Malneta enlanda feliĉo

La Malneta Enlanda Feliĉo (MEF) estas provo difini la vivkondiĉojn per pli unueca, humanisma kaj psiĥa metodo ol la kutima Malneta Enlanda Produkto, kiu lasta mezuras nur la monfluon en la ekonomio.

Anglalingva filmeta klarigo pri la koncepto de Malneta enlanda feliĉo.

La esprimon uzis reĝo de Butano Jigme Singye Wangchuck en 1972, respondante al komentario de la gazeto Financial Times, kiu kritikis la evoluon de la butana ekonomio kiel tro malrapidan. La reĝo volis esprimi, ke li estas respondeca al tiu ekonomia evoluo, kiu kalkulas la unikan kulturon kaj budaismon de Butano.

La kvar kolonoj de la Malneta Enlanda Feliĉo estas la socie justa entreprena kaj ekonomia evoluo, rezervo kaj subteno de kulturaj valoroj, protekto de la medio kaj konstruo de bona registara kaj administrada strukturoj.

Ĉar ĝi ne estas sufiĉe objekiva mezurmetodo, oni apenaŭ povas uzi ĝin en ekonomiaj komparoj.

Bibliografio redakti

Dieter Brauer: Gross national happiness as development goal. En: Development and cooperation 30. 2003, 7, S. 288-292

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti