La Minska regiono (beloruse Мінская вобласць, latinliterigite minskaja voblasć) kovras la centran parton de Belorusio, ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo Minsko. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 40 200 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono - Minsko - do mem ne apartenas al la regiona teritorio.

Minska regiono
Administra regiono
FlagoBlazono
regionoj de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco216 m [+]
ĈefurboMinsko
- koordinatoj54° N, 28° O (mapo)53.66666666666727.75Koordinatoj: 54° N, 28° O (mapo)
Areo40 800 km² (4 080 000 ha) [+]

Loĝantaro1 462 021 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco35,83 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAnatol Isachenka

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2BY-MI

Minska regiono (Tero)
Minska regiono (Tero)

Minska regiono (Belorusio)
Minska regiono (Belorusio)
DEC

Map
Minska regiono

Vikimedia Komunejo:  Minsk Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La plej grandaj urboj de la regiono mem estas Barisaŭ (beloruse Бары́саў; ruse Бори́сов) , kiu komence de 2004 havis 150 400 loĝantojn, Salihorsk (beloruse Салігóрск; ruse Солигорск), kiu tiutempe havis 101 400 loĝantojn, kaj Maladzeĉna (beloruse Маладзе́чна; ruse Молоде́чно), kiu tiam havis 98 400 urbanojn.

Geografio redakti

 
lago Naraĉ

La regiono estas la sola el la ses regionoj de Belorusio, kiu ne havas limon al alia eŭropa ŝtato. La regiona areo limas al la Vicebska regiono norde, la Mahilova regiono oriente, la Homela regiono sude, la Bresta regiono sudokcidente kaj la Hrodna regiono okcidente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 19,4 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. En la nordo de la regiono situas la lago Naraĉ, kiu kovras surfacon de 79,2 km² kaj estas la plej granda lago de Belorusio.

Aliaj gravaj setlejoj redakti