Kastelo de Lublin – reĝa kastelo en Lublin kun la Kastela Kapelo, unue konstruita en la 12-a jarcento. En la 13-a jarcento oni alkonstruis romanikan loĝejturon, multfoje alikonstruatan. En la jaroj 1831-1954 utiligata kiel malliberejo. De 1957 sidejo de Muzeo de Lublin.

Kastelo de Lublin

burgo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 51° 12′ 2″ N, 22° 34′ 18″ O (mapo)51.20052777777822.571733333333Koordinatoj: 51° 12′ 2″ N, 22° 34′ 18″ O (mapo)
Kastelo de Lublin (Lublina provinco)
Kastelo de Lublin (Lublina provinco)
DEC
Kastelo de Lublin
Kastelo de Lublin
Situo de Kastelo de Lublin
Kastelo de Lublin (Pollando)
Kastelo de Lublin (Pollando)
DEC
Kastelo de Lublin
Kastelo de Lublin
Situo de Kastelo de Lublin
Map
Retadreso http://www.muzeumlubelskie.pl/
vdr
Kastelo de Lublin.
Kastelo de Lublin.

Historio redakti

La Kastela Kapelo je la nomo de la Sankta Triunuo, konstruita kiel fondaĵo de la reĝo Kazimiro la 3-a la Granda, estas unu el la plej valoraj antikvaĵoj en Pollando. Ene de ĝi troviĝas rusaj-bizancaj freskoj de 1418, pentritaj laŭ mendo de la reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo.

En la jaroj 1824–1826, laŭ iniciato de Stanisław Staszic kaj projekto de S. Stompf, oni konstruis sur la monteto novan konstruaĵon laŭ la angla novgotiko, destinitan al malliberejo de Kongresa Pollando. Funkcion de la malliberejo la kastelo plenumis dum 128 jaroj. En la jaroj 1831–1915 estis ĉi tie la cara malliberejo, ĉefe por partoprenantoj de la bataloj pri sendependeco, interalie ribelantoj de la januara ribelo el 1863 kontraŭ la Rusa Imperio.

Germanaj-sovetaj reprezalioj redakti

Dum la dua mondmilito kaj la germana okupado estis ĉi tie germana malliberejo tra kiu trapasis 40 mil personoj, ĉefe partoprenantoj de la rezistomovado. Granda parto de enprizonigitoj pereis en amasaj ekzekutoj (kiel pioniro de Esperanto juristo Czesław Pruski) kaj ekstermejoj. La 22-an de julio 1944, antaŭ forlaso de Lublin, funkciuloj de SS masakris ĉirkaŭ 300 enprizonigitojn de la kastelo.

Tuj post "liberigo" de la germana okupado la kastelon adaptis sovetia NKVD. Dum la dua soveta okupado de Pollando en la jaroj 1944–1954 oni enprizonigis ĉi tie ĉirkaŭ 35 mil polojn, kontraŭstarantajn al la komunista subpremo. El 515 verdiktoj pri mortpuno la vivon perdis 333 personoj.

12.02.1944: En la Kastelo estis 2521 malliberuloj. La 19-an de oktobro 1944 ĉefo de Pola Enlanda Armeo depeŝis al Londono, ke dum la lastaj tagoj oni arestis multe da oficiroj kaj soldatoj, kiuj estas deportataj de la Kastelo de Lublin en nekonatajn direktojn, kaj ke sen juĝejo oni pafmortigis 38 soldatojn.

Rezistado redakti

16.01.1940: En Lublin fondiĝis konspira Centra Gvidantaro de Popola Movado kun gvidanto restanta ankoraŭ en malliberejo de la Kastelo (vespere liberiĝis).

Bibliografio redakti

  • Irena Buczkowa, Zamek Lubelski (Lublina Kastelo), KAW, Lublin 1997, ISBN 83-03-03475-8.
  • J. Żywicki, Architektura neogotycka na Lubelszczyźnie (Novgotika arkitekturo en Lublinio), Lublin 1998.

Eksteraj ligiloj redakti