Laborista Esperanto-movado

La Laborista Esperanto-movado — en kelkaj landoj iam eĉ pli multnombra ol la neŭtrala[1] — ekestis kun la celo utiligi praktike esperanton por la celoj de la laborista movado, tio estas ĉefe batalo kontraŭ la kapitalismo. Ĝi ne estas nur kaj striktasence politika movado, sed ankaŭ kultura kaj kleriga. Nuntempe la ĉefaj aktivaj laboristaj esperanto-asocioj je tutmonda nivelo estas, striktasence, Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, kaj vastasence Monda Asembleo Socia.

Historio redakti

Bazita sur artikolo el Enciklopedio de Esperanto (1933):

Laborista movado redakti

Se la maloportuno de la multlingveco kaj la bezono pri internacia lingvo estas sentata de la laborantoj sur la kampo de scienco, komerco kaj trafiko, kiu kutime posedas kelkajn fremdajn lingvojn, des pli forte sin trudas la neceso de tutmonda interkomprenilo al la agantoj en la laborista movado, kies plimulto ĝenerale ne scias iun fremdan lingvon krom sia gepatra. Estis plejparte simplaj laboristoj, eĉ sengramatikuloj, kiuj la unuaj ekkonsciis pri la valoro de Esperanto, kun granda peno proprigis al si la lingvon kaj pionire laboris por ĝia disvastigo.

Antaŭ la unua mondmilito redakti

Fondo de lokaj grupoj redakti

La unuaj laboristaj Esperantistaj grupoj fondiĝis en 1905 ĝis 1908 en Hago, Hamburgo, Munkeno, Parizo, Stokholmo kaj aliaj lokoj. En Britio stariĝis en 1907 Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj, sed ŝajne ne estis lokaj grupoj. En 1911 fondiĝis laborististaj Esperantistaj Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Nederlando. Aperis naciaj gazetoj Antaŭen (Germanio), Arbeider-Esperantist (Nederlando), Kulturo (Ĉeĥoslovakio) kaj Le travailleur Esperantiste (Francio). Jam pli frue aperis internacia organo por laboristaj Esperantistoj. Marcelo Verema (pseŭdonimo de Paul Berthelot) iniciatis ĝin, eldonante en 1906 Rondirantan folion por la kreado de tutmonda Socia Revuo. Sekve de ĉi tio kaj laŭ decido de la Ruĝula Kongreseto en Genève 1906, eliris en januaro 1907 la unua numero de monata gazeto Internacia Socia Revuo. Redaktoroj estis: Fi-Blan-Go (pseŭdonimo de Fernand Blangarin) 1907 ĝis 1909, Jacob Leendert Bruijn 1910 ĝis 1911 kaj Wijtze Nutters, 1912 ĝis 1914. Multan laboron por ĝi faris ankaŭ R. Louis, 1907–09. Okazis kelkfoje, ke en la lasta parto de la jaro ne plu estis sufiĉe da mono kaj oni povis aperigi nur unu numeron en 2 aŭ 3 monatoj, sed en 1912 kaj 1913 la abonantaro jam estis pli ol 600 en preskaŭ 20 landoj; legantoj kaj kunlaborantoj troviĝis eĉ en la cara Rusio. En la eldonejo de Internacia Socia Revuo aperis en 1912 ĝis 1914 serio da verketoj de Berthelot, Enrico Ferri, Ferdinand Domela Nieuwenhuis, Petro Kropotkin, Ferdinand Lassalle, Wilhelm Liebknecht, Jack London, Silvio Gesell kaj Victor Hugo; gravan traduklaboron faris D. Ivanski kaj Wijtze Nutters. Pro la militeksplodo en 1914 Internacia Socia Revuo ĉesis aperi. En 1920 Nutters klopodis revivigi la revuon, sed li sukcesis aperigi nur ses numerojn.

Unua tutmonda organizo redakti

 
Poŝtkarto desegnita de Rodo por la Unua Laborista Esperanto-Kongreso en 1914, kiu ne okazis.

Organizo tutmonda stariĝis en 1906. Ĝi estis la Internacia Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi-Blan-Go kaj R. Louis. La celoj estis batali kontraŭ militismo, kapitalismo kaj tiel plu, disvastigi Esperanto ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj kaj tiel plu. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj laboristaj Esperantaj eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur personojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana laborististaj Esperantistaj Asocioj ellaboris du diferencajn projektojn de internacia organizo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en laborista Esperanta kongreso, kiu pritraktus la problemon kaj kiu okazus samtempe kun la deka Universala Kongreso en Parizo, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la Universalaj Kongresoj en Ĝenevo (1906), Kembriĝo (1907), Antverpeno (1911), Krakovo (1912) kaj Bern (1913), la laboristaj partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, tiel nomata ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 1911 la Universala Esperanto-Asocio klopodis starigi laboristan fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la laborista Esperanta movado ĝis 1914 laboris ĉefe por Esperanto.

Kelkaj el la agantoj sur internacia kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, N. P. Evstifejev, E. Hakanson, J. Hoyle, H. Hyams (pseŭdonime Tagulo), D. A. Klaĝin, W. Padfield, A. Panlou, E. Parker, V. Richard, Sifo, W. Thielking.

Post la unua mondmilito redakti

Fondiĝo de SAT redakti

(vidu ankaŭ la artikolon pri Historio de SAT).

Apero de skismaj asocioj redakti

Fakaj laboristaj asocioj redakti

Persekutoj en reakciaj aŭ faŝismaj landoj redakti

La Hispana Intercivitana Milito redakti

Apero de hispanaj laboristaj asocioj:

Persekutoj en Sovetunio redakti

Dum la Dua Mondmilito redakti

Dum la malvarma milito (1945-1991) redakti

Dum SAT estis malpermesita, aŭ tre malbone konsiderata en landoj de la soveta bloko, krom en Jugoslavio, kie ĝi okazigis plurajn kongresojn, aperis en tiuj landoj esperanto-asocioj, kiuj deklaris sin laboristaj, kaj agadis ĉu kadre de la "neŭtrala movado", ĉu kadre de MEM (Mondpaca Esperantista Unuiĝo). IKEK estis starigita fare de aŭstraj komunistaj esperantistoj en 1974.

Post la disfalo de Sovetio redakti

MEM rapide malaperis, same kiel multaj orienteŭropaj asocioj, kiuj ne plu ricevis ŝtatan subtenon. SAT kaj IKEK plu ekzistas, dum MAS naskiĝis en la jaro 2005, kiel konsekvenco de ideoj esprimitaj en la artikolo aperinta en Le Monde diplomatique en Esperanto "Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo"

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti