Fats DOMINO, naskiĝis kiel Antoine Dominique DOMINO(New Orleans, 26-an de februaro 1928Harvey, 24-an de oktobro 2017[1][2]), estis ritmenblusokantisto-pianisto.

Fats Domino
Persona informo
Fats Domino
Naskonomo Antoine Dominique Domino Jr.
Naskiĝo 26-an de februaro 1928 (1928-02-26)
en Nov-Orleano
Morto 24-an de oktobro 2017 (2017-10-24) (89-jaraĝa)
en Harvey
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per organ dysfunction vd
Tombo Mount Olivet Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Orleano vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Alia nomo Fats Domino vd
Okupo kantistopianisto • ĵazmuzikisto • kantoverkistokomponisto vd
Aktiva en Nov-Orleano vd
Aktiva dum 1949– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Fats Domino
Fats Domino (1977)
Fats Domino (1977)
Bazaj informoj
Naskonomo Antoine Dominique Domino
Alie nomata Fats
Ĝenroj ritmenbluso, roknrolo, bluso, popmuziko, pianobluso
Profesio Kantisto, kantverkisto, muzikisto
Instrumentoj piano
Aktivaj jaroj 1949-2017
Eldoninto Imperial, London, ABC, Mercury
Retejo www.fatsdominoofficial.com
Signifa instrumento
kantado, piano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La kariero de Fats Domino komenciĝis en 1949 per The Fat Man (La grasa viro), unu el la unuaj roknroldiskoj kaj la kaŭzo de lia kromnomo. Tiu kanto kaj la furoraj kiuj sekvis li verkis kune kun Dave Bartholomew, bandestro kaj produktisto de diversaj ritmenblus-artistoj el New Orleans. La kantoj dum la 1950-aj jaroj ĉiuj estis surdiskigitaj en la studio de Cosimo Matassa en New Orleans kaj eldonitaj sub la Imperial-etikedo. Vendiĝis pli ol unu miliono da diskoj de The Fat Man.

Post nombro da furoretkantoj Fats Domino en 1955 definitive trarompis ĉe la granda publiko per Ain't That a Shame, kiu en Usono atingis la pintdekon. Sekve li faris plurajn kantojn inter kiuj Whole Lotta Loving, Blue Monday kaj Blueberry Hill. Li ankaŭ rolis en la filmoj Shake, Rattle & Rock![3] kaj The Girl Can't Help It[4]. Dum la 1970-aj jaroj li ankoraŭ daŭre aktivis, sed ne tiel kiel dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. En 1980 li por la unua fojo aperis ĉe la North Sea Jazz Festival (Norda-Mara Ĵaz-Festivalo) en Hago, Nederlando.

Post kiam en 2005 la uragano Katrina transpasis lian naskiĝurbon, Fats Domino mallongtempe estis netrovebla, ĝis kiam lia filino rekonis lin sur foto de evakuitoj. Fats Domino perdis dum tiu naturkatastrofo ankaŭ siajn orajn diskojn. De la diskokompanio li pro tio ricevis reproduktaĵojn[5].

Fats Domino aperis por la lasta fojo je la 19-a de majo 2006 en Tipitina's, ĵazo- kaj blusoklubo en New Orleans. Tiu apero estis surbendigita en 2008 por la dokumenta filmo Walking Back to New Orleans (Retroiro al New Orleans).

 
Fats Domino estis en 1956 gasto ĉe The Alan Freed Show, kie li disaŭdigis la kanton "Blueberry Hill"
 
Grafitio sur la domo de Fats Domino post onidiro ke li mortis pro la uragano Katrina en 2005
 
Fats Domino (maldekstra) manpremas kun la usona prezidento George W. Bush, post kiam li ricevis medalon (29-an de aŭgusto 2006)

Oraj diskoj redakti

Diskoj de kiuj pli ol unu miliono da ekzempleroj estas venditaj:

  • 1951 - The Fat Man (1949)
  • 1952 - Going Home
  • 1953 - Going to the River
  • 1953 - Please Don't Leave Me
  • 1953 - You Said You Love Me
  • 1953 - Don't Leave Me This Way
  • 1955 - Ain't That a Shame
  • 1955 - All by Myself
  • 1955 - I Can't Go On (Rosaly)
  • 1956 - Don't Blame It on Me / Bo Weevil
  • 1956 - My Blue Heaven / I'm in Love Again
  • 1956 - So Long / When My dreamboat Comes Home
  • 1956 - Blueberry Hill / Honey Chile
  • 1956 - Blue Monday
  • 1957 - I'm Walkin'
  • 1957 - It's You I Love / Valley of Tears
  • 1958 - Whole Lotta Lovin'
  • 1959 - I'm Ready / Margie
  • 1959 - I'm Gonna Be a Wheel Someday
  • 1959 - Be My Guest
  • 1960 - Walkin' to New Orleans
  • 1960 - Three Nights a Week
  • 1960 - My Girl Josephine
  • 1961 - Shurah / Fell in Love on Monday
  • 1961 - Let the Four Winds Blow
Fonto: Fats Domino: Big Beat Blues de Paul MacPhail

Referencoj redakti