo havis gravan disvolviĝon, kaj kreis amason da subĝenroj, kiu ĝenerale estas konata kiel la rok-muziko. Ĝi fariĝas kultura kaj socia fenomeno kiu ne konas landlimojn.

 
Salono de Famo de Rokenrolo, Cleveland, Usono (ŝtato Ohio)

Ĝenroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti