Intelektulkampanjo de Lublin

Intelektulkampanjo de Lublin (germane: Sonderaktion Lublin) – reprezalia kampanjo kontraŭ elitoj de Lublin, farita de germanaj okupantoj novembre 1939.

La kampanjon komencis amasaj arestoj, kies viktimoj estis kelkcent reprezentantoj de socia kaj intelekta elito de Lublin. Germanoj la 17-an de novembro arestis du episkopojn, membrojn de la kurio de Lublina Ĉefdiocezo, senditajn al Sachsenhausen, kaj 11 pastrojn. Ankaŭ ĉiujn enestantajn en la urbo lekciistojn de Katolika Universitato de Lublin, kune kun pluraj instruistoj, juristoj kaj oficistoj. Plimulton de enprizonigitoj post certa tempo oni liberigis al hejmoj. Tamen ĉ. 70 poloj estis pafmortigitaj, kaj laŭvicaj kelkdek forveturigitaj al koncentrejoj. La nomon Sonderaktion Lublin por la eventoj atribuis polaj historiistoj.

Pro la fakto, ke oni daŭrigis arestojn en laŭvicaj monatoj kaj ili ampleksis ceterajn urbojn de la distrikto Lublin (Chełm, Hrubieszów, Krasnystaw, Lubartów, Łęczna kaj Zamość), en kelkaj fontoj suma nombro de poloj arestitaj kadre de la kampanjo estas pritaksata al ĉ. 2000.

Interesaĵoj redakti

Lige al proksimiĝanta sendependec-datreveno la 9-an de novembro 1939 okazis genocida koncentriĝo de tri operacoj kadre de Intelektul-kampanjo kontraŭ polaj intelektuloj:

- en Krakovo oni arestis 120 personojn (senditaj al koncentrejo Sachsenhausen),

- en Lodzo 1 500 polojn kaj judojn surbaze de la Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj (ĝis la 11-a de novembro),

- en Lublin komenciĝis la Intelektulkampanjo de Lublin (murdo de kelkcent juristoj, inĝenieroj, instruistoj kaj pastroj).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jochen Böhler, Klaus-Michael Mallmann, Jürgen Matthäus, Einsatzgruppen w Polsce (Einsatzgruppen en Pollando), Bellona, Varsovio 2009, ISBN 978-83-11-11588-0.
  • Józef Kasperek, Kronika wydarzeń w Lublinie w okresie okupacji hitlerowskiej (Kroniko de eventoj en Lublin dum la Hitlera okupado), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1989, ISBN 83-222-0491-4.
  • Zygmunt Mańkowski (redaktoro), Hitlerowskie więzienie na Zamku w Lublinie 1939-1944 (Hitlera malliberejo en la Kastelo de Lublin 1939-1944), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1988, ISBN 83-222-0446-9.
  • Zygmunt Mańkowski (redaktoro), Sonderaktion Lublin. Listopad 1939 (Intelektulkampanjo de Lublin. Novembro 1939), Zakład Historii Najnowszej UMCS&OKBZpNP-IPN w Lublinie&Klub byłych Więźniów Politycznych Zamku Lubelskiego i „Pod Zegarem” w Lublinie, Lublin 1989, ISBN 83-227-0259-0.