James Bugental

usona psikologo

James Bugental - naskiĝis la 25-an de decembro 1915 en Fort Wayne, mortis 92-jara la 18-an de septembro 2008 - estis usona psikologo. Lia nomo ligiĝas al la skoloj de humanisma psikologio kaj de pozitiva psikologio. James Bugental estis terapiisto, instruisto kaj verkisto dum pli ol 50 jaroj. Li doktoriĝis en la Ŝtata Universitato de Ohio, estis nomita membro de la Usona Asocio pri Psikologio en 1955, kaj estis la unua ricevanto de la premio Rollo May de la Usona Asocio pri Psikologio. Gvidajn poziciojn li tenis en kelkaj profesiaj organizaĵoj, inkluzive de la posteno de prezidanto de la Kalifornia Ŝtata Psikologia Asocio.

James Bugental
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1915 (1915-12-25)
en Fort Wayne
Morto 18-an de septembro 2008 (2008-09-18) (92-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo psikologoverkisto
vdr