Mafalda (fikciulo)

Mafalda estas ĉefrolulo en bildliteratura serio, unue skribita en la hispana lingvo fantaziita de la argentina desegnisto Quino en jaro 1964. La bildstrio aperis en argentinaj gazetoj ĝis 1973 kaj poste estis eldonita en diversaj libroj, haveblaj nuntempe.

Mafalda
comic strip series
Aŭtoroj
Aŭtoro Quino
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Mafalda estas knabino vivanta kun siaj gepatroj. Ŝi havas rondon de amikoj kaj loĝas en granda urbo (konjekteble Buenos Aires) kaj estas obsedita de la teraj plagoj kaj danĝero de atombomba milito.

La fajna humuro, la psikologia trafeco kaj individueco de diversaj roluloj donis al tiu bildstrio-serio sukceson tutmondan kaj daŭran, eĉ post 50 jaroj Mafalda plu popularegas. La bildstrio famegas en Latin-Ameriko, Eŭropo, disvastiĝis en Azio kaj Kebekio, estas tradukita en ĉefajn eŭropajn lingvojn kaj en la ĉinan. Anglalingvaj tradukoj estis eldonitaj en Argentino, sed ĝi plu estas preskaŭ tute nekonata en Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj.

Dufoje oni faris animacian televidserion de "Mafalda", la unua en 1975 kun kina versio en 1981 kaj la dua en 1995.

Eksteraj ligiloj redakti