Parlamenta baloto en Aŭstrujo 2013

La parlamenta baloto en Aŭstrujo de 2013 estis la 25a baloto por nacia konsilio en la historio de la respubliko. Ĝi okazis la 29an de septembro 2013 kaj estis la unua, kiu okazis kvin jarojn post la antaŭa.

La partioj regintaj de 2008 en granda koalicio, la Socialdemokratia Partio de Aŭstrujo (SPÖ) kaj la konservema Aŭstruja Popola Partio (ÖVP), perdis voĉojn, dum la dekstra Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ) kaj la verduloj gajnis relative pli da voĉoj ol en 2008. La dekstra-liberala Alianciĝo por la Estonteco de Aŭstrujo (BZÖ) ne plu sukcesis eniri la parlamenton, sed la liberala partio NEOS nove sukcesis eniri. La Teamo de Frank Stronach, kiu unuafoje kandidatiĝis en parlamenta baloto, sed jam antaŭe havis parlamentanojn transirintajn de la BZÖ, sukcesis akiri pli da parlamentaj seĝoj.

Provizora fina rezulto, sen poŝtaj voĉoj redakti

La jena tabelo listigas la rezultojn.[1] En krampoj aperas la ŝanĝo kompare al la baloto de 2008.

Partio Voĉoj (ŝanĝo kompare al 2008) Elcentaĵo (ŝanĝo kompare al 2008) Parlamentaj seĝoj (ŝanĝo kompare al 2008)
Socialdemokratia Partio de Aŭstrujo (SPÖ) 1118223 (-311983) 27,1% (-2,2%) 57 (-4)
Aŭstruja Popola Partio (ÖVP) 982651 (-287005) 23,8% (-2,2%) 42 (-5)
Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ) 883258 (+26229) 21,4% (+3,9%) 42 (+8)
La Verduloj - La Verda Alternativo (GRÜNE) 473116 (-36820) 11,5% (+1,0%) 22 (+2)
Teamo de Frank Stronach (FRANK) 239075 (n. k.) 5,8% (n. k.) 11 (+6)[notoj 1]
NEOS - La Nova Aŭstrujo kaj Liberala Forumo (NEOS) 198097 (n. k.) 4,8% (n. k.) 9 (n. k.)
Alianciĝo por la Estonteco de Aŭstrujo (BZÖ) 149740 (-373193) 3,6% (-7,1%) 0 (-21)
Komunisma Partio de Aŭstrujo (KPÖ) 41299 (+3937) 1,0% (+0,2%) 0 (±0)
Pirata Partio de Aŭstrujo (PIRAT) 31317 (n. k.) 0,8% (n. k.) 0 (n. k.)
Kristana Partio de Aŭstrujo (CPÖ)[notoj 2] 5829 (-25251) 0,1% (-0,5%) 0 (±0)
La Ŝanĝo (WANDL)[notoj 3] 2464 (n. k.) 0,1% (n. k.) 0 (n. k.)
Socialisma Maldekstra Partio (SLP)[notoj 4] 844 (n. k.) 0,0% (n. k.) 0 (n. k.)
Vira Partio (M)[notoj 5] 417 (n. k.) 0,0% (n. k.) 0 (n. k.)
EU-elira partio (EUAUS)[notoj 5] 428 (n. k.) 0,0% (n. k.) 0 (n. k.)
  1. La Teamo de Frank Stronach jam havis antaŭ la baloto kvin nacikonsilianojn pro transiroj, kvankam ĝi ne kandidatiĝis en 2008
  2. nur en Burgenlando, Supra Aŭstrujo, Stirio kaj Vorarlbergo
  3. nur en Supra Aŭstrujo kaj Vieno
  4. nur en Vieno
  5. 5,0 5,1 nur en Vorarlbergo

Voĉdonrajtaj estis 6384331 aŭstroj de almenaŭ 16 jaroj. Voĉdonis 4207695 homoj (65,9%). 4126758 voĉoj (98,1%) estis validaj, 80937 voĉoj (1,9%) estis malvalidaj.

Referencoj redakti

  1. Österreich - Nationalratswahl 2013. Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2013-09-29.

Eksteraj ligiloj redakti