Vicebska regiono
La Vicebska regiono (beloruse Ві́цебская вобласць, latinliterigite vicebskaja voblasć) kovras la nordan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiona areo kovras 40 100 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono estas la urbo Vicebsk (belaruse Ві́цебск; ruse Ви́тебск), kiu komence de 2017 havis 369 933 loĝantojn[1]. Pliaj plej grandaj urboj de la regiono estas Orŝa (belaruse kaj ruse О́рша), kiu komence de 2017 havis 115 938 loĝantojn[2], Navapolack (belaruse Наваполацк; ruse Новополоцк), kiu tiutempe havis 102 288 loĝantojn, kaj Polack (belaruse По́лацк; ruse По́лоцк), kiu tiam havis 85 012 urbanojn.
Vicebska regiono | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Ві́цебская вобласць | ||
Lando | Belorusio | ||
Estas parto de | Belorusio | ||
Administra centro | Vicebsk | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2017) | 1 188 000 | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Areo | 40 100 km² (4 010 000 ha) | ||
![]() Vicebska regiono sur la mapo de Belorusio | |||
Geografia situo | 55° 20′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo)55.33333333333329Koordinatoj: 55° 20′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | time in Belarus [+] | ||
ISO 3166-2 | BY-VI | ||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Vicebska regiono [+] | ||
GeografioRedakti
La regiona areo limas al Rusio (provincoj Pskov kaj Smolensk) norde kaj oriente, al la Minska kaj Mahilova regionoj de Belarusio sude, la Minska kaj Hrodna regionoj sudokcidente, kaj okcidente respektive nordokcidente al la distrikto Vilnius de Litovio kaj la distrikto Daugavpils de Latvio.
ReferencojRedakti
- ↑ Численность населения на 1 января 2017 г. и среднегодовая численность населения за 2016 год по Республике Беларусь в разрезе областей, районов, городов и поселков городского типа. Arkivita el la originalo je 2020-08-13. Alirita 2018-02-28.
- ↑ Численность населения на 1 января 2017 г. и среднегодовая численность населения за 2016 год по Республике Беларусь в разрезе областей, районов, городов и поселков городского типа. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2018-02-28.
Bresta regiono | Homela regiono | Grodna regiono | Mahilova regiono | urbo Minsko | Minska regiono | Vicebska regiono