Ludwig Renn

germana verkisto

Ludwig RENN [ludvig ren] (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1889, mortis la 21-an de julio, 1979) estis germana verkisto.

Ludwig Renn
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1889 (1889-04-22)
en Dresdeno
Morto 21-an de julio 1979 (1979-07-21) (90-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de VienoMunkena universitato
Okupo
Okupo politikistoverkistoesperantistohistoriisto
Verkoj Milito
Postmilito
vdr
Ludwig Renn (maldekstre)

Renn naskiĝis en Dresdeno kiel filo de nobela familio. Lia reala nomo estis Arnold Friedrich Vieth von Golssenau.

Unue li fariĝis oficiro, sed post la Unua mondmilito li forlasis tiun ĉi karieron kaj studis juron, ekonomion, historion, rusan filologion kaj arkeologion. En la jaro 1928 li fariĝis komunisto. Samjare aperis lia romano Krieg (= Milito), temanta pri la milito el la perspektivo de la soldato Ludwig Renn. La nomo de la protagonisto fine fariĝis la pseŭdonimo de la aŭtoro.

Persekutita pro sia politika sinteno, Renn pasigis de 1932 ĝis 1935 en malliberejo. En la jaro 1936 li elmigris trans Svislando al Hispanio. Tie li partoprenis la civilan militon, interalie kiel stabestro de Internacia Brigado. De 1939 ĝis 1947 li vivis en Meksiko, poste li revenis al Dresdeno kaj fariĝis profesoro pri antropologio. Ekde 1952 li vivis kiel libera verkisto en Orienta Berlino, kie li en 1979 mortis.

Ludwig Renn parolis Esperanton. Kune kun Eŭgeno Miĥalski li iniciatis en 1931 Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj.

Tombsxtono en Berlin

Listo de verkoj redakti

  • Krieg (romano, 1928)
  • Nachkrieg (romano, 1930)
  • Adel im Untergang (membiografia romano, 1944)
  • Morelia (memoroj, 1951)
  • Trini (infanlibro, 1954)
  • Nobi (infanlibro, 1955)
  • Der spanische Krieg (memoroj, 1955)
  • Meine Kindheit und Jugend (membiografio, 1957)
  • Krieg ohne Schlacht (memoroj, 1957)
  • Camilo (infanlibro, 1963)
  • Ausweg (raporto, 1967)
  • Anstöße in meinem Leben (membiografio, 1980)

kaj aliaj

Dokumentoj redakti

Senlaborula Kanto

Kiam ĉiuj iras stampi,
Antaŭ la giĉetoj rampi,
Ĉiuj faras aĉmienon,
Volas manĝi ĝis satveno,
Ĝis sat' venos en la ver'
Estas bela la aer',
la afer'.

Vi eliri ne deziras:
Kion serĉi ekster dom'?!
El la lit' vi ne eliras.
Pro malsato trompu hom',
Venas jam taĝmanĝa hor',
manĝ-matena restis for,
restis for.

La infanoj de maldikas:
Ili manĝi devus pli.
Se vendist' ankoraŭ donos,
Ni do zorgi ne bezonos,
Pensi pri morgaŭa tag'
Kaj pri nutro en stomak'
en stomak'.

Se mizero tiel kreskos
Kaj montriĝos sen elir',
Ĉiu dir' malpermesata
Al prolet', al ruĝa frato.
Venos la eksplod en foj',
Marŝos ni en rekta voj'
rekta voj'.

sendita de Michael Lennartz al Ipernity blogo

Kion skribis Enciklopedio de Esperanto 1933-34 redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Ludwig RENN, germano, romanverkisto kaj poeto, aŭtoro de la famaj germanlingvaj romanoj „Milito“ kaj „Postmilito“. Nask. en 1896. E-isto de 1930. Komencis originale verki en E. En 1932 li estas elektita prez. de IAREV, sed malliberigita baldaŭ post la nacisocialista ekrego en Germanujo - li ne povis ankoraŭ aktive montri sin en la E-movado.


Pri Renn en der esperantist (2-3/1974) (Detlev Blanke) redakti

Ludwig Renn - 85 jara

Ludwig Renn apartenas al la plej konataj germanlingvaj verkistoj de la nuntempo. Naskita la 22-an de aprilo 1889 en Dresden kiel infano de nobelo, li, sub la impreso de la unua mondmilito, forĵetis sian nobelecon kaj aliĝis al la komunista partio.

Renn fariĝis unu el la plej gravaj avangardistoj de la proleta-revolucia Literaturo. Fariĝis famaj liaj verkoj kiel „Milito" (1928), „Postmilito" (1930) aŭ la infanlibroj „Trini" (1954), „La negro Nobi" (1955) kaj aliaj.

Sed Renn ne nur estis verkisto. Li ankaŭ estis unu el la plej gravaj militpolitikaj teoriistoj de la Komunista Partio de Germanio. Dum la hispana civila milito Ludwig Renn estis la gvidanto de la Thälmann-bataliono kaj stabĉefo de la XI-a Internacia Brigado.

Por ni esperantistoj Renn ankaŭ estas interesa pro la fakto, ke li eklerninte Esperanton en 1930, komencis verki en la internacia lingvo. La nomo de Renn estas ligita al la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), kiu fondigis fine de 1931. En la oficiala organo de IAREV „La nova etapo", kiu 1932 ekaperis en Moskvo, inter la 15 subskribintoj de „Deklaracio de Ea nov-fondita internacia asocio de rezoluciaj esperanto-verkistoj (IAREV) I ankaŭ troviĝis la subskribo de L. Renn, kiu samjare elektigis prezidanto de IAREV2. La planon verki "ruĝan dekameronon", kiu devus montri la Sangon de la homo en USSR post la revolucio, kaj kiun devis kunverki ankaŭ Ludwig Renn ne realiĝis.

Renn havis bonajn rilatojn al Germana Laborista Esperanto-Asocio kaj inter 1931 kaj 1933 faris por ĝi propagandajn prelegojn, ekzemple en kinejo Babylon en Berlin, kiel memoras Willi Vildebrandt. Kelkfoje iuj propagandaj aranĝoj estis malpermesitaj de la polico, kiel oni legas en „Internaciisto" 4). Verŝajne Renn en sufiĉe bona grado regis Esperanton.

En sia romano "Rußland-Fahrten" (rusiaj vojaĝoj) li interalie skribas pri epizodo: "Vespere oni min akompanis de la hotelo al kunveno... Iu germane parolis. Tiu estis verkisto, kiu apartenis al neniu partio kaj al neniu ligo de proletaj verkistoj. Poste unu parolis Esperanton. Post la fino de la salutado mi volis diri al la esperantisto ruslingve, ke mi komprenis ĉiun vorton, kvankam mi tre malmulte scipovas Esperanton"

(OCR el skanita paĝo)

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Ludwig Renn » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»