Tintoretto
Tintoretto, aŭ realnome Jacopo COMIN, (naskiĝis la 29-an de septembro 1518 en Venecio - mortis la 31-an de majo 1594 en Venecio) estis unu el la plej gravaj pentristoj de la Venecia Skolo, kaj sendube la lasta eminenta pentristo de la itala Renesanco.
Tintoretto | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1518 en Venecio |
Morto | 31-an de majo 1594 (75-jara) en Venecio |
Tombo | Madonna dell'Orto |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infanoj | Marietta Robusti • Domenico Tintoretto |
Profesio | |
Profesio | pentristo |
Verkoj | St. Roch in Glory Crucifixion Christ Washing the Disciples' Feet |
Pro la freneza energio, kiun li demonstris en siaj pentraĵoj, oni kromnomis lin Il Furioso. La verko de Tintoretto estas giganta: krom la pentraĵoj, li lasis plurajn antaŭskizojn. Per la patosa uzado de perspektivo kaj per la tre luma stilo, Tintoretto anticipas la barokan movadon.