Pozitiva psikologio

psikologia skolo

La pozitiva psikologio estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn kaj vivkvalito, kiel feliĉo, optimismo, sekureco, fido, pardono kaj interhoma solidareco, kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj.

la usona psikologo Martin Seligman, iniciatinto de la skolo de pozitiva psikologio, en prelego de la organizaĵo "The Young Foundation" en Londono la 8-an de septembro 2008

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo Martin Seligman "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj. La termino publike ekkonatiĝis en 1998 kiam Martin Seligman elektis ĝin kiel la temon por sia oficperiodo kiel prezidanto de la Usona Asocio pri Psikologio. Li celis reagi kontraŭ pasintaj praktikoj, kiuj tendencis koncentriĝi pri mensmalsano kaj emfazis maladaptan konduton kaj negativan pensadon. La koncepto de pozitiva psikologio baziĝas sur la humanisma movado de Abraham Maslow, Rollo May, James Bugental, kaj Carl Rogers, kiu instigas emfazon de feliĉo, bonfarto, kaj pozitiveco.

Pliaj notindaj poziitivaj psikologoj estas Mihály Csíkszentmihályi, Albert Bandura, kaj Sonja Lyubomirsky.

La vortumo pozitiva psikologio ne signifas ke la aliaj branĉoj de psikologioj estus nomataj aŭ juĝataj "negativaj". Ĝi estu aldona vidpunkto, kiu antaŭe tiom eksplicite ankoraŭ ne ekzistis en la fako psikologio, kaj kuraĝigu al pli profunda esploro de la ecoj, kiuj igas la homan vivon pli bona, pli feliĉa, pli sana kaj sume pli vivinda.

Areoj de aplikoRedakti

Ekde la fondo de pozitiva psikologio, kompania organizado ankaŭ uzis ĝiajn rezultojn, ekzemple en la formo de la pozitiva gvidadkoncepto en anglosaksaj landoj. Ankaŭ en konceptoj pri edukado la ideoj de pozitiva psikologio ĉiam pli graviĝas.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti