Krasnystaw
Krasnystaw (legu: Krasnistav; malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918 , malofte Krasnostaw) estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Krasnystaw en distrikto Krasnostawski.
Krasnystaw
(legu: Krasnistav; malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918 , malofte Krasnostaw) | ||
Flago | Blazono | |
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Krasnegostawu | |
Provinco | Lublinio | |
Distrikto | Distrikto Krasnostawski | |
Komunumo | Komunumo Krasnystaw | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1394 | |
Koordinatoj | 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo)5123.166666666667Koordinatoj: 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo) | |
Areo | 23,07 km² | |
Loĝantaro | 19537 (en 2004) | |
Loĝdenso | 466,2 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 22-300 | |
Telefona antaŭkodo | 82 | |
Aŭtokodo | LKS | |
TERYT | 3060806011 | |
Estro | Andrzej Jakubiec | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | pl. 3 Maja 29 | |
Poŝtkodo de estraro | 22-300 | |
Telefono de estraro | 82 576-29-03 | |
Fakso de estraro | 82 576-23-77 | |
Ĝemelaj urboj | (Belgio) Poperinge (Ĉeĥio) Žatec (Nederlando) Oostflakkee (Svedio) Alvesta (Ukrainio) Turijsk (Ukrainio) Horochiv (Hungario) Püspökladány | |
Komunuma retejo | http://www.krasnystaw.pl | |
Blazono de la urbo estas du fiŝoj (karpoj), kiuj troviĝas sur blua fono. Lokitaj alterne unu super la alia. Flago de Krasnystaw estas ortangula flava teksaĵo kun meze lokita blazono de la urbo. La urbo havas sian trumpetsignalon. Laŭ donitaĵoj de la 29-a de marto 2011 estis 19 750 loĝantoj. Fine de aŭgusto, ekde 1971, okazas tritaga Tutpollanda Festo de Lupol-kultivistoj kaj Bierfaristoj.
SituoRedakti
Krasnystaw estas la urbo en la sudoriento de Pollando, situas en Lublinio, ĉe la rivero Wieprz (prononcu: viepĵ). Krasnystaw situas en la Ekologia Sistemo de Protektitaj Areoj kaj ankaŭ en la parto de la Areo de Protektita Pejzaĝo Grabowiecko-Strzelecki. Dum la jaroj 1975-1998 Krasnystaw apartenis administracie al la Vojevodio de Chełm (prononcu: ĥeŭm). Tra la urbo iras la landvojo n-ro 17, kiu estas parto de la internacia vojo E372, kaj ankaŭ tra la urbo iras la pola fervojo n-ro 69 (inter Lublin kaj Zamość) kun haltejo Krasnystaw Urbo.