Intelligenzaktion
Intelligenzaktion (Intelektul-kampanjo) konata ankaŭ kiel Flurbereiningung (Operaco de Grundo-Purigo) aŭ Direkteaktion (pole: akcja bezpośrednia) en Pomerio – kriptonimo de genocido de pola intelektularo (gvidantaj sociaj klasoj, ĉefe instruistoj, pastroj, bien-posedantoj, liberaj profesioj, sociaj kaj politikaj aktivuloj kaj eksmilitistoj) sur la teritorio de enkorpigitaj al Nazia Germanio teritorioj de Pollando, plenumata de la germana invado en Pollandon ĝis aprilo 1940 (kun rompoj eĉ ĝis 1943). Dum la operaco germanoj laŭplane kaj metode pafekzekutis ĉirkaŭ 50 mil personojn, kaj laŭvicaj 50 mil estis deportitaj al koncentrejoj, kion nur malmultaj postvivis. Tio estis parto de granda Generalplan Ost, kies celo estis biologia ekstermo de pola nacio, traktata laŭ pseŭdosciencaj kriterioj de la naziisma rasa politiko kiel "malgrandvalora".









Simila kampanjo sur la teritorioj de Ĝenerala Gubernio estis Eksterordinara Ekstermiga Agado (Außerordentliche Befriedungsaktion), plenumata inter majo kaj julio 1940.
Regionaj etapoj de IntelligenzaktionRedakti
- Intelligenzaktion en Pomerio, ekz. Sanga dimanĉo (1939) - ĉirkaŭ 30 mil viktimoj
- Intelligenzaktion Posen (Poznań) - 2 mil viktimoj
- Intelligenzaktion Masovien (Mazovio) - 6,7 mil viktimoj
- Intelligenzaktion Schlesien (Silezio) - 2 mil viktimoj
- Intelligenzaktion Litzmannstadt (Lodzo) - 1,5 mil viktimoj
- Intelektulkampanjo de Krakovo - kun viktimoj de Jagelona Universitato
- Sonderaktion Tschenstochau (Częstochowa)
- Intelektulkampanjo de Lublin - kun viktimoj de Katolika Universitato de Lublin
- Sonderaktion Bürgerbräukeller (en la tuta lando)
BibliografioRedakti
- Andrzej Szcześniak: Generalplan Ost. Plan Zagłady Słowian (Generalplan Ost. Plano de pereigo de slavoj), Polskie Wydawnictwo Encyklopedyczne, Radom 2001, ISBN 83-88822-03-9.
- Maria Wardzyńska: "Intelligenzaktion" na Warmii, Mazurach oraz Północnym Mazowszu (Intelligenzaktion en Varmio-Mazurio kaj norda Mazovio). Główna Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu. Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro n-ro 12/1, 2003/2004, p. 38-42.
- Maria Wardzyńska Był rok 1939 Operacja niemieckiej policji bezpieczeństwa w Polsce. Intelligenzaktion (Estis la jaro 1939. Operaco de germana sekura polico en Pollando. Intelligenzaktion), IPN Instytut Pamięci Narodowej, 2009 ISBN 978-83-7629-063-8.
- Anna Meier "Die Intelligenzaktion: Die Vernichtung Der Polnischen Oberschicht Im Gau Danzig-Westpreusen" VDM Verlag Dr. Müller, ISBN 3-639-04721-4 ISBN 978-3639047219