Malfermi la ĉefan menuon


Richard Wayne Penniman (Macon, Georgio, 5-an de decembro 1932), konata per la artistnomo Little Richard (Eta Rikardo), estas usona kantisto kaj pianisto de afrik-usona deveno. Li estas unu el la plej gravaj fondintoj de la rokenrolo. Li ofte estas samspire menciata kun Chuck Berry, Elvis Presley kaj Buddy Holly. Pro la uzo de la piano li unuflanke montras simillecon kun Jerry Lee Lewis kaj aliflanke kun Fats Domino, dum li kun granda emfazo je ekstera pompo kaj karakteristikaj altaj tirtonoj foje estas vidata kiel la antaŭiranto de la glamroko.

Little Richard
Little Richard in 2007.jpg
Persona informo
Naskonomo Richard Wayne Penniman
Aliaj nomoj Little Richard
Naskiĝo 5-an de decembro 1932 (1932-12-05) (86-jara)
en Macon
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Enotris Johnson
Profesio
Profesio kantistopianistomuzikisto • kantoverkisto • komponistopastro • recording artist
Information icon.svg
vdr

Liaj plej konataj kantoj estas: Tutti Frutti, Long Tall Sally, Lucille kaj Good golly Miss Molly, kiuj ĉiuj atingis la statuson de ora disko.

Little Richard en 1967

Eksteraj ligilojRedakti