Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj

Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) estis fondita en 1931 de proletaj esperantistaj verkistoj el Germanio kaj Sovetio. Ĝin prezidis la germana komunista verkisto Ludwig Renn [Ludvig Ren]. En tiu epoko ĝi eldonis la gazeton La Nova Etapo.

La asocio ĉesis funkcii fine de 1933 pro la aresto de Renn fare de la nazia registaro kaj la komenco de subpremo kontraŭ esperantistoj en tiu lando, post la alveno ĉe la povo de Hitler.

En 1934 ĝin reaktivigis Eŭgeno Miĥalski kaj Honoré Bourguignon [Onore' Burginjon']. Malgraŭ multaj malfacilaĵoj, la asocio funkciis ĝis 1937, kiam preskaŭ ĉiuj sovetaj komitatanoj estis mortpafitaj.

Literaturo redakti

  • "Deklaracio de la Nov-fondita Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAEREV)" en "La Nova Etapo n-ro 1, 1932; represo en Schwarz, Adolf. Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro. Sofio 1992, p. 88-89.
  • HONORE BOURGUIGNON, IAREVANO (Libro pri la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj)